Se oni renkontas iom teknikajn terminojn de la ĉiutaga vivo, la unua iro ĉiam estas al la Esperanta Bildvortaro (EB) de Rüdiger Eichholz (1988). Tie oni sukcesas ankaŭ ĉi-kaze: Bildaro 17 temas pri „Sukur**ado, unua helpo“. La du steletoj indikas, ke la radiko ne troviĝas en Plena Vortaro 1930/1934 kaj ties Suplemento 1957. Se en tiu senco „nova“ radiko troveblas en EB, ni povas esti preskaŭ centprocente certa, ke ĝi antaŭe estis registrita en Slipara Vortaro (SV, 1968-1981) de Eichholz, ĉar tiu servis kiel pritermina diskutejo de EB antaŭ la vasta uzo de e-poŝto kaj retaj forumoj. Kaj fakte: en SV „sukur/i (tr)“ havas la numeron 71/20b. La difino estas vort-identa kun tiu de PIV 1970 (neŝanĝita en PIV 2002/2005). Krome ĝi enhavas la font-indikojn <BU, PIV>, do estas trovebla krom en PIV 1970 ankaŭ en la Esperanto-angla vortaro de Montagu C. Butler (1967), kiu notis: „sukur-o (unua helpo), first aid. ~ejo, ~isto“. Tio signifas, ke laŭ Butler la radiko sukur- estas substantiva, dum laŭ la PIV-oj verba.

Ĝis tie ĉi la vojo estis pli ol banala, apenaŭ pli ol tria leciono de „enkonduko en la esperanta leksikografio“. Ĉu oni atendas tro, se oni pensas, ke Akademiano, kiu verkas „koncizan vortaron“ povus scii tion? Ĉu oni atendas tro, se oni pensas, ke vortaristo, kiu intencas verki vortaron Esperanto-anglan, konsultu la lastan seriozan antaŭulon, nome Butler 1967? Ĉu estas fine tro ekspekti, ke tia persono eble bonvolus kontroli en la alidirekta vortaro angla-esperanto de Peter Benson (1995): „aid ... first aid (initial med help), sukur(ad)o; give first aid (to), sukuri [tr]; first aid station, sukurejo“. Sed Wells 42 jarojn post registriĝo en Butler laŭaserte „neniam aŭdis“ ĝin. Ĉu vere?

Nur rande kaj nur por tiuj, kiuj interesiĝas pri la temo ankoraŭ post la tria leciono: Kompreneble „sekur‑“ estas pli aĝa ol Butler 1967. Eltrovi tion ne estas same banale, ĉar Butler nur ĝenerale indikas, ke li konsultis i.a. 70 esperantajn terminarojn, sed ne citas ilin unuope. Tamen ankoraŭ estas facila. Sufiĉas legi, kiu respondecis pri la medicinaj terminoj en PIV 1970, nome apud Canuto precipe la okul-kuracisto André Albault, tiujare direktoro de la sekcio pri la „Ĝenerala Vortaro“ en la Akademio kaj poste ties prezidanto. Kun Roger Léger li verkis vortaron francan-esperantan, kiu aperis en 1961. Kaj fakte ni trovas tie „secours, premier – (méd), sokuro“, do kun –o– anstataŭ nia hodiaŭa sukuro kun –u–.

Kaj tie la vortara genealogio provizore finiĝas, precipe la radiko nek estas notita en la Medicina Vortaro de Briquet (1932), kiu estas unu el la ĉefaj fontoj de medicinaj terminoj en la PIV-oj, nek en iu el la francaj vortaroj, sur kiuj baziĝas Léger/Albault 1961.

Kompreneble oni povas ripetadi la ĉiam saman diskuton, ĉu „unua helpo“ ne sufiĉas kaj „sukuro“, (minimume) duon-jarcenton aĝa, estas „superflua“. Albault tuŝas la demandon pri fakula aŭ laikula medicina terminaro en sia „aparta enkonduko al la medicina parto“ en la PIV-oj (demando de stilo kaj komunika situacio). Wells koncedas: „La avantaĝo de sukur/ estas tio, ke ĝi ebligas koncizan pluformadon de ~isto, ~ado, ~ejo, eĉ ~ismo (“la Ruĝa Kruco estas universale konata organizo de ~ismo” – PIV)“. Oni povas aldoni la kunmetaĵojn kun sukur- el EB: ~a bandaĝo, ~a tendo, ~-kesto kaj pensi pri multaj pliaj kunmetaĵoj (kurso pri ~ado, organizi ~adon en laborejo, ~aj metodoj, ~a gvidilo ktp.). Probable oni povas elturniĝi per iuj (pli longaj) konstruoj surbaze de "unua helpo (post akcidento)", kaj multaj okcident-eŭropanoj, precipe parolantoj de ĝermanaj lingvoj, tion faros en spontanea parola lingvaĵo, kiel komentis Istvan Ertl en la Wells-blogo.

Kio ĝenas, estas tiu neglekto de ĉia tradicio de Esperanto, precipe se oni preskaŭ ĉiu-blogere montras, ke oni apenaŭ konas ĝin. Ja oni povas havi aliajn preferojn ol dekduo de aliaj gravaj vortaroj (preskaŭ ĉiuj modernaj sekvas PIV-on pri "sukuri"), sed tiam oni almenaŭ konu la kontraŭan pozicion kaj havu konvinkajn kaj pli bonajn argumentojn por la propra opinio. Kion mi fine tute ne komprenas, estas kiel oni povas verki "koncizan vortaron" Esperanto-anglan sen eĉ konsulti Butler. Nur enreta klakado ne sufiĉas kiel bazo por serioza laboro.