Group: Poems


ABELO BLANKA,CI ZUMAS - Pablo Neruda


Helena Tylipska
10 Jan 2014 - 788 visits- Permalink   |   Translate title into English

Blanka abel' ci zumas, ebria pro miel' ,en mia animo
kaj ci baraktas en lozaj spiraloj de l' fum'.

Mi estas la senespera, la vorto sen reekoj,
tiu, kiu ĉion perdis kaj tiu, kiu ĉion havis.
Lasta ŝnuro, knaras ene de vi mia anksieco lasta.
En mia dezerta tero ci estas la lasta rozo.

Ha silentema!

Fermu viajn okulojn profundajn. Tie ŝvebas la nokto.
Ha, nudigu vian korpon de statuo timema.

Ci posedas okulojn profundajn, kie la nokto ŝvebas.
Freŝajn brakojn de floro kaj sinon de rozo.


Viaj mamoj similas al la konkoj blankaj.
Sur vian ventron venis dormi la papili' de ombro.

Ha silentema!

Jen la soleco el kie ci malestas.
Pluvas. La vento de la maro forpelas mevojn vagabondajn.

La akvo paŝas nudpiede tra stratoj malsekaj.
De el tiu arbo ĝemas kvazaŭ malsanaj, la folioj.

Blanka abelo, malesta, ankoraŭ ci zumas en mia animo.
En la tempo ci revivas, delikata silentema.

Ha silentema!

Esperantigis Helena

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)