All articles concerning %name%
Photos
|
Docs
|
Articles
-
Resti kun leono estas danĝere
La Akademio ĵus traktis la malnovan demandon, ĉu oni povas esprimi la titolan (kaj simil-specajn) frazojn ankaŭ per "Resti kun leono estas danĝera (afero)". Ĉu danger-e aŭ danĝer-a? Ambaŭ eblas kaj estas ĝustaj laŭ la Akademio ...
-
La plej ampleksa artikolo ...
... pri Fundamenta lingvo-elemento estas tiu pri mal' . Ĝi sole bezonas tri kaj duonan paĝojn en Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala. Jen ĉiuj trafoj pri mal ' en la Fundamento ...
-
De AV al BK - endas!
Post ia-tia kompletiĝo de mia Akademia Vortaro (AV) mi nun ekkomentarias ĝin en la "Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala" (BK). Jen kiel ekzemplo la artikolo pri -end/ ...
-
Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto
Ĉu estas ĝuste uzi "pli poste" aŭ ĉu devas esti simpla "poste" aŭ ĉu dependas de la situacio kaj de tio, kion oni volas esprimi? ...
-
Elsarku ni erarojn
Ĉu vi vintro-prepare jam sarkis vian ĝardenon? Ĉu vi jam elsarkis ĉiujn trud-herbojn kaj finis la laboron? Ĉu vi do elsarkis vian ĝardenon? - La - lingve ĝustaj - respondoj povas esti nur jes, jes, ne ! Jen kial ...
-
Lupoj hurlas, strigoj ululas, ŝafoj beas
Bizara diskut-grupo estas " Tradukado ". Ĝi volas esti "forumo por profesiaj kaj neprofesiaj tradukistoj, kiuj uzas Esperanton kiel fontolingvon au cellingvon". Bona ideo, sed kion pri la realo? ...
-
Literatura Mondo legebla en Interreto
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...
-
logikakonsekventaregulapliespimipovaol
Oni ofte legas: kune kun la amikoj, kune kun la familio... Kial mi ne skribu jene? : sene sen la amikoj, sene sen la familio... Kaj nun interparenteze: la kune kun estas tipa nacilingvaĵo: together with, ensemble avec, zusammen mit, հետ միասին, вместе с, יחד עם Tamen en Esperanto™ (kaj nur en ĝi) ambaŭ vortoj samradikas. Vivu la bona gusto kaj ioma lingvosento...
-
LERNU LA MAVAN LINGVON!
Jorge Camacho— homo konate afabla, mildkora, modesta kaj humila— servas al la uzantaro de Esperanto kun imitinda sinoferemo. Li ne nur protektas nin kontraŭ ĉiaj insidoj de la ĉieĉeesta Civito, sed ankaŭ havigas al ni verajn gemojn, kiujn li elfosas promenante en Litomiŝla tombejo. Danke al Camacho ni havas vortojn luno , ĉielo , nokto , vespero kaj blanka . Sen Camacho ni devus diri malsuno , maltero , maltago , malmateno kaj malnigra , ĉar la bjalystokbulonja pionira lingv…
-
La bedaŭrinda ĉeso de SPEGULO
La dumonata revuo Spegulo fondita antaŭ tri jaroj en Pollando ne plu estos eldonata. Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere. Kaj la krizo plirapidigis la ĉeson. Tamen... Spegulo estis unu el la tre malmultaj esperantlingvaĵoj kiuj vere pensigis. La triono de Eŭropo travivis gravegajn ŝanĝojn, kaj la antaŭŝanĝa epoko bezonas analizadon. La longe sopiratan liberon venenigis la ekonomiaj zorgegoj. Spegulo iĝis la paroltubo de la liberecalstreba orienteŭropa intelektularo, p…
-
La mesia libro
Broŝureto de nur ĉ. 110 paĝoj vekas fortajn emociojn. Ekestis grupo kun ĉiuj ecoj de sekto kaj emo al kruc-milito surbaze de ĝi. Kial tiu forto de "La bona lingvo" de Claude Piron? La respondo estas simpla kaj malagrabla: Ĝi estas "mesia libro" pri saviĝo el lingva malegaleco.
-
14.000 gazetoj el 120 jaroj
Pli ol 14.000 periodaĵoj aperis en la unuaj 120 jaroj de Esperanto. Fine vi trovos ilin en la dikega bibliografio de HMM, Budapest 2010.
-
klubo fondota
Do oni fondu — ĉu grupon aŭ klubon — la formo ja ne gravas. Gravas la celo, nome la interŝanĝo de libroj. Ne de la paperaj, sed la elektronikaj. Kiu proas, kiu kontraŭas, kiu detenas sin?
-
Grandaj Fratoj: Orwell, Sarasua, Broadribb
Pro mia noteto pri traduko de l' romano "1984" de George Orwell (1948) Joxemari sendis trikolumnan dosieron kun la angla originala, lia traduko kaj tiu de Donald Broadribb. Nur etan specimenon ni povas prezenti al vi tie ĉi. ...
-
Nova GDEF de Waringhien: danko daŭra
Grupo de franc-parolantoj aktuale laboras pri modernigita reta versio de la klasika kaj influ-hava Grand Dictionnaire Espéranto-Francais de Gaston Waringhien (1955-1976). Multo restas ankoraŭ farenda, sed jam la nuna stato estas tre promes-plena kaj kuraĝiga.
-
Piedoj miaj vadas ĝis genuo en sango
Plej simplaj vortoj ofte estas surprize "malfacilaj" - simple ĉar ili estas tiel bazaj. Tiaj estas piedo kaj dorso ...
-
Mange tak: Aperis la Vortaro Dana-Esperanta
Plurfoje jam ni atentigis pri la laboroj super moderna vortaro dana-esperanta ( Dansk Esperanto Ordbog ). Fine ĝi nun aperis. Gratulon kaj multan dankon al la danaj persistemuloj!
-
Forpasis Ferenc Jáki - Kondolencpaĝo
D-ro Ferenc Jáki (16. 11. 1919--26. 03. 2010.) honora membro de UEA kaj HEA, Cseh-instruisto kaj membro de la hungara ekzamenkomisiono, la karmemora 'Feri Bácsi' de multaj hungaraj esperantistoj. La adiaŭa ceremonio de 'Feri Bácsi' okazos la 10-an de aprilo (sabate) je la 11-a horo en la romkatolika preĝejo Sankta Miĥaelo en Érd-Ófalu. Ĉe speciala memorloko oni povos meti malgrandajn florkronojn, prefere opajn florojn aŭ malgrandajn florbukedojn. La tombo de la cindroj estos Danubo -- ĉe…