Group: Poems


Hajku - mi proponas temon "Aŭtuno"


Helena Tylipska
20 Oct 2009 - 11 comments - 2 307 visits- Permalink   |   Translate title into English

La Ter' surmetas
sian veston aŭtunan
- vual' nebula.

Venis al valo
la procesi' de ŝafoj
kun idaro

La sun' kovrita
ĝis naze de nub-ĉapel'
-malhelas la Ter'

Hundo fidela
buliĝita sur tero
-de paŝtisto kuseno
11 comments - The latest ones
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
El la figarbo
falis lasta folio
-senhonta arbo :-))
14 years ago.
 Erzsébet Tuboly
Erzsébet Tuboly
Mortintaj birdoj
Mole falas folioj
Foraj sopiroj

Susure falas
Buntaj folioj sorĉan
Tapiŝon faras
14 years ago.
 Erzsébet Tuboly
Erzsébet Tuboly
Laŭtaj "v"-formoj
Sur vespera ĉielo
Aŭtuno-signoj
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
En stratoj svarmas
la gaja homamaso
- aŭtuna festo!

Sama vendisto
de rostitaj kastanoj
- sub la sekvojo.

La vendotabloj
rakontas pri iamo
-avaj legendoj.
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Aŭtuno ploras
Kato dormas ĉe l' kamen'
Grizas la ĉielo.
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Sub ombreloj eĉ nazoj
ploras kaj dronas en pluv'
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Mia ibisko
ankoraŭ ruĝe floras
-Kisoj de suno.
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Montojn mi vidas
tra l' oro de l'foliar'
-la neĝ' min ridas.
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
En neĝe blanka brilo
beatec' kaj trankvilo.
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Lante alvenas
vintro blanke vestita
-steloj surteras.

Flugas sur teron
miloj da steloj el ĉiel'
-vintraj lampiroj.

Brilajn stelojn vi prenu
portu iln al nepo (al via nepo, kara Margita :-))
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
L' abel' sur la flor'
sub la suno aŭtuna
-Dolĉaj adiaŭoj.

Lasta renkonto
poste lasta forflugo
Restos "saŭdado"

(Mi permesis al mi poezian licencon uzante brazilan "saŭdado", ĝin mi plurfoje aŭdis inter esperantistoj)
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)