"... mi estas konkerita de la pureco de tio, kio min ĉirkaŭas; nenio vivas; la vento fajfas, rigidaj linioj en la nokto fuĝas. La bulvardo Noir ne havas tiun malkonvenan aspekton kutiman al la burĝaj stratoj, kiuj invitmienas al la pasantoj. Neniu klopodis por ĝin ornami. ... En la proksimeco de la stacidomo, la Bouville-anoj ĝin ankoraŭ flegas; ĝin ili de tempo al tempo purigas, pro la vojaĝantoj. Sed, tuj poste ili ĝin forlasas, kaj ĝi rekte antaŭen streĉiĝas, blinde, ĝis ĝi kolizias kontraŭ la avenuo Galvani. La urbo ĝin forgesis. Kelkfoje, terkolora dika kamiono ĝin rapidege trairas kun tondra bruego. En tiu bulvardo oni eĉ ne murdas pro manko de murdistoj kaj de viktimoj. La bulvardo Noir estas nehoma. Kiel mineralo, kiel triangulo. Vera bonŝanco, ke ekzistas tiu bulvardo en Bouville. Kutime, tiajn oni trovas nur en la ĉefurboj, en Berlino, ĉirkaŭ NeuköllnFriedrichshain - en Londono malantaŭ Greenwich. Rektaj kaj malpuraj koridoroj, plene sub trablovoj, kun larĝaj senarbaj trotuaroj. Ili troviĝas preskaŭ ekster la urbzono, en tiuj strangaj kvartaloj - kie fariĝas la urboj - apud la varstacidomoj, la tram-finstacioj, la buĉkortoj, la gasrezervujoj. Du tagojn post pluvado, kiam la tuta urbo ŝvitetas sub la suno kaj disradias pro humida varmo, ili estas ankoraŭ tute malvarmaj, ili konservas sian koton kaj siajn flakojn. Ili eĉ havas flakojn, kiuj neniam sekiĝas, krom dum unu monato en la jaro, dum aŭgusto.

La Naŭzo restis tie for, en la flava lumo. Mi estas feliĉa ..."

(Traduko de Roger Bernard, UEA 1963, p. 42-43)