La Ak-prez "malkovris" la hispan-devenan, sed delonge internacian tapa, do tiujn malgrandajn manĝaĵojn, apetitigilojn, kiujn oni senkoste ofertas en multaj hispanaj trinkejoj al gastoj, kiuj mendas vinon aŭ bieron. "Mi ne havas la E-hispanan vortaron de de Diego, do ne scias ĉu la hispanaj esperantistoj jam havas fiksitan esperantigon de tiu nocio. Provizore mi esperantigis ĝin/ilin kiel pladetoj", la Pevaĉo ne hontas ridindigi sin. Evidente li nek scias, ke unu el la plej gravaj Esperanto-vortaroj estas eĉ rete konsultebla, nek investis du minutojn por trovi ĝin per iu reta serĉ-programo. Jam apenaŭ plu mirigas, ke li ankaŭ ne konas aŭ ĉiukaze ne uzas la ĝenerale tre solidan kaj fidindan alidirektan poŝvortaron Esperanto-hispanan de Gutierrez (2002 kaj sub la nomo "Amika" denove 2007), kie li trovus la formon "tapo".

Ankaŭ la (relative novan kaj ofte duban aŭ rekte maltaŭgan) "Retan Terminaron" Wells nur lastatempe ekkonis pro indiko de komentanto (ne konfuzu kun la jam pli aĝa, sed simile duba PV-ido Reta Vortaro en la malbononkla variaĵo de Esperanto). Nek li konis la "Majstro-vortarojn", kiuj laŭ li tamen "ŝajnas esti bona[j] kaj utila[j]". Kompreneble - kiu verkas vortlistojn, ŝatas vortlistojn kiel la "Majstro-vortaroj" kun artikoloj laŭ la modelo "lieben: ami; amori; amoradi".

En sia artikolo "status-etikedoj" Wells pripensas, ĉu li aldonu "‘etikedo[n]’ (indiko[n]) pri la Fundamenteco aŭ oficialeco de ĉiu radiko" kaj eksperimente "simple kopiis [ilin] el PIV2". Evidente Wells ne scias, ke la indikoj en PIV 2002/2005 ne estas fidindaj, kiel Ak. Wennergren atentigas en komento ("Atentu, ke la informoj en PIV ne estas fidindaj. Nepre uzu nur la Akademian Vortaron kiel fonton."). Ĉu tion Esperanto-vortaristo ne devus scii? Ĉu tion Akademiano, eĉ prezidanto de la Akademio ne devus scii?

En sia artikolo "spont(an(e))/a" Wells varmigas la malnovan kaĉon pri la diversaj formoj de "spontanea" (tiel la 3-a OA), "spontana" aŭ "sponta". Ĉion necesan pri la demandeto oni povas legi en PIV 2002/2005, laŭ kiu la formo "spontana nun estas pli ofte uzata ol la oficiala spontanea". La Ak-prez klopodas mezuri la oftecon per kompara serĉo en la korpuso "Tekstaro" de Wennergren kaj per la Guglo-fasado "Kukolo" prizorgita de Ĵeromo. Kontraŭ PIV Wells venas al la surpriza rezulto, ke la oficiala formo spontanea estus pli ofta. Prave Edmund Grimley Evans demandas: "Kiel vi [= Wells] trovis, ke spontane/ estas pli ofta ol spontan/? Miaj provoj per Guglo donas precize la malan rezulton." Kaj Istvan Ertl asistas: "nekukola, do simple gugla serĉo donas por "spontanea kaj" proks. 3700 trafojn, sed por "spontana kaj" proks. 82.700 trafojn...". Publikan respondon de Wells ili ne ricevis, sed ĉiu povas ja rapide mem kontroli kaj konstatos, kiel dubaj estas metodo kaj rezulto de la Pevaĉa oftec-testo. Serioza laboro ĝi ĉiukaze ne estas.

Kiel oni povas taŭge kaj tamen koncize prezenti la demandon pri "spontan(e)a" Wells cetere povus lerni ekzemple el la vortaro Esperanto-hungara de Jozefo Horvath (2006). Sed Horvath ja estas vortaro, dum Wells nur amatoraj vortlistoj. Ĉu eble li eĉ ne konas ĝin?

Teda kaj enuiga estas komenti tiajn daŭrajn argumentajn subnivelaĵojn de tragika figuro, kiu mem detruis kaj detruadas la propran kredindecon esti fakulo. Iu anonimulo "Cat" simple komentis "be entertained", sed min nek distras nek amuzas vidi kiel iam fake respektata persono pli kaj pli degeneras al hobiisto, kiun oni ne plu povas rigardi seriozan fakulon aŭ eĉ nur diskutanton.

Pri la marĉo de l' Ak-prez vi povas krome legi: