La legendo pri la islanda marjunulino Alda, kiu nun eĉ varbas por marosalaj floketoj

Estis iam marjunulino kun la nomo Alda. Ŝi havis verdajn okulojn kaj sovaĝan hararon. Ŝia kantado estas tiom kordisŝira, ke ĝi rabis la menson de la marveturantoj. La ununurulo, kiu restis sentuŝita de la kantado de Alda estis la juna fervora fiŝisto Brandur. Li kaptis fiŝojn ĝis malfrue en la nokto, kaj la flamoj de liaj fajroj dancis ĉirkaŭ la boaton. La lumo ne nur allogis fiŝojn, ankaŭ Alda proksimiĝis ĉiutage al lia boato. Tiel okazis, ke iutage iliaj okuloj renkontiĝis. Brandur saltis trans la balustradon por atingi ŝin kaj malaperis en la maro por ĉiam. Ankoraŭ nun oni povas aŭdi en la vesperaj horoj la tentan kantadon de Alda en la fjordo de Breidafjördur.


PS: Mi tradukis tion de la salpakaĵo, de tie mi ankaŭ skanis la foton. (HGK)

Rimarkoj: Alda fariĝis moderna negocema ino, kiu ne nur forlogas maren virojn, ŝi estas nun ankaŭ varbofiguro por freŝa tute pura naturprodukto, kiu estas produktata per mediafabla geotermika proceduro - el marosalaj floketoj. La salorikolto okazas sur la islanda insulo Karlsey interne de la legendeca fjordo Breidafjördur. La borda pejzaĝo de la fjordo ofertas spektaklan panoramon kun malprofundaj akvejoj, malgrandaj apudaj fjordoj kaj sennombreble multaj rifoj; pro ties granda amaso de diversaj marbestaj specoj kaj densaj submaraj arbaroj oni nomas ĝin ofte "Eldorado de la nordo". La klara akvo servas al la islandanoj de mil jaroj eĉ kiel stokejo kaj fridujo de nutraĵoj.

Mia edzino kaj mi aĉetis la marosalon unuafoje hazarde en linolea muelejo de vilaĝo en la brandenburga Spree-arbaro. Kiam mia edzino kaj mi hejme unuafoje gustumis ĝin, ni tuj sciis, ke ni denove kaj denove mendos tiun bongustegan marosalon, kiu estas tiel artoplene varbata, kaj eĉ genie enpakata en kartonujetojn, kiuj perfekte mal- kaj kunfaldeblas, do krom la marosalaj floketoj oni ricevas eĉ ĉe ĉiu aĉeto malgrandan artaĵon, kiu plibeligas ĉiun kuirejon. (HGK)


https://cezartradukoj.blogspot.com/