Miaj ok jaroj
Casimiro de Abreu

Ho, kun kiomaj saŭdadoj
mi pensas pri l' vivaŭroro!
L' infana aĝo de oro,
ha! ĝi ne revenos plu!
Agrablaj tagoj de floroj
kaj revoj sub oranĝujoj,
je l' ombro de bananujoj,
ho, tempo de am' kaj ĝu'!

L' ekzisto ekvekiĝante
belegajn tagojn eniras:
l' animo ĉastecon spiras,
kiel odoron la flor'.
La mar' estas blanka lago,
ĉielo – blua mantelo,
la mondo sonĝo pri belo,
la vivo – himno de l' kor'.

En tiu ripozo ĝoja
la nokt' estas melodia,
kaj ĉio tre simpatia:
l' aŭroro, vivo kaj sun'.
La tero ĉarme parfumas,
la steloj al ni ridetas,
la sablon l' ondoj kisetas,
la maron kisas la lun'.

Printempa ĉielo mia,
ho tagoj de la juneco,
en kiuj ĉiam gajeco
kaj rid' akompanis min!
Anstataŭ la nunaj plendoj
mi havis tiam sen fino
kareson de la patrino
kaj kisojn de la fratin'.

Libera filo de l' montoj,
mi tra l' kamparoj kuradis
nudbrake, sen ŝu' iradis,
kaj estis kontenta mi;
ĉemizon ne butonumis,
la akvofalojn serĉadis,
kaj ofte kapti penadis
flugilojn de papili'.

En tiuj tempoj feliĉaj
mi kolektadis pitangojn,
sur arboj serĉadis la mangojn
kaj ludis apud la mar'.
Mi preĝis "Ave, Maria",
ĉielon bela trovadis,
kun rido mi ekdormadis
kaj kantis ĉe la ekstar'.

El la portugala lingvo tradukis Francisco Valdomiro Lorenz.

In: LORENZ, Francisco Valdomiro. Diverskolora Bukedeto. 2-a eldono. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, 1987, p. 34-35.

Glosoj:
Saŭdado - Vidu la enkondukon al ĉi tiu poemo.
Pitango - Fruko de pitangujo aŭ pitangarbo (Eugenia uniflora); el la portugallingva "pitanga":
eo.wikipedia.org/wiki/Pitango_%28arbo%29.