All articles concerning %name%
Photos
|
Docs
|
Articles
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Mi rapidegis por traduki tiun ĉi trian parton de la 19a ĉapitro. Kiel antaŭvidita, ĝi estas vere drama... ... Ĉu Lurĵo ? ... Ĉu Silvano? ... Kiu finfine venkos? ... Ĉu iu venkos? ... BONAN LEGADON ! Kiel eble plej baldaŭ, mi aldonos la lastan ĉapitron de la romano. Mi ŝuldas multajn korajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule korektis miajn erarojn, proponis solvojn por poluri la stilon, helpis min per iliaj taŭgaj konsiloj ... Mi jam dankegas al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj rimarkoj!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 18 (2/2)
Karaj legantoj, karaj geamikoj... Mi dankegas vin pro viaj multaj vizitoj kaj esperas, ke daŭre plaĉos al vi tiu ĉi rakonto - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. Mi esperas, ke mi ne tro perfidis la originalan verkon de la Norda aŭtoro. ... Ĉu Silvano povas ankoraŭ esperi iom da feliĉo post la perfido de sia edzino? ... BONAN LEGADON !!! Kun miaj elkoraj antaŭdankoj al ĉiuj karaj geamikoj, kiuj helpas poluri mian tekston !!! Mi povas jam dankegi al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 13 (1/2)
Karaj geamikoj, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Kiel reagos Silvano post la aresto de sia amiko Cezaro?... BONAN LEGADON ! NB : Mi jam elkore dankas al NOĈJO, IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (1/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... En ĉi tiu nova epizodo, ni sekvos la edzinon de Silvano... Ĉu grava evento okazos? ... Ĉu ŝanĝos la destino de niaj herooj? ... .... Bonan legadon! NB : Dankegon al Noĉjo pro lia granda helpo, kaj ankaŭ al Dorota, Ivar, Ginette kaj Filip!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 4 (2/3)
Karaj geamikoj, jen la sekvo de via felietono. Refoje mi dankas al ĉiuj fidelaj legantoj, kiuj bonvole kaj tre amike helpas poluri mian tradukon! Bonan legadon! (NB : Jen la freŝbakita versio polurita dank'al la tre amika helpo de Ginette, Filip kaj Noĉjo.)
-
Via felietono : "LA DOMO INTER LA DUNOJ" ĈAPITRO 1 (kompleta)
Jen mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence VAN DER MEERSCH. Por faciligi al vi la legadon, mi ĵus kunmetis la tri partojn de la unua ĉapitro. Ne hezitu esprimi viajn rimarkojn kaj eventualajn proponojn por plibonigi tiun ĉi tekston. Koran antaŭdankon! BONAN LEGADON... kaj ĝis tre baldaŭ! NB : Mi elkore dankegas al PAŬL, GINETTE, MICHAEL, NOĈJO, TJERI, PASKAL', IVAR, DOROTA kaj FILIP pro ilia grava helpo!!! La 27an de aŭgusto 2013 : Jen la lasta polurita versio.
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 2a ĈAPITRO (2/2)
- Venu ĉi tien! Tom alproksimiĝis. Cezaro surmetis al ĝi buŝumon. Li estis preta kaj prenis sian kaskedon. Julio kaj Silvano ekstaris. - Ĉu ni foriru? - Ni foriru! Cezaro elirigis sian biciklon. - Nu, bonan ŝancon, deziris Julio forirante. - Ni provos! Silvano havis sian biciklon antaŭ la pordo. Cezaro kaj li ekrajdis, forirante malrapidete, por ne lacigi Tomon, kiu regule trotadis je la dekstro de sia mastro. Ambaŭ homoj bicikladis kelkajn kilometrojn sur la ŝos…
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 2a ĈAPITRO (1/2)
Karaj geamikoj, Jen la dua ĉapitro (unua parto) de mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" (Maxence Van der Meersch). Se vi ĵus malkovris tiun ĉi paĝon, la kompletan unuan ĉapitron vi povas jam legi ĉi tie : www.ipernity.com/blog/mike59/442987 Antaŭdankon pro viaj eventualaj rimarkoj kaj proponoj... Bonan legadon! ...
-
FILMO en ESPERANTO (1964) : la Pulbazaro de St-Ouen/ Le Marché aux Puces de St-Ouen
Jen tre interesa dokumento, kiun mi ĵus malkovris. Temas pri la komenco de "ANGOROJ" (1964) , la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto. Oni povas ne nur vidi kiel aspektis la tiama pulbazaro de Saint-Ouen (Parizo) sed ankaŭ aŭdi la faman Esperantiston GASTON WARINGHIEN (=VARINGJENO) : eo.wikipedia.org/wiki/Gaston_Waringhien
-
LA REKONSTRUOTA LERNEJO
En ĉi tiu ekzakta momento, normale, mi ne estus tie ĉi. Mi devus esti laboranta en publika lernejo de mia urbo, Atibaia, San Paŭlo, Brazilo. Mi ne laboras nun, ankaŭ ne laboros morgaŭ, nek postmorgaŭ kaj tiel same en la venonta semajno. Ne, mi ne estas senlaborulo! Hieraŭ mi laboris ĝis la 23h horo kaj tuj iris al mia hejmo por manĝeti ion antaŭ mia dezirega bezono ripozi sur mia lito ĉar, en la sekva mateno, multe da laboro atendus min, en la privata lernejo kie mi ankaŭ laboras, sed nur…
-
KER- EKZAMENO ... Mi sukcesis! Uf!!!
Jen la rezultoj, kiujn mi ĵus rete legis :
-
BONEGA NOVAĴO !!! ... EKFUNKCIAS LA RETA VERSIO DE P.I.V. !!!
Mi ĵus ricevis tiun bonegan novaĵon de "Edukado.net" : edukado.net/novajhoj?id=230 Ankaŭ aperis artikolo en "Libera Folio" : www.liberafolio.org/2012/reta-piv-fine-aperos
-
1000 TAGOJ en "IPERNITY"!! :-)
Aniĝtago: 01/06/2009 # Hodiaŭ: 25/02/2012 La kalkulado de la tagoj J F M A M J J A S O N D Entute 2009 30 31 31 30 31 30 31 214 2010 365 2011 365 2012 31 25 56 214 + 365 + 365 + 56 = 1000 :-) Jes, mi scias... ordinare la personoj komemoras laŭ "x-jar…
-
111 111 VIZITOJ ! ... DANKEGON !!!
111 111 vizitoj... 111 111 visites... Elkoran dankegon al ĉiuj geamikoj ĉe Ipernity !!! Vi estas vere amindaj !!! Un très grand merci à tous les ami(e)s d'Ipernity !!! Vous êtes vraiment sympas !!!
-
Belega poemo de Kálmán Kalocsay ( = Kolomano)...
En la elstara retmagazino KARAPACO de nia amiko CEZAR, mi ĵus eltrovis tiun admirindan kaj kortuŝan poemon de Kálmán KALOCSAY ( eo.wikipedia.org/wiki/Kalocsay ). (Prononcu [kaloĉai]) Mi kore invitas vin ofte viziti la paĝaron de CEZAR por malkovi aliajn multegajn belaĵojn!!! Jen la ligo : karapacopanoramo.blogspot.com
-
ARTIKOLO DE TREVOR STEELE (el la " ONDO DE ESPERANTO")
-
NI MALKOVRU BUDAPEŜTON KUN LA MIRINDA KANTO DE ANJO.../ Découvrons Budapest avec la voix magnifique de notre amie ANJO qui chante en ESPERANTO !
Tre talenta esperantlingva artistino ĉeestas en Ipernitio (fakte ne nur unu!)... Per tiu belega filmeto en "You-Tube", ni malkovru Hungarion kaj ĝian ĉefurbon... sed ni ankaŭ aŭskultu la ĉarman voĉon de nia amikino ANJO !!! GRATULON KAJ DANKEGON, KARA ANJO !!!