• Ekstere vipas vitrojn hajlopluvo;
  • driv-ventoj dentojn per akraĉa bru' agacas:
  • Endome kuŝas mi en la bankuvo;
  • En varma, mola mar' korlula lukse, lace pacas.

  • Ekstere jen novembro tim-panika
  • hurladas kvazaŭ lupoj tra ebeno siberia:
  • Endome grasa spir' tropik-afrika
  • narkotas min; mi flosas for en stato amfibia.

Kaj jen ankoraŭ dolĉaj memoroj pri pasinta norda somero aŭ antaŭĝojo pri l' sekva jaro, la eble plej "simpla" poemo de Johan Valano (t.e. Claude Piron), uzebla probable je la fino de la unua leciono (ambaŭ poemoj sur p. 86):

  • Ferie
  • .
  • Agrable
  • sur sablo
  • mi kuŝas,
  • kontente
  • la vento
  • min tuŝas.
  • .
  • Najbara
  • la maro
  • sin rulas
  • kaj luma
  • sub suno
  • min lulas.
  • .
  • Nur bruas
  • la skuo
  • de l' ondo
  • forestas
  • la resto
  • de l' mondo.