A Giridhar RAO's articles with the keyword: esperanto

  • Diskuto pri literaturo Esperanta

    - 12 Dec 2017
    ntm-partoprenantoj - ciil dec 2017 - DSC03059
    Nokte venis en la koron via memoro Kiel en sovaĝejon kvieta printempo Kiel en dezerton lanta vento Kiel al malsanul' ial paco. Jen mia esperantigo de verso de Faiz Ahmed Faiz . La verso en la hindustana (en la skribo nagario ) tekstas jene: रात यूँ दिल में तेरी खोई हुई याद आई जैसे वीराने में चुपके से बहार आ जाए, जैसे सहराओं में हौले से चले बाद-ए-नसीम जैसे बीमार को बे-वजह क़रार आ जाए. Latinlitere, laŭ la sistemo ITRANS ( pria artikolo anglalingva ): raat yuu.N dil me.n terii…

  • Amasprotesto kontraŭ netoleremo

    - 30 Jun 2017
    amasprotesto - ne mianome
    Merkredon, la 28an de junio, okazis amasprotestoj en multaj urboj en Barato. La protestoj temis pri atencoj ĉefe kontraŭ dalitoj kaj islamanoj, sed ankaŭ kontraŭ aliaj, ekzemple ateistoj. Tiuj ĉi atakoj rangas de minaco kaj batado ĝis mortigo kaj eĉ linĉado. Vidu mian eseeton " Ondo de netoleremo en Barato " (paĝoj 13-14 en la bulteno Ateismo , majo 2015). Mi partoprenis la manifestacion en Bengaluro. Amiko (sperta ĵurnalisto) taksis, ke 300-400 homoj ĉeestis la amasproteston…

  • Esperanto kiel modelo de lingva justeco - prelego

    - 16 Jul 2017
    ciil-partoprenantoj
    La 8an de julio, mi prelegis jam la trian fojon pri Esperanto en la Centra Instituto de Barataj Lingvoj ( CIIL ) en Majsuro, Barato. Ĉi-foje estis ĉ. 65 tradukistoj en la ĉambro (25 pli ol en la sesioj en majo kaj februaro 2017). Ili estis partoprenantoj en labortendaro de la Nacia Tradukada Misio ( NTM ). NTM estas ambicia programo disponigi lernomaterialojn por supera edukado en ĉiuj el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Jen la fakoj (anglalingvaj) el kiuj oni elektas tekstojn por tr…

  • Konkurso: La voĉdonado komenciĝis!

    - 03 Sep 2011
    Bonvolu viziti la konkursan paĝon ĉe Lernu.net. Vi rajtas tie elekti 3 reklamilojn el 60 proponoj. Mia filmeto "How Esperanto Can Change the World" (pri kiu mi blogis pasintfoje ) estas la 24a sur tiu paĝo. Vi povas spekti tiun filmeton ankaŭ en DotSub kun subtekstoj en Esperanto, la angla, franca (ĝis nun, parta), germana hispana, hungara, kaj portugala.

  • How Esperanto Can Change the World - video prelegeto

    - 18 Jun 2011
    La 17an de aprilo ĉi-jare, mi faris 5-minutan prezentaĵon (anglalingvan) pri Esperanto dum la unua sesio de Ignite ( En ) , ĉi tie en Hajderabado, Barato. Ĉirkaŭ 200 homoj ĉeestis la aranĝon (dum kiu estis naŭ pliaj prelegetoj same 5-minutaj ). Oni alŝutis mian prezentaĵon "How Esperanto Can Change the World" (Kiel Esperanto povas ŝanĝi la mondon) al YouTube . Se vi scipovas la anglan (kaj/aŭ vi eble volas vidi min paroli! ), bonvolu viziti tiun ĉi paĝon en YouTube…

  • Vikipediista kunveno

    - 15 May 2011
    Okazis hodiaŭ en Hajderabado, kunveno de vikipediistoj . Ĝi estis ero de la aro da kunvenoj kiujn organizas Wikimedia India (pri la kunveno angle ) . Ĉeestis ĉ. 30 da homoj, inter ili kelkaj dediĉitaj kontribuantoj al tiu reta enciklopedio. Estis interese lerni pri la toleremo de la tamilaj vikipediistoj pri la diversaj dialektoj de la tamila uzataj en la artikoloj tiulingvaj; inter la plej aktivaj kontribuantoj estas tamilparolantoj el Srilanko, kies tamila estas sufiĉe ma…

  • Dialekto de espero - artikolo (anglalingva) pri Eo

    - 05 Mar 2011
    La aktuala numero de la (anglalingva) revuo miaurba Channel 6 enhavas artikolon pri Esperanto. Oni titolis ĝin "Dialect of Hope" (= Dialekto de espero). Jen ligo al ĝi: http://www.channel6.in/articles/dialect-of-hope/ La aŭtoroj (kiuj estas miaj universitataj amikoj) vizitis min, kaj du horojn ni babiladis (kune kun du samideanoj kiuj venis ĝuste por elmontri funkciantan parollingvon). Baze de notoj kiujn ili faris, la aŭtoroj verkis la artikolon. Bedaŭrinde, ili ne montris…

  • Raporto de Eŭropa Komisiono traktas Esperanton

    - 17 Feb 2011
    Danke al Michele GAZZOLA mi lernis pri nova grava (anglalingva) raporto de la Eŭropa Komisiono: Lingua Franca: Chimera or Reality? ( PDF ). Kiel diras Michele, "Esperanto estas ofte menciita (eĉ pozitive), ĉefe, sed ne nur, en la intervuo [kun] prof. Grin ." Pli poste.

  • Pri la "elstara sukceso" de Esperanto

    - 11 Jun 2010
    La konata esperantisto Lu Wunsch-Rolshoven faris interesan komenton pri la "elstara sukceso" de Esperanto. La kunteksto estis diskuto en Libera Folio pri la lastatempa dokumentario de Sam Green , Utopio en kvar movimento j. Lu mem verkis la artikolon, kio titoliĝas " Filmo pri utopio ignoras la realan Esperantujon ". Kiel li atentigas, "La parton de la prezento pri Esperanto eblas spekti ĉe filmoj.net , kun subtekstoj en Esperanto." Jen do tio kion diras Lu en la komentaro:…

  • Esperanto - Ilo por la malkoloniigo

    - 06 Feb 2009
    " Esperanto - Ilo por la malkoloniigo " estis la titolo de mia unua prelego dum la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto en Sabadell, Katalunio, en decembro 2008. Nun ĝi legeblas en mia retejo de Guglo-dokumentoj ĉe http://docs.google.com/View?docID=dcw2h2ph_449dwz9cjcc Amiko Lluis jam reagis pri ĝi en sia blogo, kaj eĉ registris la prelegon . Mi invitas viajn reagojn.

  • Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj

    - 06 Jan 2009
    Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - " Knowledge Society Debates : A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009" Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj: - indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj)…

  • Esperanto festata kadre de Eŭropa tago de lingvoj en Hajderabado, Barato

    - 22 Oct 2008
    Jen esperantigo de gazetara komuniko kiun mi lastatempe verkis ( anglalingve ). Okaze de la Eŭropa tago de lingvoj "Eŭropa lingvo-foiro" 20a de oktobro 2008 The English and Foreign Languages University (Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj) Hajderabado, Barato Institutoj en Hajderabado kiuj instruas eŭropajn lingvojn kunvenos je la 20a de oktobro por festi la Eŭropan tagon de lingvoj. La Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj (EFLU) gastigos “Eŭropan lingvo-…

  • UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj

    - 28 Apr 2008
    Ŝajne okazis sukcesa aranĝo en Ĝenevo pri la aktuala situacio tutmonda de homaj lingvaj rajtoj. Detaloj plurlingvaj en la paĝaro de la simpozio . Laŭ Renato Corsetti aperos artikolo en la revuo Esperanto .

  • Kongresa Rezolucio: 5a Azia Kongreso de Esperanto

    - 13 Mar 2008
    Kongresa Rezolucio 5a Azia Kongreso de Esperanto 11-15 februaro 2008 Bengaluro, Barato La 5a Azia Kongreso de Esperanto , kiu okazis de la 11a ĝis la 15a de februaro 2008 en Bengaluro, Barato, kun 160 partoprenantoj (kaj 254 aliĝintoj) el 30 landoj, diskutis la temon “Esperanto en Multlingva Azio, kaj notinte la tre malsamajn historiojn kaj aktualajn statojn de la Esperanto movado en aziaj landoj; rimarkinte la ekkreskon de Esperanto en aziaj landoj, fo…