Júlio César PEDROSA's articles with the keyword: F. V. Lorenz

  • Miaj ok jaroj

    - 21 Jan 2021
    Miaj ok jaroj ("Meus oito anos"), tre konata kaj estimata brazila poemo, naiva omaĝo al la infaneco, kreaĵo senmorta de Casimiro de Abreu (1837-1860). Antaŭ ne longe, parkere koni kaj eĉ deklami ĉi tiun poemon estis tasko de infanoj en la lernejoj. Belega traduko - aŭ esperanta rekreaĵo - de F. V. Lorenz. La tradukinto uzis la neologismon saŭdado por traduki la portugallingvan "saudade"; tiu neologismo, konata de brazilaj esperantistoj, ne estas uzata de alilandaj samideanoj pro tio, ke ĝin oni ne opinias vere internacia, kaj oni preferas la vortojn sopiro , korenuo . Laŭ la portugallingva vortaro Caldas Aulete , "saudade" estas: "Elvoka sento kaŭzata aŭ de rememoro pri bona travivaĵo aŭ de foresto de amataj aĵoj aŭ personoj estimataj". Ismael Gomes Braga opiniis, ke tian senton ciuj homoj posedas, pro tio li sugestis la vorton saŭdado por esprimi ĝin. Pri Casimiro de Abreu: eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu

  • Al mia filino

    - 06 Mar 2014
    Domingos Borges de Barros , barono kaj vicgrafo "de Pedra Branca", politikisto kaj historiisto, tre grava homo dum la Imperio de Brazilo. Alia traduko de F. V. Lorenz.

  • Historio de rozo

    - 30 Oct 2013
    Unu el la plej konataj brazilaj verkistoj el la romantisma epoko, Casimiro José Marques de Abreu vivis malmultan tempon, sed postlasis faman verkon kun ŝatataj kaj ĉiam deklamataj poemoj. Tiu ĉi estas alia belega traduko de F. V. Lorenz. eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu

  • Averto al parkeruloj

    - 30 Oct 2013
    Kvankam ne multe konata aŭ estimata nuntempe, Domingos José Gonçalves de Magalhães , barono kaj vicgrafo "do Araguaia", estis grava poeto en la XIX-a jarcento kaj unu el la plej fruaj romantismaj poetoj brazilaj.

  • Kanto de l' Ekzilo

    - 30 Oct 2013
    Gonçalves Dias, brazila poeto (1823-1864) Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'; Birdoj tie ĉi kantantaj, Tiel ne belsonas ja. Kaj ni havas pli da steloj, Sur herbejoj pli da floroj, En arbaro pli da vivo, Pli da amo en la koroj. Tie nokte solrevante Pli da ĝoj' mi trovas ja; Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'. Mia lando ĉarmojn havas, Kiujn mi ne trovas ĉi; Tie nokte solrevante Pli da ĝoj' mi trovas ja; Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'. Di'…