Wells skribas: "Laŭvorte taekwondo, koree 태권도, estas la ‘pied-pugno-vojo’. En Vikipedio ĝi estas esperantigita kiel tekvond/o, kaj tiu formo ŝajnas esti la establita. (Laŭ Sonja ĝi estas rekomendata de Bertilo Wennergren.) Ĝi mankas en PIV2."

Great, Mr President! Nenio malĝusta pri tio. Feliĉe tekvondo ja ankaŭ prezentas eĉ ne plej malgrandan vortaran problemeton. Alivorte: banalaĵo. Ĝojige tamen, ke ankaŭ Wells malkovris ĝin. Tamen unu aspekto makes me go "hm", nome lia fonto, la vortareto angla-esperanta de Sonja Elen Kisa, kiu (malprecize kaj pro tio nekontroleble) asertas, ke fonto estus la Akademia kolego Bertilo Wennergren. Kion Wells ne malkaŝas al ni estas, ke ankaŭ la artikolo en Vikipedio estas ekverkita de la sama "Sonja" je la 14-a de aŭgusto 2004, kiel oni facile konstatas, klakante al la artikol-historio. Kaj poste la vorto havis rimarkindan karieron, nome ĝi samforme aperas en preskaŭ ĉiuj gravaj vortaroj post 2004 verkitaj de la Wells-aj kolegoj Akademianoj aŭ leksikografoj, ekzemple en:

Nur en la ĉina-esperanta de Wang Chongfang (2007) ĝi ŝajne mankas (?), almenaŭ ne estas registrita en la aneksa "listo de neologismoj". Sed eĉ se tiel - vidante la jam longetan liston de vortaroj kiuj havas "tekvando": Where is the thrill, Mr President? Kia s-e-n-s-a-c-i-o: tekvando, whow!

Rimarkinde estas tamen alia aspekto: Neniun el la gvidaj modernaj vortaroj Wells mencias. Anstataŭe li referencas al la eble interesa, tamen pli-malpli randa vortareto de "Sonja". Ĉu hazardo? Mi emas kredi, ke ne. Misinfluita de la malbononkla sekto (Wells nomas ĝin - ortografie mise kaj enhave erarige - "BonLingvuloj") li timegas "stultajn elpensaĵojn de okcidentaj vortaristoj" - kaj konsekvence ignoras la atingojn kaj pripensojn de alilingvaj kolegoj-vortaristoj. Tre probable vane, Gutiérrez ironie plendas: "Mi ne scias ĉu taŭgas por io mencii ke tiel estas ankaŭ en la poŝvortaro Amika". Hispano, kiu (tute prave) registras la "neologismon" tapo anstataŭ iu malbononkla "pladeto" aŭ "apetitigilo" nur povas esti supektinda por nia londona donkiĥoteto.

La tamenan Pevaĉan dilemon alia komentanto esprimis tiel:

"Priskriba leksikografio de lingvo, kies uzantoj plejparte estas malkompetentaj pri la lingvo, kelkfoje estas malfacila."

En tiuj maloftaj momentoj ekbrilas iom da lumo en la malhelo de la Pevaĉaj marĉo aŭ "tualetejo" (believe it or not). Amuze ankaŭ fariĝas, se Don John pekas kontraŭ la propraj misprincipoj kaj vortumas "Mi tute ne estas fano de la ideo, ke Esperanto havas sufikson ...". La malbononklaj politkomisaroj probable paf-ekzekutos lin por tio, sed ankaŭ en ordinara, klasika Esperanto la frazo estas simple malbonstila paŭso de la angla "I'm not a fan of the idea ...". Kaj plej bele fariĝas, se Istvan Ertl per brilanta spado ekatakas en la artikolo pri la psika perturbo "aŭtismo": "sciegula simptomaro" sonas tro kiel "sciura sin-dronado" - amoke Istvan Ertl". Dankon, Istvan, ke vi donacis al ni tiun laŭtan ekridon. Pro tiaj reagoj la Pevaĉaj blogo-enuaĵoj tamen taŭgis al io.