Elŝuto

Malgraŭ la grando de la xls-dosiero, la elŝuto funkciis tute senprobleme ĉe mi. Oni simple devas klavi la kvar ciferojn en ĝia retejo kaj premi la "ek!"-butonon (priskribita nur en la ĉeĥa). Kvankam mi ne estas tre sperta pri Excel, miaj konetoj tute sufiĉas por rapide trovi ion per la "trovu-funkcio" (CTRL-F). Konsilojn, kiel ankoraŭ pli saĝe serĉi, donas la enkonduko. Post kvin minutoj oni scias la necesan.

Strukturo

La du unuaj kolumnoj servas por la ĝusta alfabeta ordigo en vort-nestoj kaj por ke oni povu apliki serĉadon de la esperantaj diakritoj per postmetita x, la tria notas la radikon (ekzemple "asekur"). La kvara kolumno enhavas la esperantan vortojn aŭ kunmetaĵon ("asekuro de personoj"). La kvina notas transitivecon de verboj ne finiĝantaj je -ig aŭ -iĝ. Indikon de fako per mallongigo surbaze de la ĉeĥa enhavas la sesa (kursiva) kolumno, ekzemple "fin = financoj", "let = aeronaŭtiko", vd. la liston en la enkonduko. Sekvas la sepa kun la traduko(j) al la ĉeĥa kaj la oka kun iom ĝeneralaj fonto-indikoj laŭ kvar klasoj: a = vorto trovebla en la Akademia Vortaro, p = vorto ĉerpita el PIV 2002, nV = el la Neologisma Glosaro de Henri Vatré kaj fine n signifas, ke la vorto "ne estis trovita en iu grava vortaro kaj estis derivita aŭ proponita fare de aŭtoro de GVEĈ", do de Josef Hron mem. La du lastaj kolumnoj naŭ kaj dek enhavas mallongajn notojn en la ĉeĥa de la tipo "francouzské město" (franca urbo), "Lago en Svislando" ktp. kaj referencoj al semantike rilataj vortoj, ekzemple "blonda barbo -> komparu: bruna, nigra, rufa" (t.e. ruĝe-flava).

Ĉar Excel en unu dosiero permesas nur ĉ. 65.000 liniojn kaj ĉar la tuta verko tamen bezonas pli ol 210.000 liniojn, tiu dekkolumna strukturo estas kvarfoje ripetata de maldekstre dekstren. Komence iom ĝena teknika limigo dum foliumado ĉe la ekrano, sed oni baldaŭ alkutimiĝas.

Vortara enhavo

Pri la ĉeĥaj tradukoj mi povas nenion diri, ĉar mi ne regas tiun lingvon. La esperanta parto impresas per sia detaleco. En linio 4400 estas notita asekuri. En linio 4487 kompletiĝas la "ĉapitro" pri "asekur-" per superasekuro. Oni trovas do 88 (!) vortojn, kunmetaĵojn, frazerojn nur pri asekur-. Simile pri akvo (5146 ĝis 5459 = 313 [!!] enskriboj) aŭ ŝipo (45334 - 45499 = 165 [!!] enskriboj). Al tiuj aldoniĝas facile troveblaj mencioj pri ŝipo, akvo ktp. en la terminoj, notoj kaj referencoj (kolumnoj 9 kaj 10) de aliaj radikoj, ekzemple je "ĉirkaŭ" ĉirkaŭnavigi per velŝipo, je "admiralo" admiralŝipo. Certe do estas ankoraŭ multaj pliaj ŝip-vortoj, ĉar ili estas ne dufoje registritaj (do ekz. ne je admiral- kaj ŝip-, sed nur aŭ / aŭ). Kompreneble oni povas diskuti, kial admiralŝipo estas notita je "admiralo", dum balenĉasa, ekspedicia kaj multaj aliaj ŝip-tipoj je "ŝipo" (balenĉaso tamen je "baleno"). Pro la rapidega aŭtomata serĉo tiu demando tamen ne same gravas kiel en libroforma eldono.

Aliaj grandaj grupoj estas geografiaj nomoj (Balikesiro, urbo kaj samnoma provinco en Turkio; ktp.) kaj tre riĉa zoologia kaj medicina nomenklaturo.

Ion vere "ŝokan" kaj kapskuigan mi ĉe unua foliumado ne trovis. Relative malofta estas la konsilo "evitu", troviĝas ekzemple ankaŭ ne ĉe unu el la formoj de sponta / spontana / spontanea. La preferatan formon de Hron (la oficialan spontanea) oni nerekte ekscias per la denova amaso da kunmetaĵoj (spontanea aborto, ekbruo, ekflamiĝo, evento ktp. ktp.).

Uzu ĝin

Ĉu vortaro estas inspira kaj helpa oni nur ekscias per daŭra uzo. Do uzu Hron! Certe ĉeĥ-lingvanoj, sed ankaŭ homoj, kiuj povas kompreni nur la duonon, nome la esperantan parton kiel mi. Ĉiu povas libere kopii kaj aranĝi la vortaron, ekzemple ankaŭ eltiri vortojn de specifa fako, nur ne publikigi ĝin por komercaj celoj. Post unua trarigardo mi nur unu solan punkton bedaŭras, nome ke Hron estas vortaro Esperanto-ĉeĥa (12-miliona parolantaro) kaj ne Esperanto-angla (340 milionoj de denaskuloj plus ĉ. duona miliardo de aliaj parolantoj). Sed por ĉi-lasta lingvo ni ja baldaŭ havos la Wells-listetojn, kiuj fiere prezentos al ni "tekvondo" - kiun Hron kompreneble ankaŭ havas kaj krome klarigas: "sport taekwondo (korejský způsob sebeobrany podobný karate)".