1. La plej rekomendinda metodo estas krei novajn terminojn el jam ekzistantaj elementoj de nia lingvo. Ekzemple por la Germana Strumpfhose aŭ la Angla pantie-hose ni povus krei la terminojn "pantalon-ŝtrumpoj", "ŝtrumpo-pantalono", "ĝistalia ŝtrumpo-paro". PIV nomas tiun nocion "ĝistaliaj ŝtrumpoj". Sed kiu termino estas prefer­inda? Dezirinde estas, kompreneble, ke nur unu termino ekzistu. Prefere oni selektu tiun terminon, kiu jam estas registrita en PIV. Sed en tiu verko bezonata termino estas kelkfoje nur malfacile trovebla ("ĝistaliaj ŝtrumpoj" ekz-e estis registrita kiel lasta ekzemplo por "ŝtrumpo"). En la Esperanta Bildvortaro la nocio ankoraŭ ne estas bildigita. Tamen ĝi troviĝas en la pli novaj etnolingvaj versioj de tiu verko, por kiu mi nun [1993] preparas la Esperantan tradukon. Sed tio ne helpas al Esperantistoj, kiuj tuj komerc-cele aŭ en ĉiutaga vivo bezonas tiun terminon.

2. Danĝere estas solvi la problemon per la dua vojo, kiel montras la artikoleto "kolantoj, kolgotoj", kiun mi legis en "esperanto", aprilo 1993, p. 72). Mi citas el tiu artikolo:

"Tute alia situacio kreiĝis kiam mi eklaboris en nia "Esperanto" Komerca Agado (EKA). Fakte ekzistas en la mondo miloj kaj miloj da komercaj artikloj, kiuj ne havas Esperantan nomon. Sekve ni devis inventi ilin! Temas pri serioza problemo, ĉar kio okazus se dise en la mondo oni uzus malsaman nomon por la sama varo? Jen klariga ekzemplo: Parolante pri virinaj kalson-ŝtrumpoj okcidente nomataj "collants" mi uzis la vorton kolantoj, sed miaj rusaj kunparolantoj absolute ne komprenis pri kia varo mi parolas. Poste ili demandis min pri kolgotoj, vorto tute ne konata al mi. Nur post longa baraktado mi fine komprenis, ke ni parolas pri la sama aĵo. Ĉiutage aperas pluaj tiaj problemoj: "ĉemizo" havas ekzemple tro limigitan signifon por dekoj da tute malsamaj brustovestoj. Aŭ: ekzistas du apartaj tipoj de porvirinaj kalsonetoj (ne kalsonoj!), kiujn komerce oni nomas slip kaj boxer. Esperante do, ĉu "slipo" aŭ "slipeo", "bokso" aŭ "boksero"? La Akademio verdiktas pri la oficialeco de nova termino nur kiam longa, sistema uzado sankciis ĝin. Sed dume ĥaose enkonduk­iĝas malkongruaj formoj. Ĉu oni povus starigi malgrandan komisionon de du aŭ tri kompetentuloj, kiuj povus doni sian rapidan juĝon rilate al enkonduko de nova radiko, difinanta objekton pri kiu ankoraŭ ne ekzistas ĝenerale uzata Esperanta termino? Liston de novelektitaj vortoj oni povus aperigi en la ĉefaj Esperanto-gazetoj, kiuj sendube ne rifuzus doni al sia legantaro tiun ĉi servon.

Ni kreis nian EKA por disvastigi la internacian lingvon kaj doni eblon al esperantistoj gajni monon per ĝi. Ĉu por daŭrigi nian agadon, pro manko de taŭga vort­provizo, ni devos ekuzi la anglan? "Siriusano" (laŭ "La eta gazeto", revuo de Triesta Esperanto-Asocio, Italio)"

Tiu pragmata artikolo tre bone montras la problemojn, kiuj alfrontas nin. Feliĉe ne plu necesas krei tiun komisionon, ĉar tiun taskon pli efike povas plenumi la Pekoteko-metodo, pri kiu mi jam ofte atentigis Esperantistojn (ankaŭ en la Esperanta Bildvortaro). Tamen evidente ne sufiĉe ofte, ĉar tiu artikoleto malkaŝas, ke eĉ lingvaj aktivuloj ne estis informitaj pri ĝi. Se Siriusano estus skribinta al la Akademio, Sekcio Fakaj Vortaroj, mi estus rekomendinta al li la terminon "ĝistalia ŝtrumpo-paro". Nun, por averti aliajn Esperantist­ojn, mi tuj registris Pekoteko-komplekson 93/135 pri tiu ĉi nocio. Al tiu registraĵo mia edzino poste aldonis ankoraŭ sepan proponon: "taliŝtrumpo". Kiun terminon vi preferus? Ĉu vi povus fari ankoraŭ alian proponon?

{U1} 646

{T1} TNI

{eo1} ĝis'tali/a ŝtrump/o-par/o *a

{eo2} ĝis'tali/aj ŝtrump/oj *b

{eo3} pantalon-ŝtrump/oj *c

{eo4} ŝtrump/o-pantalon/o *a

{eo5} kolant**/oj *f EVIT *a

{eo6} kolgot**/oj *f EVIT *a

{eo7} taliŝtrump**/o *g

{es1} leotardos ∞ los *d

{de1} Strumpfhose f

{en1} pantie-hose *ĉ

{fr1} collant m *d

{nl1} panty *e

Longa pantalono kun ŝtrumpoj el ŝtrump-materialo. EB3/32=12 *a

Fon: *a ei; *b PIV; *c ei: mi ie renkontis tiun terminon, sed ne memoras la fonton; *ĉ DB3-DeEn; *d DB3-EsFr; *e DB3-DeNl; *f Esp93/p72; *g vse;

93/135

Rim: ei (93-05-05): {eo1} ŝajnas al mi la plej trafa termino, ĉar ĝi evitas la misgvidan Anglisman pluralan finaĵon, temas pri nur unu pantalono, al kiu estas fiksitaj du ŝtrumpoj. La evitindecon de {eo5} aŭ {eo6} montras la artikolo *f.

vse (93-05-24): {eo1-eo4} ŝajnas al mi tro longaj por ĉiutaga uzo precipe en familio. Kvankam {eo1} celas esti priskriba ĝi laŭ mi ne estas korekta, ĉar ne temas pri apartigebla paro. Ankaŭ terminoj {eo2+3} ne estas korektaj pro uzo de pluralo. Temas nur pri unu sola objekto. {eo5+6} estas mallongaj, sed rekoneblaj nur de relative malmultaj ho­moj. Tial mi proponis terminon {eo7} «93-05-24»

Lingvaj aktivuloj, kiuj sentas la mankon por terminoj, tial povas Pekotekante ricevi pli rapidan respondon al iliaj problemoj, ol se ili estus devigitaj atendi publikigon de respondoj en iu revuo. Pekoteko- registraĵoj estas rapide troveblaj pere de UDoKo -- 646 ekz-e servas por vestoj kaj korpo-flegado -- kaj pere de mult-lingvaj indeksoj.

Por ke ni disponu pri la dezirataj modernaj terminoj, ĉiuj pri la lingvo-evoluigo interesitaj Esperantistoj eklaboru laŭ la sama skemo: Se iu konstatas mankon de termino, tiu difinu ĝin kaj atribuu al ĝi tiujn etnolingvajn terminojn, pri kiuj la difinanto certas, kaj tiu aldonu, se necese, desegnon. Ĉe slip ekzemple ne sufi­ĉas la Anglalingva termino, kiel la desegno 32 en EB3 montras: La subvesto, kiun la Angloj nomas slip, aspektas tute malsame ol Slip en la Germana. Kroma kialo por eviti la terminon "slipo" por vestaĵo. Boxer havas en miaj vortaroj nur la signifon de hundoraso (boksero EB#71/10) aŭ de boksisto, tial ŝajnas al mi dubinda, ke oni ĝenerale en la Angla atribuis al vestaĵo la nomon boxer. Necesas pli detala esploro antaŭ ol atribui alian signifon al jam ekzistanta Esperanta termino.

-----

P.S. Tiel la iama direktoro de la sekcio Fakaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto en junio 1993. En aprilo 2009 ni havas multe pli kapablajn teknikajn ilojn, povas rekte diskuti dubajn vortojn en retejoj aŭ per interŝanĝo de e-poŝtaĵo, ne plu devas interŝanĝi per helika poŝto paperajn slipojn aŭ 5,25-colajn diskedojn. Kio ne same pliboniĝis tamen estas la ĝenerala faka nivelo de la diskutoj. Ja estas nuntempe tiel facile rapide skribi "al mi plaĉas la termino xy" aŭ "en nia hejmo ni diras xy". Sed al kio taŭgas tio, se oni eĉ ne unu argumenton donas? Kaj dum jardekoj ripeti la ĉiam samajn diskutojn, pri kiuj ĉio jam estas dirita antaŭ eonoj?