Bernardo's articles concerning...

  • ePIV fine konsultebla en la reto

    - 11 Apr 2012
    Post iom longa prokrasto, reta versio de PIV fine estas senkoste legebla en interneto. La nuna provizora beta-versio estas tre laŭdinda, tamen lasas ankoraŭ multajn eblojn por estontaj plibonigoj teknikaj kaj enhavaj ...

  • Streichquartett |­ string quartet |­ arĉ-instrumenta kvarteto

    - 12 Jan 2011
    Vikia Vortaro ( ViVo ) estas "diskutejo, antaŭpreparejo por aliaj vortaroj kaj terminaroj kiel ReVo , Vikivortaro kaj la vortaro de Lernu ". Krome ĝi estas "Serĉilo en diversaj retaj vortaroj: ReVo , Vikipedio , Majstro , Lernu , Komputeko ". Ĉu taŭga?

  • DeepDict: vortoj kaj iliaj amikoj

    - 31 Dec 2010
    Teorie oni povas preskaŭ senfine kombini vortojn kun aliaj. Fakte iuj vortoj pli verŝajne aperas kuntekste de certaj aliaj. Post "hundo" ni atendas "bojas", ne "kokerikas". Kiujn vortojn la praktiko rilatigas al kiuj aliaj, montras la vortarego DeepDict ...

  • La Granda Slovaka-Esperanta-Slovaka

    - 29 Aug 2010
    kun laŭaserte pli ol 100.000 eroj konsulteblas sur http://slovnik.esperanto.sk . Indikojn de fakoj (en la ĉeĥa) oni povas aldoni per ŝaltilo, krome komentojn kun ekzemple mallongaj difinoj de vorto en la slovaka, fine kolumnon kun tradukoj al la ĉeĥa. ...

  • Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?

    - 18 Aug 2010
    La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?

  • PIV - ĉu enretigota?

    - 16 Aug 2010
    Libera Folio raportas pri planoj publikigi PIV 2005 en Internet-datumbazo por ebligi facilajn k onsultadon, k orektadon kaj k ompletigadon - la kutima 3K-programo do.

  • Nova GDEF de Waringhien: danko daŭra

    - 26 Jun 2010
    Grupo de franc-parolantoj aktuale laboras pri modernigita reta versio de la klasika kaj influ-hava Grand Dictionnaire Espéranto-Francais de Gaston Waringhien (1955-1976). Multo restas ankoraŭ farenda, sed jam la nuna stato estas tre promes-plena kaj kuraĝiga.

  • Esperanto atingas Ardenojn

    - 13 May 2010
    La motor-boato "Esperanto" forlasis Berlinon je la 1-a de majo direkte al suda Francio. Tra Nederlando kaj Belgio ĝi nun atingis Lieĝon, sed - ho ve - la kluzoj en la ardena montaro estas fermitaj. Akompanu kapitaninon Gabi kaj help-mariston Rolando tra Mozo en Marnon al Parizo.