A Giridhar RAO's articles with the keyword: urdua

  • Ankit Chadha - Rakontisto

    - 11 May 2018
    Ankit Chadha
    Mortis hieraŭ la juna rakontisto Ankit Chadha. Tiu 30-jarulo estis konata kiel unu el la modernaj revigligantoj de la urdua tradicio de rakontado "Daastaangoi" (pli en la angla ). La rakontisto ("Daastaango") prenas tradician legendon, miton aŭ epopeon kaj prezentas ĝin taŭge al sia propra epoko, aktualigante ĝin diversmaniere, kaj stile kaj enhave. Ekzemple, en tiu ĉi 4-minuta rakontado hindustana, " Amrakonto de bovin-protektanto " ( Love story of a Gaurakshak ), Ankit prezentas belan, satira…

  • La urdua en lingva festivalo en Slovenujo

    - 07 Jul 2010
    Je la 9a de julio, mi partoprenis Lingvan Festivalon en Mariboro, Slovenujo pere de la interreta telefono Skajpo : tre interesa sperto! Mi parolis pri la urdua kiel lingvo kaj kulturo. La lumbildaro legvideblas ĉe http://www.slideshare.net/agrao/la-urdua-lingvo-kulturo La maribora esperantistino s-ino Vesna Obradović [obradoviĉ] - Printempo por ni Ipernitianoj - kunordigis la sesion. Jen la bazaj informoj pri la Festivalo Lent . Tamen, la listo de prilingvaj prezentaĵoj apera…

  • La 'urdua' estas variaĵo de la 'hindia'

    - 25 Mar 2008
    "Oni ŝajne ekuzis la urduan kiel nomon de lingvo kiam la populara formo kiu nomiĝis "Hindi/Hindvi" evoluiĝis en malnaivan lingvon kun literatura potencialo." Tiel argumentas Mehr Afshan Farooqi [faruki] en lastatempa anglalingva eseo " The 'Hindi' of the 'Urdu' ". Li opinias, ke la etimologio de la vorto 'urdu', kiu signifas en la turka 'armean tendaron', "kotigas la lenson de la historiografio", ĉar tiu etimologio naskis la miton, ke la lingvo efektive naskiĝis en tiuj tendaroj de…

  • Du-triono da budoj en barata libro-foiro nur por anglalingvaj libroj

    - 12 Mar 2008
    Tion deklaris Kushwant Singh [kuŝvant sing], konata verkisto anglalingva en lastatempa artikolo . Rimarkante la grandajn antaŭpagojn al novaj verkistoj barataj, Singh diras, ke tiujn grandajn sumojn (ĝis 100.000 eŭroj!) gajnas nur la anglalingvaj verkistoj, ne la verkistoj en iu ajn el la aliaj barataj lingvoj. Li aldonas: "En la [lastatempe okazigita Monda] Libro Foiro, pli ol du-triono de la budoj estis akaparitaj de la angla; la hindia kaj la urdua estis je kompatinde dua rango; al…