Kritikoj kaj komentoj kolektitaj dum kontrolo de la skanaĵoj de PIV-paĝoj 346-359. (G2)

de Rüdiger Eichholz (1995)

Kontrolante la PIV-skanaĵojn mi kun surprizo konstatis, ke en tiu ĉi nia baza verko trov¬iĝas multe pli da korektindaj difinoj, ol mi imagis, kaj verŝajne ankaŭ, ol SAT intencis ŝanĝi. Laŭ mia opinio nun [t.e. en 1995] estas la ĝusta momento por decidi pri redakto-principoj por PIV2, ĉar nun ŝanĝoj estas plej facile plenumeblaj, kaj ŝparus superfluan laboron. Mi neniel volas trudi miajn opiniojn al iu ajn, sed mi konsideras kiel mian devon, informi vin pri miaj ideoj, por ke la laboroj pri PIV2 povu progresi kiel eble plej rapide.

Dum via PIV estis planita por servi al spertaj Esperantistoj, mia Mevo-projekto [Multlingva Elektronika Vortaro, MEV-o] estis planita por servi ankaŭ al komencantoj kaj eĉ al ne-Esperant¬istoj. Tial mi atribuas verŝajne pli gravan rolon ol SAT al facila diveno de termino-elementoj kaj tial mi inklinas apliki ĝenerale pli da dividstrekoj. Tio eble ĝenas spertulojn komence. Sed tio estas nur afero de gusto kaj kutimo. Mi ja opinias, ke ni devus fari ĉion eblan, por faciligi la lernadon kaj komprenadon de nia lingvo.

1. Ĝeneralaj konsideroj

1.1 PIV utiligis la strukturon de Plena Vortaro (PV), verkon, kiun oni kompilis en la dudekaj jaroj. Tiam nia lingvo ankoraŭ ne estis firme establita kaj gravis identigi la aŭtorojn de tekstoj de niaj plej gravaj verkistoj. Gravis montri, kiuj vortoj troviĝis en la Fundamento kaj kiuj estis pli poste oficialigitaj de la Akademio. Ĉiujn aliajn vortojn la tiamaj lingvo-aplikantoj konsideru kiel neologismojn, kiujn oni devus difini, se oni deziras uzi ilin. Intertempe pasis sep jardekoj kaj multaj ankoraŭ ne oficialigitaj vortoj fariĝis ĉiutagaj, tiel kutimaj, ke neniu Esperantisto inklinus difini ilin. Aliflanke ekzistas en PIV multaj veraj neologismoj, kiujn aplikonto devus difini, ĉar oni ne antaŭsupozu, ke ĉiu legonto havus PIV-on ĉemane. Tio estis ĉiam mia plej grava kritiko de PIV, ke ĝi tute same registris bone establitan vorton ankoraŭ ne oficialigitan, kaj veran neologismon, proponitan de unu aŭ du personoj.

Sed dum la jaroj establiĝis kutimo rezigni pri difino, se la termino estas registrita en PV kaj pli poste ankaŭ en PIV. Ankaŭ mi faris tion je la redaktado de la Esperanta Bildvortaro. Dum tiu laboro mi ofte konstatis, ke PV- aŭ PIV-difinoj estis ŝanĝendaj en kelkaj detaloj por konveni al bildigita nocio. Kun firmiĝo kaj moderniĝo de nia lingvo establiĝis novaj kategorioj pri uzateco, kiuj fariĝis pli signifaj por nuntempa Esperantisto:

1. Terminoj registritaj en "Plena Vortaro";

2. Terminoj registritaj en "Plena Ilustrita Vortaro";

3. Terminoj el "Plena Ilustrita Vortaro", sed kun iom ŝanĝitaj difinoj;

4. Terminoj ne troveblaj en PIV, sed en aliaj vortaroj;

5. Terminoj ankoraŭ ne troveblaj en iu ajn vortaro.

Por kategorioj 4 kaj 5 aplikanto de termino nepre aldonu difinojn, por kategorio 3 nur, se la aplikanto uzas la terminon kun iom alia signifo ol difinita en PIV.

Kvankam indikoj pri Fundamenteco kaj pri niaj unuaj aŭtoroj jam troviĝas en PIV, mi decidis ne kopii tiujn informojn en la de mi nun kompilatan Mevon (la Multlingvan Elektronikan Vortaron), ĉar tiuj indicoj estas senutila balasto por moderna homo, kiu devus antaŭ ĉio scii, ĉu iu vorto, termino, esprimo estas ĝenerale komprenebla. Tial mi rekomendas, nepre marki la verajn neologismojn. La tradiciaj distingiloj ja povas resti, ĉar ili jam troviĝas en la skanaĵoj. Estus pli da laboro forigi ilin, kvankam tio estas facile aŭtomate farebla. Estus utile, se SAT povus baldaŭ decidi pri tiu punkto, ĉar ĉe kontrolo de skanaĵoj la supremetitaj referenciloj estis ofte misskanitaj kaj estas temporaba laboro korekti tiujn misaĵojn. (Eble superflua laboro!)

1.2 Majusklaj komencliteroj je propraj nomoj kaj derivaĵoj de propraj nomoj.

Waringhien hezitis doni firmajn decidojn pri tio (p.xii) kaj tial troviĝas en la nuna PIV ambaŭ skribmanieroj. En Mevo mi konsekvence sekvos la rekomendojn de Dr. Albault en la deka eldono de la Fundamento. Mi opinias, ke estas dezirinde, ke ankaŭ PIV faru tion.

Transiro al racia markado de propraj nomoj kaj iliaj derivaĵoj nun estas facile plenumebla.

2. Principoj, pri kies apliko valorus diskuti

2.1 Se en PIV estis registritaj arĥaiĝintaj vortoj, ili estu tiel klare markitaj. Ni ne enmetu malofte uzatajn vortojn kun preciza sama signifo kiel ofte uzata vorto nur tial, ĉar Zamenhof kelkfoje uzis ĝin. Ekz.: sem-grajno = grajno (1).

2.2 Oni preferu simplan lingvon, se tiel estas esprimebla en malambigua maniero la enhavo de la nocio: Ekz-e: gramatiko (2): "Tuto de la reguloj, kiujn oni devas observi por korekte paroli aŭ skribi unu lingvon." Pli mallonge: "Ĉiuj observendaj reguloj por korekte paroli aŭ skribi lingvon."

3. Plibonigindaj detaloj

3.1 Superfluaj afiksoj estu evitataj:

3.11 -ec/:

a) "Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo". [→ gliti (3)] Sufiĉas: Perdi staron kaj ekvilibron, ... ("stareco" ne troviĝas en PIV)

b) "Juvelo globforma, signo de imperieco" [→ regnoglobo] Sufiĉas: ... signo de imperio. ("imperieco" ne troviĝas en PIV)

c) Bv. studi pri tiu temo la tre bonan artikolon de Doug Portman: "La mezurvortoj en la Faklingvo de Esperanto: Kiel forigi la "ec"-malsanon" (Akademiaj Studoj 1988-1990, p. 227). Mi konstatis, ke ofte PIV-tekstoj pekas kontraŭ tiu rekomendo.

3.12 PIV rekomendu pli precizan aplikon de afiksoj:

-il/: gluilo estu iu ajn helpilo por glui ion, ekz. glu-peniko EB#50/27 aŭ glu-ŝmirilo EB#238/45, glu-ŝmira broso EB121/37. Sed ĝi ne estu sinonimo por gluaĵo (laŭ PIV = gluanta substanco) La substancon mi rekomendas nomi gluenzo, ĉar gluaĵo povus ankaŭ esti iu ajn gluita objekto. En faklingvo la sufikso -enz/ jam firme establiĝis.

aviadilo. PIV enkondukis la preferindan "avio", kial ne uzi tiun vorton ankaŭ en difinoj, ĉar avio ne estas ilo (=simpla instrumento aŭ aparato).

3.13 PIV apliku pli trafajn prepoziciojn:

(→ grati) prigrati: "La malliberulo prigratis sur la muro versojn kaj bildojn." Mi preferus: engrati La malliberulo engratis (aŭ enskrapis) en la muron versojn kaj bildojn. "prigrati" ŝajnas al mi analoga al "priskribi", kaj neniu priskribo-simila komentado okazis ĉi tie. Poste "prigrati" estas difinita per "produkti per gratoj". En la artikolo pri "pri" mi nenie trovis, ke "pri" povus havi la signifon de "produkti per."

(→ graviti) "Forto kuntiranta al iu maso alian mason" aŭ: forstreku "kun", aŭ "Fortu kuntiranta du masojn".

→grefti (2): ”Enplanti sur individuon pecon el histo .... Pli bone: Planti en individuon ....

→grumo: Ne: Ĉevalzorganta servisto"; sed: Ĉevalprizorganta servisto."

→plafon-grundo. Ne: La natura grundo sur tunelo; sed: La natura grundo super tunelo.

3.14 PIV uzu en difinoj laŭeble la plej kutimajn terminojn, eĉ se pli frue estis sinonime uzataj ne tiel klaraj terminoj: "birdo-gluo" estis difinita per "viskeca substanco". Mi devis serĉi en PIV la difinon de "viskeca" kaj trovis, ke ĝi estis sinonimo por la tute konata "viskoza". Eĉ se tiu gluo estis akirita el la beroj de visko, ĝi ne fariĝis per tio viskeca, kio povus signifi pendoplanteca, sed neniam glua.

Anstataŭ "evitu la nutrojn, kiuj grasigas;" (→grasigi) ŝajnas al mi pli kompreneble diri: "evitu nutraĵojn, kiuj grasigas;" Mi pensis unue, ke oni uzis "nutro" kun la signifo de nutro-maniero:.

Ĉu oni en la hodiaŭa lingvo vere diras: "la stepoj de dezerto grasiĝos"? Pli kompreneble estus: "stepoj fekundiĝis el dezerto;"

Ankaŭ "grasumo" kun la signifo de "sterko" ne ŝajnas al mi imitinda. Tion oni nepre devus indiki en PIV.

La sekvantan terminon mi forstrekus: ŝmir-graso = grasa korpo uzata por ŝmiri (maŝinojn ks.), ĉar "ŝmiraĵo" anstataŭas ĝin:

Eĉ en Kanado ne plu estas havebla urso-graso. Tamen mi rekomendas lasi tiun terminon en PIV, ĉar en antaŭaj jarcentoj oni eble uzis tiun grason, kaj tial ĝi verŝajne eniris nian literaturon. Tamen post tiaj eksmodiĝintaj terminoj devus troviĝi klarigo, kion oni nuntempe uzas anstataŭ "ursograso". Tiun klarigon mi aldonis.

Hodiaŭ oni dresas bestojn, sed ne plu homojn, tial mi ŝanĝus post grenadisto "Soldato speciale dresita ĵeti grenadojn" al "Soldato speciale trejnita ĵeti grenadojn."

La lingvo estu kiel eble plej simpla: Ekz-e sub grio: Ne: "Greno muelita en grandajn erojn kaj senigita je l' ŝeloj". Sed: "Malfajne muelita greno senigita de ŝeloj."

→grimpi (3): "grimpanta rozujo", pli kutima: "grimpanta roz-planto".

→gripo: Anstataŭ "spiraparato" oni prefere uzu "spir-organo", ĉar la gripo ne trafas aparaton en la hospitalo, sed organon de paciento.

→grocisto: La prepozicio "po" estas ofte malĝuste aplikata, tial mi rekomendas laŭeble ne uzi ĝin. Anstataŭ: "Vendisto, kiu vendas en po grandaj kvantoj", mi dirus: "Vendisto, kiu vendas en grandaj kvantoj", aŭ: "kiu vendas nur grand-kvante", aŭ: "kiu vendas nur pogrande".

3.15 Se iu en PIV donita difino arĥaikiĝis, oni indiku tion, por eviti, ke lingvo-poraktikantoj imitu tiun lingvouzon. Hodiaŭ oni uzas la vorton "grasaĵo" certe ne por indiki "plej bonan nutraĵon"!

3.16 En PIV troviĝas amaso da por moderna homo ne kompreneblaj proverboj. Mi rekomendus forstreki ilin, ĉar ili ŝajnigas arĥaikiĝon de nia lingvo. Ekz.: "Se oni gratas nur sangeron el la haŭto, nenia sanigilo povas savi de morto." Ĉu oni volis diri, ke granda operacio estas bezonata, por sanigi mort-malsanan homon?

3.17 Apliko de arĥaikaiĝintaj terminoj: Oni ne plu uzas la verbon "gravuri", se oni alcelas nur registradon de sonoj sur gramofona disko.

4 Stilaj eraroj

4.1 Uzi akuzativon de direkto kaj tuj post ĝi la akuzativon de rekta objekto laŭ mia lingvo-sento estas malbonstila: inviti Parizon kelkajn plej gravajn Esperantistojn; (→grava (1) ).

4.2 "unu" uzata kiel nedifinita artikolo: glui (2): Fari ke unu objekto estu fiksita kun alia.

→diskutgrupo: ... por interŝanĝi ideojn pri unu difinita temo.

→laborgrupo: .... por fari pri unu limigita temo

4.3 Tro ofta uzo de la difinita artikolo

glumo: Unu el la du malplenaj brakteoj ĉe la bazo de la spiketoj ĉe graminacoj.

grafikaĵo: Scienca desegno servanta por la tekniko kaj prezentanta la fenomenojn aŭ iliajn abstraktajn rilatojn per .... belgrajno: Nigra aŭ bruna makuleto, kiu denaske markas la vangon aŭ lipon, kaj donas al virina vizaĝo ian pikantecon.

gramofono: Aparato reproduktanta la sonojn per plataj diskoj. (Tiu difino estas ankaŭ ne sufiĉe preciza, ĉar ekzistas hodiaŭ multaj aliaj aparatoj, kiuj reproduktas sonojn per plataj diskoj, kaj kiujn oni ne nomas gramofonoj.)

4.4 Manko de objekto post transitiva verbo: post gluti (2): "avide alproprigi:"

4.5 Ekzisto de objekto post netransitiva verbo: "Tiu gravediĝis malbonon ..". (→graveda).

4.6 -ata/-ita problemo: Se oni parolas pri "greftaĵo" la greftado jam okazis, tial la participo estu "greftita" anstataŭ "greftata".

5. Neklaraj difinoj

5.1 vostoglitado: Ĉu la avio staras sur la tero kaj rulas malantaŭen pro efiko de gravito? Aŭ ĉu tio okazas dum la flugo? Ambaŭ kazoj ne ŝajnas al mi eblaj. La vosto ja estas avio-parto, kiu ne povas moviĝi sendepende de la avio-korpo. Mi ne kapablis trovi etnolingvajn tradukojn por tiu ĉi nocio. Por informo mi estus danka.

5.2 aerprema gradiento: (poa falo de la premo je 100 km de horizontala distanco). "poa" ne estas difinita en PIV. Pli facile komprenebla ŝajnas al mi: "falo de aer-premo en 100-kilometra distanco". Tiel estas evitebla la konstante misuzata prepozicio "po".

6. Ne sufiĉe precizaj difinoj

6.1 Globoskopo ne povas liveri radiadon, ĝi mem ne radias! Ĝi nur mezuras la kvanton de radiado, kiu atingas ĝin en certa punkto. Tial la difino devus esti anstataŭ "ĝi liveras la enradiadon" "ĝi mezuras la radiad-intenson". En miaj multaj fakvortaroj mi vane serĉis la terminon "globoskopo". Kio estas ĝiaj etnolingvaj terminoj? Ĉu ĝi eble estas eksmoda termino por "lummezurilo" EB111/38 aŭ pli ĝenerale por "radiad-mezurilo"?

7. Sensensaĵo

(→engreftiĝi): "se vi (??) eltranĉiĝis el sovaĝa olivarbo k engreftiĝis en bonan olivarbon..."

8. Tro da ekzemploj

Laŭ mia opinio estas bona, ke en PIV oni per multaj ekzemploj montras la aplikon de vortoj. Tamen ofte ekzemploj estis montritaj, kiuj komunikas nenion novan kaj tial estas balasto, kiu instigas superfluan legadon. Ne estas la celo de PIV servi kiel konkordanco de niaj unuaj aŭtoroj. En Mevo mi forstrekos multajn ekzemplojn, post kiam la baza teksto estos registrita.

9. Resumo

Tiom da kritikindaĵoj mi rimarkis dum mi kontrolis nur 13 paĝojn. Simila estis la rezulto je mia kontrolado de la J- kaj R1-paĝoj. Sendube aliaj kontrolintoj trovus aliajn detalojn, kiuj estas korektindaj laŭ iliaj opinioj. La tuta PIV-teksto estos elektronike kompostita, tial korektoj ne plu estos multekostaj. Faciligas la korektadon krome, ke ankaŭ la korekto-proponojn oni povas ricevi en elektronika formo, kondiĉe ke kongruaj programoj estas uzataj. Laŭ mia opinio ricevis la PIV-redakcio kritikojn ĝis nun nur pri izolitaj detaloj, kiujn recenzintoj kaj uzantoj pli-malpli hazarde rimarkis. Neniam la tuta verko estis ekzamenita de A ĝis Z, kiel nun okazas per kontrolado de la el la presitaj paĝoj ricevitaj skanaĵoj (= elektronike produktitaj dosieroj per aŭtomata legado de la presitaj paĝoj). La dosierojn de la korektitaj skanaĵoj nun povos ricevi ĉiu, kiu pretas kontroli la tekstojn de la estonta PIV kaj samtempe tiujn de Multlingva Elektronika Vortaro (Mevo), kies kompiladon mi nun preparas.

Aliaj artikoloj de Rüdiger Eichholz

Aliaj artikoloj pri PIV