Group: Poems


Traduki Norge !


Roland Platteau
21 Sep 2010 - 968 visits- Permalink   |   Translate title into English

Géo Norge estas belga franclingva poeto de la 20-a jarcento. Liaj poemoj estas riĉaj kaj originalaj, sed ofte malfacile tradukeblaj, ĉar li uzas multajn efektojn kaj ludoj kun vortoj. Tamen mi dufoje estis tamen tentita esperantigi poemon de li.

Ĉifoje mi atakis al poemo titolita "Falo de diino" (oni komprenas legante ke la temata diino estas la kristana eklezio) kaj provis konservi la diversajn efektojn de l'originalo.

FALO DE DIINO

Puf ! is fala ! granda l’idolata.
Tiom ŝi belis, kaj dorlotatis ;
Puf ! falis en unu ŝutolata.

En siajn skoriojn, siajn forbalaĵojn
Kazojn, okazojn, rekvizitojn
Puf ! as plata, kiel pilko krevinta.

Orgenoj ja povu kviviti .
Olibanoj ja povu bruleti.
Spiritanoj ja povu li-lispi.

Puf ! as plata, kiel pilko krevinta.

Devintus ŝi ne tiom ŝajnigi
Devintus ŝi ne nin elsangi
Necesadis kor’ , ver’, agi

Ne plu havis da, ne havis da.
’Stis nur fripone kaj babila
Ja falis! Puf! as tutplata.

Géo Norge- 1954



Esperantigis Roland Platteau 21/9/2010

tiuj, kiuj volas kompari kun la franca originalo trovos ĝin tie:
http://biloba.over-blog.com/article-le-28-juin-51821913.html

kelkaj klarigoj ? ekzemple la franca verbo "chu" estas nekutima, fortempiĝinta, falis estus banala, do mi uzis Grabowskiajn formojn "is" "as" kiu tiel donas similan impreson luda kaj olda.
vorto "ŝutolata" ne ekzistas, sed ankaŭ "tribolée" ne ekzistas, do endis trovi ion neekzistantan, kio tamen igus kompreni pri kio temas!

The topic of this discussion has been edited by Roland Platteau 7 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)