Articles by Hans-Georg Kaiser

About...

ADRESARO DE KLUBO KARAPACO ********************************** www.karapaco.de ********************************** ESPERANTO – INFORMEJO – KLUBO KARAPACO ********************************** www.ipernity.com/cezar ********************************** ESPERANTO – retmagazino KARAPACO – PANORAMO ********************************** SAT-KULTURO ********************************** FACEBOOK (Hans-Georg Kaiser) ********************************** klubo Karapaco en facebook ********************************** poemoj en Esperanto (facebookgrupo) ********************************* ESPERANTO – B.TRAVEN – HANS-GEORG KAISER ********************************* ROMANTRADUKOJ B.TRAVEN ********************************* Mortula Ŝipo ********************************* Rozo Blanka ********************************* Trezoro de l' Sierra Madre ********************************* MAHAGONCIKLO ********************************* Ĉaro ********************************* Registaro ********************************* Marŝo en la regnon de l' mahagono ********************************* Mahagontrunko ********************************* Ribelo de l' pendumitoj ********************************* Generalo venas el la ĝangalo ********************************* RAKONTOJ B.T.RAVEN ********************************* Marut-rakontoj ********************************* Traven-rakontoj ********************************* HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – BILDOJ KAJ TEKSTOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – ORIGINALOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* Galerio Kaiser ********************************* HANS-GEORG KAISER – GEDICHTE – ERZÄHLUNGEN – ÜBERSETZUNGEN ********************************* ESPERANTO – KULTURO – HANS-GEORG KAISER ********************************** ESPERANTO – MUZIKO – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – TRADUKOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – POPULARSCIENCO – HANS-GEORG KAISER ********************************* FRANK VOHLA ********************************* Astronomio en Altenburg Unuciklo ********************************* BUKOWSKI ********************************* Kie brulas, ĝentlemanoj? - prozpoemtradukoj (INKO-PDF) ********************************* HAACKEN ********************************* Django - traduko de bildstria infanrakonto ********************************* ESPERANTO - KUIRARTO - DOROTHEA KAISER ********************************* KAFKA ********************************* F.Kafka: La proceso - romantraduko ********************************* LAOCIO ********************************* Dao De Jing traduko de germana traduko de filozofia ĉina verko) ********************************* LONDON, JACK ********************************* Jack London: La meksikano - rakontotraduko( PDF) ********************************* STEVENSON ********************************* Robert Louis Stevenson: Botelodiablo - rakontotraduko (PDF) ********************************* TOTH ********************************* Lappar, der Antichrist - Erzählungen - Übersetzung ins Deutsche ********************************* TWAIN ********************************* Mark Twain: La aventuroj de Tom Sawyer - romantraduko (PDF) ********************************* KLEINER SPRACHKURS ESPERANTO ********************************* karapaco.de/u/kurso/kurso.html ********************************* -- REDAKTOFINO 24.07.2019
Hans-Georg Kaiser
Translate into English

Archives

  • LA INFERO LAŬ DIVERSAJ TEZOJ (citaĵtradukoj)

    - 30 Sep 2019
    La infero laŭ diversaj tezoj
    LA INFERO LAŬ DIVERSAJ TEZOJ Tezo: „La infero, tio estas ni mem.“ (Thomas Stearns Eliot) Antitezo: „La infero, tio estas la aliaj.“ (Jean Paul Sartre) Sintezo: „La infero, tio estas ni mem inkluzive de la aliaj.“ (Hans Ritz) Hipotezo: „La infero de iu estas la paradizo de la aliaj.“ (Udo Sempny) Konkluda tezo: „La paradizo, tio estas la aliaj en la infero.“ (Zarko Petan) Elektis kaj tradukis Hans-Georg Kaiser lingve kontrolis Vladimir Türk https://cezartradu…

  • Charles Bukowski: Ses citaĵoj (citaĵotradukoj)

    - 30 Sep 2019
    Bukowski kun flagoj
    Charles Bukowski 6 citaĵoj „De tempo al tempo mi rigardas al miaj manoj kaj rimarkas, ke mi povus esti grandioza pianisto aŭ io simila. Sed kion faris miaj manoj anstataŭ tio? Ĵeti pilkojn. Subskribi ĉekojn. Ligi ŝuojn. Gargarigi tualetojn. Mi disipis miajn manojn. Kaj mian menson.“ „Intelektulo estas tiu, kiu klarigas simplajn aferojn komplike. La artisto male estas tiu, kiu komplikajn aferojn klarigas simple.“ Ni formis nian socion per nia mankanta spirito. Estas tiel, kvaz…

  • Enigmoj (traduko)

    - 27 Sep 2019
    fiŝo
    ENIGMOJ Kial la judoj vivas distrite sur la tuta tero? (Por ke ili pli bone povu eviti la vojojn de la aliaj.) Kio porteblas plej peze? (Malplena saketo.) Kiu reĝo estas plej bona? (morta.) Kiam manĝas povra judo kokinon? (Aŭ la kokino estas malsana aŭ la judo.) Kion faras pia judo antaŭ ol li ektrinkas? (Li malfermas la buŝon.) Kiuj esprimoj de komparado ekzistas por „bela“? (Bela, pli bela, plej bela, ajajaj.) Kio estas tio? Ĉiu volas atingi ĝin, sed tiam, kiam on…

  • Hans-Georg Kaiser: Asfaltfloro (rimpoemo)

    - 25 Sep 2019
    Asfaltfloro
    HANS-GEORG KAISER ASFALTFLORO En asfalto kreskas floro, jen al ĝi mia adoro. La asfalton ĝi detruas kaj dum tio eĉ senbruas. Ĝia fort': la pacienco, la rezistoforta senco. Jen la vivivol' de floro kontraŭ griza aĵ' sen koro.

  • Dali kaj Pikaso pentras ovon (karikaturo)

    - 20 Sep 2019
    Dali kaj Pikaso pentras ovon
    La foton sendis Néstor Kalusky al mi. Li estas membro de la nova grupo "Humuro en Esperanto" en fejsbuko, kiun mi administras. Kaj tien mi tuj sendos la karikaturon. (HGK)

  • Hans-Georg Kaiser: Akuzativo kaj eraroj (prozpoemo)

    - 19 Sep 2019
    Hans-Georg Kaiser Akuzativo kaj eraroj Erari humuriga estas, kaj tiu, kiu restas sen humuro, estas simple humurabstinulo kaj ulo maŝinsimila. Oni fidu la E-gramatikon, ĉar oni povas kutimiĝi pri ĉion, eĉ pri la akuzativon. PS: La vivo sen akuzativo eblas, sed sensencas. (HGK)

  • Tadeo Trolo: Pigro estas la humo de la spirito (taglibrotraduko)

    - 10 Sep 2019
    patro, dormo, dormi, aŭto
    Tadeo Trolo Pigro estas la humo de la spirito Jaŭde, la 5-an. Ricevis la komision verki babiladon „Pri la pigro“. Aĉetis kuŝseĝon. En ĝi pensinte en malstreĉita situo pri la temo. Dum tio endorminte. Vendrede, la 6-an. Antaŭtagmeze en la kuŝseĝo studinte la pigron kaj laciĝinte dum tio. Longa tagmeza dormo. Posttagmeze veninte al la konvinko, ke insisto pri pigremo (itale: dolce far niente) estas la natura stato de la vivestaĵoj. Neniu besto laboras libervole. Pro tiu ekkono ko…

  • Charles Bukowski: Vegas (prozpoemtraduko de la kolekto: Kie brulas, ĝentlemanoj?)

    - 03 Sep 2019
    Bukowski: Vegas
    Charles Bukowski VEGAS Jen staris arbo morta de frosto, kiun mi volis pentri, sed tiam la grenadoj plugis la teron. Kaj en Vegas mi sidis kontraŭe al iu, kiu havis verdan plast- ombrelon super la okuloj, kaj matene je la kvara mi mortis sur kruco, sen najloj, sen ekzemplero de „Atlantic Monthly“ , la fenestroj kriis kiel kolomboj post la aeratako kontraŭ Milano, kaj ek mi devis, elen al la ratoj, sed la lumoj estis tro helaj, kaj mi diris al mi: e…

  • Charles Bukowski: Mia patro (prozpoemtraduko)

    - 03 Sep 2019
    Bukowski - Mia patro (fotis Anokarina)
    Charles Bukowski MIA PATRO Li ĉiam portis karbopecon, tranĉilklingon kaj vipon kun si, kaj nokte li timis sian propran kranion kaj kovris ĝin per tukoj. Iumatene neĝis en Los Anĝeleso, kaj mi rigardis la neĝon kaj jen mi sciis, ke mia patro pre nenio havas potencon; kaj kiam mi estis iom pli granda, mi fuĝis je la unua fojo kun varotrajno for de hejme, mi sidis tie sur la kalksakoj, kaj la kalko mordis ĝin en mian konscion, ke mi havas nenion, kaj kiam la trajno…

  • Maksim Gorkij: Filozofo (rakontotraduko)

    - 02 Sep 2019
    Maksim Gorkij fumanta
    MAKSIM GORKIJ Filozofo Juna viro estis tre malbela kaj sciis tion. Tial li parolis al si mem: „Mi estas prudenta. Mi volas fariĝi granda saĝulo. Ĉe ni tio estas tute simpla.“ Kaj li komencis legi ampleksajn librojn. Ĉar li ja ne estis stulta kaj tute bone sciis, ke oni pruvu la saĝecon plej bone per citaĵoj el libroj. Do li legis tiom da saĝigaj libroj, kiom necesis por fuŝigi siajn okulojn; poste li levis fiere la ruĝan nazon ruĝigitan de la ofta legado kaj klarigis al l…

  • Finn Søeberg: En la zoo (rakontotraduko de humuraĵo)

    - 31 Aug 2019
    Vintrodomo por ĝirafoj
    Finn Søeberg En la zoo Mi iris kun mia filo Jens en zoo-on. Li tre interesiĝis pri bestoj, sed simile tiom pri malplenaj kaĝoj kaj ĉirkaŭbaraĵoj. Kaj mi ĉiam devis antaŭlegi al li, kio estas skribita sur la ŝildoj. „Kio tie legeblas?“ li demandis kaj montrosignis al la ŝildo ĉe la malplena ĝirafobarejo. „Ĝirafo“, mi diris. „Kial ĝi ne ĉeestas?“ li demandis. „Estas tro fride hodiaŭ“, mi klarigis, „ĝi malvarmumus.“ „Ĉu ĝirafo povas malvarmumi?“ li demandis. „Kaj kiel ĝi f…

  • Heinz Erhardt: Ĉevala vetkuro (anekdototraduko)

    - 29 Aug 2019
    sep birdoj ĉe ĉevala vetkuro
    Sep paseroj dum la rigardo al la ĉevalo kun la nombro sep en la sepa ĉevalvetkuro. Heinz Erhardt Ĉevala vetkuro Iam iu vidis en sonĝo grandan sep-on. Tial li vizitis je la sepa tago de la sepa monato ĉevalan vetkuron. Kaj li vetis en la sepa vetkuro sep germanajn markojn je la ĉevalo kun la nombro sep. La ĉevalo efektive kiel sepa trairis la celon. Tiel la sepo povas fariĝi disipsepo. tradukis Hans-Georg Kaiser lingve kontrolis Vladimir Türk EINZ ERHARDT…

  • Hans-Georg Kaiser: Hundo kaj politikisto (rimpoemo)

    - 29 Aug 2019
    hundo kaj politikistoj
    Hans-Georg Kaiser Hundo kaj politkisto Se al iu hund' ekfratas, homoj lin eĉ pli tuj ŝatas. Politike hunda uzo estas signo eĉ de ruzo. Se la hundo estu homo, proksimiĝas jam Sodomo. Politika amikeco estas ĉio – nur ne deco!

  • Dum paŝtado de ĉevalo (kantotraduko)

    - 29 Aug 2019
    Dum paŝtado de ĉevaloj (kantotraduko)
    Dum paŝtado de ĉevaloj ĉeĥa popolkanto Dum paŝtado de ĉevaloj mi ekdormis, ho ĉagren', la ĉevaloj deflankiĝis tuj en kampon de la gren'. tradukis Jan kaj Karel Filip https://cezarmuziko.blogspot.com/

  • Erik Kästner: Veturigo sen konata celo (anekdototraduko)

    - 28 Aug 2019
    La manĝorestoracio en Weixdorf  ekstere de la arbara naturbanejo (ĉe Dresdeno en Germanio)
    Erik Kästner Veturigo sen konata celo Spertoj ekestas, se oni faras ilin. Ĉu oni fariĝas saĝa per sperto, kiel asertas popoldiro, tio estas alia afero. Por tio, ke milionoj da homoj ĉiutage kolektas spertojn, ekzistas, mezurate je nia popoldiro, du miliardoj da saĝaj homoj tro malmultaj, kaj tio devus pripensigi nin. Subsekcio de la spertoj, kiujn oni faras sen lerni ion el tio, estas la deziroj, kiuj plenumiĝas. Al kiu kiom ajn pedanta homo ankoraŭ ne ĉeokaze plenumiĝis deziro! Ĉu ti…

  • ADRESARO DE KLUBO KARAPACO

    - 27 Aug 2019
    sola nubo
    ADRESARO KLUBO KARAPACO KLUBO KARAPACO www.karapaco.de INFORMEJO karapacoinformejo.blogspot.de/ IPERNITIO www.ipernity.com/cezar grandega kolekto de tekstoj kaj fotoj de Dorothea & Hans-Georg Kaiser retmagazino KARAPACOPANORAMO karapacopanoramo.blogspot.de / SAT-KULTURO SAT - Kulturo FACEBOOK Hans-Georg Kaiser klubo Karapaco poemoj en…

2343 articles in total