Hans-Georg Kaiser's most appreciated articles

  • Rainer Maria Rilke: La pantero (rimpoemtraduko)

    - 7 favorites
    Nigra pantero
    Rainer Maria Rilke La pantero. En la ĝardeno de plantoj, Parizo Pro l' preterpaso de l' kaĝstangoj fariĝis laca la panter' dum rond'. Li sentas stangomilon ĉe la vangoj sed post la stangomil' ne estas mond'. Kun forta paŝ' elasta kun komplezo turnas la best' sur lok' sin en izol', jen kvazaŭ danc' de forto ĉirkaŭ mezo, en kiu obtuziĝis granda vol'. Nur iafoje, laŭ kurten', pupilo malfermas sin - jen glitas bild' en ĝin, trairas membrojn, streĉon de trankvilo kaj en…

  • TH.CART: LA FOSILOJ (Malnova franca fabelo) + Ni fosu nian sulkon! (foto)

    - 6 favorites
    Ni fosu nian sulkon! (foto)
    Teofilo Cart LA FOSILOJ (Malnova franca fabelo) Antaŭ multaj centjaroj iu franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili: - Gravan premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon. La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri la meritoj de siaj fosiloj: - Bona fosilo devas esti longa - diris unu. - Ĝi devas esti larĝa - diris la alia. Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis…

  • Hans-Georg Kaiser: Printempo estas juna vir' (rimpoemo)

    - 5 favorites
    Printempo estas juna vir'
    Hans-Georg Kaiser Printempo estas juna vir' Printempo dormis sur herbej', konfide! Konfide! La najtingaloj vekis ĝin, jubilas hele kaj sen fin'. En rojoj sonas laŭ muzik' por nia kara koramik', rapide! Rapide! Printempo iras tra la val'! Konfide! Konfide! Li vestis sin per bunta vest' por danci en printempa fest'. Li volas kun tulipoj danci kaj en la balo plu bonŝanci, rapide! Rapide! Printempo frapas al la pord',…

  • Hans-Georg Kaiser: Estu mojosa! (rimpoemo)

    - 5 favorites
    Hans-Georg Kaiser Estu mojosa! Mojosu ĉe l' starto, je ĉies bonfarto. Senbride eĉ ridu, mojose ekfidu! Mojos' vin jam gloros, se hom' vin adoros; ĉielen vin levu, mojose ekrevu! Artistoj scivolas, kamufle eĉ rolas. Artistoj protestas, per mok' manifestas. Mojosu vivarto, ĝi helpu ĉe l' starto. Mojosu laŭveste leĝeru dumfeste. Ekhisu la velojn, ne lasu la celojn. Vi belu kaj dancu, mojose avancu. Desper' nin konsternas, sed…

  • Hans-Georg Kaiser: Je l' nova jaro! (rimpoemo tosta)

    - 5 favorites
    Je l' nova jaro 2015
    Hans-Georg Kaiser Je l' nova jaro! -tosto- Je via san' dum nova jar'! Ektostu ĉiu, ĉiu par'. Prosperu, kara, sed kun dec'. Bonŝancu, hom', dum eternec'. Printemp' jubilos post la frid'. En verd' tulipoj floros kun fid'. Je via san'! https://cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • La legendo pri la islanda marjunulino Alda, kiu varbas por marosalaj floketoj

    - 5 favorites
    marjunulino
    La legendo pri la islanda marjunulino Alda, kiu nun eĉ varbas por marosalaj floketoj Estis iam marjunulino kun la nomo Alda. Ŝi havis verdajn okulojn kaj sovaĝan hararon. Ŝia kantado estas tiom kordisŝira, ke ĝi rabis la menson de la marveturantoj. La ununurulo, kiu restis sentuŝita de la kantado de Alda estis la juna fervora fiŝisto Brandur. Li kaptis fiŝojn ĝis malfrue en la nokto, kaj la flamoj de liaj fajroj dancis ĉirkaŭ la boaton. La lumo ne nur allogis fiŝojn, ankaŭ Alda proksimiĝis…

  • Ret Marut: Fremda soldato (rakontotraduko)

    - 4 favorites
    Mortanta arbo
    Ret Marut Fremda soldato En la lazareton E.L. 14, kiu estis tiom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata tie, ĉar utiligeblis nur la plej bona personaro. Kvankam la kuracistoj estis por la vunditaj soldatoj necesaj kaj h…

  • Henriko Heine: La papili' al roz' enamiĝis...

    - 4 favorites
    Heine: La papili' al la roz' enamiĝis
    Henriko Heine Novaj poemoj Nova printempo (1831) PROLOGO 7 La papili' al la roz' enamiĝis. Flirtadas ĝin kun jubil'. Sed sur ĝi en ora brokat' flirtdancas amante la sunobril'. Al kiu estas la rozo en am'? Mi volus scii ĝin! Ĉu estas pro l' kant' la najtingal', ĉu la vesperostel' je la fin'? Kaj kiun amas la roz' el vi? Amataj, ĉiuj vi: rozo, sunbril', vespera stel', najtingal' kaj papili'.…

  • Hans-Georg Kaiser: Aŭtorado katdormeja (rimpoemo por foto)

    - 4 favorites
    Katdormejo aŭtorado
    Hans-Georg Kaiser Aŭtorado katdormeja "Por la dorm' loĝeja lok'!" estas ne por mi la vok'. Mi sur aŭtorado dormas; tio korpon bele formas. Restu for pri katkaban', eble eĉ kun kata pan'! Estu mia dorm' agrabla gumomola, ne sursabla. Se min vekos la maten', mi foriĝos tuj sen pen'. Se la aŭto ekveturos, mi per unu salt' surspuros. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Sorto kaj destino (rimpoemo)

    - 4 favorites
    Belulino kun scivolulo
    Hans-Georg Kaiser Sorto kaj destino Naskite en hazarda tempo ni vivas en malĝusta lok'. Envintre logas nin printempo. Destina estas la epok'. Jen viro volus esti ino jen ino revas esti vir'. Ĉu sorto estas, ĉu destino? Ĉu ĉio estas nur konspir'? Kaj kial estas ni malriĉaj, naskiĝis ie en vilaĝ'? Ni kial estas superstiĉaj? Pro kio mankas ofte saĝ'? Militoj ĉiam reeksplodas, soldatoj mortas en batal'. Aliaj iam nin marodas, ĉu ĉio tio pro fatal'? Ĉu nur h…

  • Komandanto Che Guevara (kantotraduko laŭ Wolf Biermann)

    - 4 favorites
    Che Guevara
    La kanto de Biermann troviĝas sur la kompaktdisko : CD Es gibt ein Leben vor dem Tod - Wolf Biermann, Liederproduktion Altona 1996 (Estas vivo antaŭ la morto : La melodio ĉe Biermannn kaj la teksto mem deflankiĝas de la originala suba kanto - de kiu ĝi ests inspirita - eĉ tiel, ke la teksto verŝajne nur malfacile kanteblas kun la originala melodio. Mi tradukis laŭ la kanto sur la kompaktdisko de Biermann kaj ne provis trovi kompromison al la orignalo. En Esperanto…

  • Eder Benedetti / Hans-Georg Kaiser: Ĉe la kuracisto Zamenhof (karikaturo + rimpoemo)

    - 4 favorites
    Eder Benedetti /Cezar: Ĉe la kuracisto (desegno + poemo)
    Hans-Georg Kaiser Ĉe kuracisto Zamenhof (por karikaturo de la desegnisto Eder Benedetti) "Doktoro mia, kuracisto ! Ĉu estas ĝi inflam’ de histo? Jubile mi la tagojn startas. Doktoro, ĉu mi bone fartas? Mi krevos tuj pro energio. Sukcesas al mi simple ĉio. Subite plenas mi de ĝojoj, kurante saltas mi sur vojoj!" Doktoro Zamenhof rigardas : "Jen verda koro sankte ardas." Kun ĝojo la doktoro diras, ke ne malsano lin inspiras. "Amik’ vi estas tute sana, serĉado plu…

  • Hans-Georg Kaiser: Kiu estis Zam? (rimpoemo minimuma)

    - 4 favorites
    Zamenhof ĉe la skribtablo en 1910?
    Hans-Georg Kaiser Kiu estis Zam? Kiu estis Zam? Kuracist' pro am'! Esperant-fondint' kontraŭ homa blind'. PS: La poemeto estas verkita en la "plikurtiga tempo" , en kiu oni ĉion plikurtigas: ekz. perforte la vivon de homoj en militoj, salajrojn de laboristoj, pensiulan monon ktp, eĉ la nomojn de homoj oni plikurtigas, ĉar oni ĉiam devas hasti, neniam havas tempon por eventuale eĉ ĝui ion. Oni eĉ ne havas plu la tempon eldiri nomon de elstaraj personoj en plena lo…

  • Hans-Georg Kaiser: Di' helpu vin, Obama! (rimpoemo)

    - 4 favorites
    Obama etiĝas pli kaj pli- Obama wird immer kleiner
    Hans-Georg Kaiser Di' helpu vin, Obama! "Objekto de adoro, Mesio de la horo! Vi ulo tro ŝarĝama. Di' helpu vin, Obama! Vi iĝis plia pupo en ŝtatterora trupo. Ĝi estas vere drama. Vi revas plu, Obama! Obama laŭreklama! Vi estas tiel fama pro via fantazio: Obamablus'? - Nur tio? Doloras! Hom' de l' koro! Plu iras la teroro! Obama multprograma, kameleon' ĉiama! La krizo vin disŝiras, se vi nur belan diras. Obama, tro proklama, Di' helpu vin, Obama.…

  • Karolo Piĉ: Kolomano Kaloĉaj (artikolo)

    - 4 favorites
    Kalocsay
    Karolo Piĉ Kalman Kalocsay Kolomano Kalocsay pardonu min! Certe estus iom neĝentile, nomi lin "enfant terrible" de la esperanta literaturo. Sed, unue, jam antaŭ li kelkaj gloraj poetoj portis la saman titolon (inter ili eĉ la franca Arthur Rimbaud, kiom mi memoras). Kaj, due, se mi tamen devus karakterizi lin iel, mi dirus, ke ĉiuj liaj originalaj verkoj portas evidentan kaj neforviŝeblan stampon de mistera kaj transcenda juno. Ĉar Kolomano Kalocsay estas Kolumbo de nia literaturo, gr…

  • Bela, ĝis! (Bella, cio!) kantotraduko)

    - 4 favorites
    Bella Ciao = Bela, ĝis! (itala partizankanto)
    Bela, ĝis! (itala partizankanto: Bella Ciao) Je mateno mi vekiĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Je mateno mi vekiĝis, staris jen la malamik'. Ho, partizanoj, min forportu, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Ho, partizanoj, min forportu, mi proksimas jam al Mort'. Kaj se mi mortos, ho, partizanoj, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. kaj, se mi mortos, ho partizanoj, metu en la teron min. Metu en tombon min montare, bela, ĝi…

  • Hans-Georg Kaiser: Vivo kaj morto (rimpoemo)

    - 4 favorites
    Vivo kaj morto
    Hans-Georg Kaiser Vivo kaj morto I Mi estas, vi estas, ni estas - la vivo mem sin festas. Mi estis, vi estis, ni estis - nur tio fine restos. Ni ĉiuj rapide forpasos kiel vent' aŭ sent'. Nenio en memor' postrestos, ĉar post forges' eĉ ĝi ne estos. II Sed vivo en tutec' pli fortas, dum eternec' neniam mortas. Mortado estas eŭforio, plena de amo iĝos ĉio. Ni estas parto de la forto, atome pluos post la morto. PS: cezaroriginal…

  • Nâzım Hikmet: La plej multaj (prozpoemtraduko)

    - 4 favorites
    infanlaboro
    Nâzım Hikmet La plej multaj La plej multaj interpuŝigas en la suba ferdeko, veturas kun bileto de la tria klaso, iras piede. Jen la plej multaj. La plej multaj perlaboras sian panon jam okjare, geedziĝas en la aĝo de dudek jaroj, mortas kvardekjaraj. Jen la plej multaj. Ĉiuj, escepte de la plej multaj, havas sufiĉe da manĝo, sufiĉe da rizo, sufiĉe da sukero, sufiĉe da tolo Kaj buteron havas multaj, nur ne la plej multaj. Por la plej multaj ne estas ombro, s…

  • Hans-Georg Kaiser: Verda stelo tradicia (rimpoemo por grafikaĵo de Eder Benedetti)

    - 4 favorites
    Tradicia stelo ( de Eder Benedetti)
    Hans-Georg Kaiser Verda stelo tradicia Tradicia verda stelo. Verd' fascinas nin per belo; simpla signo, sankta moro, verda lingvo, pacfervoro. Verda estas la espero, verda estu nia Tero. Vigle batas nia koro kun esper' en kuna horo. PS: Por la Benedetti-grafikaĵo: Tradicia stelo cezaroriginaloj.blogspot.de

  • Hans-Georg Kaiser: Celoj (rimpoemo)

    - 4 favorites
    Pluvombrelo el Ĉinio
    Hans-Georg Kaiser Celoj Mi celojn ja havas, la celoj tre gravas. Mi vivas por belo, min logas mielo. Mi vivas por vero kaj justo sur Tero. Sub veloj, sur reloj, mi venas al celoj. La cel' estas vojo kaj eble la ĝojo. Volonte mi iras, aeron enspiras. Sub nuboj mi velas, en rev' enĉielas. Sed viv ' min pli ravas, se celojn mi havas. PS: Mi iam aĉetis ĉinan sunombrelon el papero sur foirplaco, kiu havas nun honorplacon en mia loĝejo. Ĉiufoje, kiam mi rigardas…

859 articles in total