La konata esperantisto Lu Wunsch-Rolshoven faris interesan komenton pri la "elstara sukceso" de Esperanto. La kunteksto estis diskuto en Libera Folio pri la lastatempa dokumentario de Sam Green, Utopio en kvar movimentoj. Lu mem verkis la artikolon, kio titoliĝas "Filmo pri utopio ignoras la realan Esperantujon". Kiel li atentigas, "La parton de la prezento pri Esperanto eblas spekti ĉe filmoj.net, kun subtekstoj en Esperanto."

Jen do tio kion diras Lu en la komentaro:

"La lingvo Esperanto havis (ĉ.) unu parolanton en 1887. Ĝis hodiaŭ lernis ĝin milionoj da homoj kaj regule parolas ĝin centmiloj. El la pozicio de la plej malgranda lingvo de la mondo en 1887 daŭre Esperanto supreniris kaj hodiaŭ tutklare estas unu el la 50 internacie plej ofte uzataj lingvoj. Ĉiuhore okazas dek du mil paĝovizitoj al vikipedio, kio tiurilate signifas pozicion 35 inter la lingvoj de la mondo (kiuj, kun la - pli malpli - escepto de la indoneza, norvega kaj hebrea, jam ekzistis antaŭ 1887). Inter la fremdlingvoj de hungaroj ĝi havas pozicion 18, inter tiuj de litovoj pozicion 16. Laŭ mia scio neniu ajn lingvo en la homa historio sukcesis pri tia progreso en nur 123 jaroj. (Ankaŭ ne la angla lingvo, kiu dum la pasinta jarcento laŭprocente kreskis malpli rapide.) Se dokumenta filmisto dum 20 minutoj prezentas ion pri Esperanto, laŭ mi trakti la tuton en la kadro de "utopio", kun homaj skeletoj kaj malsukcesega aĉetcentro, ne estas adekvate. Mi krome atendas de dokumentisto, ke li klare prezentas la elstaran sukceson de Esperanto kompare kun la aliaj lingvoj de la mondo."