Hans-Georg Kaiser

Di' helpu vin, Obama!


"Objekto de adoro,
Mesio de la horo!
Vi ulo tro ŝarĝama.
Di' helpu vin, Obama!

Vi iĝis plia pupo
en ŝtatterora trupo.
Ĝi estas vere drama.
Vi revas plu, Obama!

Obama laŭreklama!
Vi estas tiel fama
pro via fantazio:
Obamablus'? - Nur tio?

Doloras! Hom' de l' koro!
Plu iras la teroro!
Obama multprograma,
kameleon' ĉiama!

La krizo vin disŝiras,
se vi nur belan diras.
Obama, tro proklama,
Di' helpu vin, Obama.

cezaroriginaloj.blogspot.de