La reta bulteno "Libera Folio" je 2010-05-09 publikigis intervjuon kun la ĉefredaktoro de la vortaro, Jens Stengaard Larsen, kie li resumas la laborojn dum la lastaj kvar jaroj: La "inversigo" de la vortaro Esperanta-dana de Eckhard Bick; la evoluigo de la datumbazo fare de Regin Larsen; la preparo de versio por poŝtelefonoj fare de Jacob Nordfalk, kiu teknike multe helpis jam i.a. al la vortaro nepala-Esperanto-nepala.

Min aparte ĝojigas, ke la dek-persona teamo dum la laboroj decidis plivastigi la originan celon kaj bazajn ecojn de la vortaro. Komence oni alstrebis nur vortlistojn laŭ la netaŭga Wells-a tipo ("multaj kapvortoj sed tre koncizaj tradukoj"). La unuaj specimenaj paĝoj, kiujn mi vidis, estis ankoraŭ grandaparte tiu-manieraj. Sed feliĉe mezvoje oni decidis transpaŝi tiun kadron kaj verkis veran vortaron, kiu meritas tiun esprimon, eĉ se la preparado pro tio daŭris du- ĝis trioble pli longa ol planita.

La retan version vi trovas tie ĉi, blogon por komentoj, aldonoj, ĝustigoj, kompletigoj tie ĉi. Viaj aĉeto (libroservo@esperanto.dk), uzo, komentoj, reagoj estos la plej bela maniero diri al la aŭtoroj mange tak - multan dankon!