--------------------------------------------------------------------------------------------------------

ĈAPITRO UNU


Silvano iris de domo al domo por proponi belgan tabakon.

Por sonorigi ĉe la pordoj kaj fari siajn ofertojn al la klientoj, li havis sian propran manieron, la manieron de la "fraŭdantoj"*, kiuj neniam scias, ĉu ili tuj vidos fronte al si amikon aŭ malamikon. Sian biciklon li apogis kontraŭ la muron, tintigis la sonorileton kaj revenis al sia maŝino. Li surbicikliĝis, metis sian piedon sur la pedalon, sin tenis preta por tuj starti. La pordo malfermiĝis.

- Ĉu tabakon? mallaŭte demandis Silvano.

- Ne ĉi-semajne.

La pordo refermiĝis. Kaj Silvano iris pluen por sonorigi ĉe alia pordo.

Silvano estis tridekjara viro, altstatura, kun larĝaj ŝultroj, vizaĝo, kiu plaĉis, ĉar io naiva kaj sincera troviĝis en ĝiaj trajtoj. Neorde kreskintaj kaj mallonge tonditaj, liaj kaŝtankoloraj haroj falis sur lian grandan frunton. Lia nazo de eks-boksisto estis en sia bazo platigita kaj plilarĝigita, sen esti pro tio tute deformita. Li havis brunajn okulojn malgrandajn kaj brilajn – almenaŭ tiun, kiun oni vidis, ĉar la alia estis tute kaŝita de grandega violkolora ŝvelaĵo. Tio malbeligis lin, misformis lian vizaĝon, sen abomenigi liajn trajtojn, sur kiuj oni povis legi ian simplaniman mildecon, kiu kurioze kontrastis kun lia atleta korpo. Li estis vestita kiel masonisto. Lia peza pantalono el veluro de Amieno falis en abundaj faldoj laŭlonge de liaj kruroj, kaj estis firme tenata ĉe lia talio per blua flanelzono. Sur sia torso li surhavis veŝton tajlitan el la sama ripa veluro, sur kiu estis kunkudritaj manikoj el brila nigra ŝtofo forta. Tute makulitaj aspektis liaj blankaj ŝnurŝuoj. Lia tuta vestaro estis kovrita de platetoj el mortero kaj de fajna kalkopolvo. Masonŝovelilon kun kvadrata feraĵo li estis ŝnurliginta sur la horizontala stango de sia bicikloframo. Per unu mano li tenis la stirilon de sia biciklo, per la alia li ekvilibrigis surŝultre cementosakon, kiu estis supozata enteni liajn trulon kaj laborilojn.

- Ĉu tabakon?

- Du paketojn.

Por la virino, kiu petis ilin de li, Silvano elŝovis du duonfuntajn paketojn el sia sako.

- Kiom?

- Dudek frankojn.

Li ricevis la monon.

- Ĉu mi pasu venontan semajnon?

- Ne. Post du semajnoj vi povos reveni.

- Dankon.

Kaj Silvano plu iradis, plu sonorigis ĉe la pordoj ĉie, kie li havis konatajn klientojn. Aliloken li ne iris, krom en la senhomajn kvartalojn, la domaretojn meze de la kamparo, la izolitajn farmobienojn. En la vilaĝoj oni povis sonorigi senriske ĉe iu ajn pordo. Sed ĉi tie, ĝuste en la centro de Dunkirko, oni ĉiumomente riskis trafi doganiston, "negron" - civile vestitan doganiston - kiun ne trompus la honestaspekta vestaro kaj la sako de masonisto.

"Ĉu tabakon? … Ĉu tabakon?"

Sur lia ŝultro, la sako iĝis malpli peza kaj Silvano mense kalkulis: kun sep kilogramoj li foriris ; jam iom pli ol kvar li vendis. Por sia tabako, li pagis po dudek kvin frankojn kilograme. Ĝin li revendis de tridek kvin ĝis kvardek, "laŭ vizaĝo de l' kiento". Ek de la tagmezo li jam perlaboris, li kalkulis, proksimume kvindek kvin frankojn. Kaj tio ne estis malfacila. Oni ankoraŭ trovas profiton, pagante dek frankojn por unu duonfunto da bonkvalita belga tabako, dum la malpli multekosta franca tabako kostas pli ol dek kvin frankojn.

Tuta ĉeno da perantoj tiel vivas per tiu ŝakrado, de la "fraŭdestro" ĝis la detalrevendistoj. Oni pagas por la belga tabako dek ses frankojn, kio egalvaloras dek unu frankojn en franca valuto. La estro donas por «la portado» ses frankojn al la homoj, kiujn li dungas por alporti ĝin al Francio. Kaj por dudek kvin frankoj li revendas ĝin. Ankaŭ la revendisto, kiel Silvano, elprenas profiton de deko da frankoj. Kaj liaj klientoj, ĝenerale kafejestroj, plejofte plu revendas la tabakon al ŝatantoj, tiel deprenante el la varo kvaran dekonaĵon.

«Por hodiaŭ sufiĉas, opiniis Silvano. Mi povas rehejmiĝi. »

Vizitinte du aŭ tri pliajn trinkejojn, lastan fojon li ekrajdis sian biciklon kaj ekprenis la vojon al Furnes*. El Dunkirko li eliris, dum momento sekvis laŭlonge de la kanalo la vojon de Dunkirko al Furnes kaj trairis ponton. Oblikve irante en la direkto al la maro, li alvenis la senarban kaj sablan parton de la marbordo, kiu etendiĝas tutnuda, arida kaj preskaŭ senkultiva, kilometrojn post kilometroj, ĝis Bray-Dunes* kaj la belga landlimo. Dum momento li ankoraŭ rajdis tra mallarĝa vojeto, kiu trapasis tiun tristan landon, proksime al la marbordo. Tie etendiĝis iuj malriĉaj kultivejoj, herbejoj el maldensa herbo, ĝardenetoj en kiuj bone kreskis nur terpomoj. Ili alternis kun vastegaj sterilaj surfacoj fuŝlasitaj al la invadado fare de la dunoj. Estis regiono morna, seka, trakurita de malagrabla kaj sala vento, kiu pikis la haŭton.

Nepalpebla sablopolvo siblante trairis la herbojn, amasiĝis sur la vojon, desegnante krescentformajn liniojn similajn al etetaj dunkordonoj. Kaj fore, pli forta ekblovego ilin ree kunprenis, ilin kirlomiksis en turbantaj kolonoj, kiujn oni vidis kuri kiel trombojn ĝis nevideblo. Kaj aliaj kolonoj senĉese malsupreniris el la sablomontetoj, kiuj stariĝis inter lando kaj maro. Ili alvenis, kun seka kraketado trapasis la akrajn kaj fuŝkreskajn arbetaĵojn. Foje ili ĉirkaŭis Silvanon per spirala kirlovento, kvazaŭ nepalpebla svarmo de aeraj dancistinoj. Malrapide, tiu feina invado disetendiĝis sur la ebenaĵon, tie deponis tiujn senĉesajn sablokunportojn, la grundnivelon iom post iom plialtigis. Ĉio nerezisteble ensabliĝis. Marflanke la malmultaj domoj, kiujn Silvano trafis, estis enterigitaj, kvazaŭ jam dronigitaj de la dunatakado. Jene, tuj apud Zuydcoote*, oni iam konis preĝejturon, en kiun oni eniris tra la fenestroj, kaj kiu - laŭdire de la maljunuloj - estis la postvivanto de enfosita vilaĝo.

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
* fraŭdi tabakon : (en Flandrio, antaŭ la malapero de landlimaj doganejoj) kontrabandi tabakon

* Furnes: [fyrn] franca nomo por Veurne (flandra), en Belgio.

* Bray-Dunes : [bre'dyn] la plej norda (banloka) urbeto en Francio.

* Zuydcoote : [zyid'kot] franca banloka vilaĝo tuj apud Dunkirko.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

En tiu soleco, Silvano biciklis, kun la kapo klinita, la kaskedviziero mallevata sur la okuloj por ilin ŝirmi. Li alvenis al izolita vilaĝeto, konstruita laŭlonge de la vojo, kaj turnanta sian dorson al la marvento. Tie li loĝis. Staris nur sep aŭ ok domoj, el kiuj unu nutraĵvendejo, kie oni aĉetas ankaŭ panon. Tiuj ĉi estis iam domoj por fiŝistoj, nuntempe luitaj al laboristoj plejparte dungitaj en Dunkirko aŭ en la tre proksimaj grandaj ŝtalfabrikoj. La domoj estis malnovaj, konstruitaj el brikoj helflavaj laŭ la regiona kutimo, kaj kovritaj per ruĝaj tegoloj, kiujn la ĉiama vento erodis kaj briligis per senĉesa falo de fajna sablo. Ĝia lanta agado estis eĉ desegninta eluzadostriojn, tie kaj tie ĉi sur la brikoj. Tiuj domoj estis tre etaj, duonenfositaj, malaltaj sub siaj grandaj tegmentoj, tiel perditaj meze de tiu senmezura ebenaĵo. Ĝin limigis norde kaj sude la paralelaj linioj de la dunoj kaj de la kanalo, sed ĝi etendiĝis dekstre kaj maldekstre ĝis la plej fora horizonto.

De dek jaroj Silvano tamen vivis tie, kutimigita al tiu izoleco, al tiu senreliefa seninterompa tristeco. Neniu arbo, neniu preĝejturo, nur la monotona ondumado de la dunoj kaj, dise, dornohirto de rakitaj arbetaĵoj, haltigis la rigardon. Li alvenis al sia domo, la antaŭlasta el la linio. Li desaltis de biciklo, puŝis la pordon kaj eniris.

- Bonan vesperon, Ĵermena, li deziris.

- Bonan vesperon, diris lia edzino. Ĉu vi bone vendis?

- Ne malbone.

Silvano demetis sian sakon, enŝovis sian biciklon en la korteton, kaj revenis.

Ĵermena estis bela kreitaĵo, fortika, kun sana karno, la okuloj nigraj kaj viglaj sub densaj kaj tre arkaj brovoj. Ŝiaj grasaj lipoj, sana vizaĝkoloro, karnodikaj vangoj donis al ŝi allogan kaj volupteman aspekton, kiun ne malkonfirmis la moleta malvigleco de la gestoj. Oni sentis, ke ŝi estas malamika kontraŭ peno, laca de la aventuroj dum sia pasinta vivo, kiam ŝi prostituis sin, antaŭ ol Silvano enamiĝis al ŝi kaj edziĝis kun ŝi. - Ŝi sidis ĉe la fenestro, kaj trankvile fadenflikadis ŝtrumpojn.

Vidalvide al ŝi estis Luiza, la dika amantino de Cezaro - la plej bona kamarado de Silvano. Ŝi estis virino brava, honesta kaj iom bonaĉa, kiu tre sincere amis sian pseŭdoedzon, malgraŭ la ŝakrado de tabako, al kiu li ofte dungis ŝin kiam urĝas la laboro. Pasiega "fraŭdanto" estis Cezaro, kiu de dudek jaroj, malgraŭ senĉesaj konfliktoj kun la dogano kaj la polico, ne kapablis reveni al normala vivo.

Eks-boksisto, same kiel Silvano, li estis iom post iom falinta en kompletan senmoralecon, kontraŭvole kuntrenita de violentaj pasioj, kiuj provokis lian defalon. - Li sidis ĉe la fajrejo, kaj fumadis cigaredon post cigaredo, atendante Silvanon.


Reveninte el la korto, Silvano demetis sian kaskedon, alkroĉis ĝin al najlo, kontraŭ la muro.

- Kio ja okazis al via okulo? tiam demandis Ĵermena.

- Pugnobato, klarigis Silvano unuvorte.

Cezaro turnis la kapon :

- Ĉu vi lasis ilin fari tion?

- Mi opinias, ke vi mem farintus kiel mi, diris Silvano sen ofendiĝi. Mi renkontis du "negrojn"...

- Kie?

- Ĝuste alvenante al Dunkirko.

Ĵermena forlasis sian flikaĵon, kaj Cezaro ĉesis fumi.

- Ĉu ili forprenis vian tabakon?

- Ne. Ili arestis min precize en la vojturniĝo de la akcizejo*.

- Verdire, mian nazon mi preskaŭ frakasis kontraŭ ilin !

- Nu?

- Tiam estis por mi fuŝo... Al ili mi jam donis mian sakon. Mi opiniis, ke ne tro gravos unu prizonmonato kun prokrasto...

- Ne, samopiniis Cezaro.

- Sed vi tamen havas vian sakon, miris la dika Luiza.

- Lasu min klarigi, Luiza. Ilin mi estis sekvonta sen protesti, sed ili volis min mankateni. Mi estas tro konata por tiele paŝi en Dunkirko, ĉu ne? Tial ni interbatalis.

- Okazis ja vigla interbatiĝo, ĉu? diris Cezaro, kies vizaĝo prezentis pasian intereson.

- Certe ja! Des pli ke unu stulta oficisto de la akcizejo alkuris, post kiam ili kriegis por peti helpon.

- Ilin vi tamen fine venkis?

- Finfine, jes. Sed mi ja kredis, ke mi forlasu mian biciklon. La plej vundita estis la oficisto de la akcizejo. Ankaŭ estis unu "negro", kies nazo sangis kiel fonto. Sed tiu min mordis ĉi tien : rigardu!
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------
*Akcizejo : ĉe la pordoj de la francaj urboj, oni tie devis pagi kromimpostojn por importitaj varoj. La akcizbariloj malaperis en 1943.

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Silvano levis sian manikon, montris sur sia bicepso profundan bluaĵon de mordovundo.

- Oni tuj surmetu jodoformon, Ĵermena, ĉu ne?

- Jes.

Ĵermena iris por preni boteleton el sia ŝranko.

- Sed, ĉu vi tamen sukcesis rehavi vian biciklon? ankoraŭ demandis Cezaro, kiun ekzaltis tiu lakona rakonto.

Li deziris ekscii pli.

- Jes. Kiam la "akcizulo" falis teren, la aliaj laciĝis. De tiu situacio mi profitis por fuĝi. Dum momento unu el ili plu sekvis min. Sed mi atendis lin iom pli fore kaj petis, ke li lasu min trankvila. Tute sola li estis, vi komprenas : lin mi facile venkintus. Sed li foriris.

Parolante, Silvano longiĝis sian dikmuskolan brakon, kiun Ĵermena ŝmiris per rufkoloraĵo.

- Tio pli doloras nun, li diris. Antaŭe mi tute ne sentis ion.

- Ĉar nun vi koleras, esprimis Cezaro.


Li ankaŭ rigardis la brakon de Silvano. Sen konfesi tion, li admiris la belecon de la muskoloj longaj kaj netaj sub la haŭto. Ili ekrulis kun facileco, ektremis pro ĉiu gesto, estis riĉaj pro densa varma sangfluo, kiu ŝveligis la elstaran vejnangiaron. Estis simile al bela viva marmoraĵo. Kaj la admiro de Cezaro malkaŝiĝis kontraŭvole :

- Kia malfeliĉo esti rezigninta la boksadon kun tiaj brakoj! li diris.

- Sufiĉe! Haltu! incitite protestis Ĵermena. Tiajn ideojn ne remetu en lian menson!


Silvano mute ridetis. La boksarto estis ja la amataĵo de Cezaro. Tiu ĉi, eluzita pro diboĉo kaj virinoj, ne plu povis eĉ revi pri boksado. Tamen, iam li estis fortika. Malalta sed lumboforta, li havis longajn brakojn, kvadratan vizaĝon, masivan makzelon, brutalan frunton. Li ankoraŭ konservis sur sia vizaĝo la stigmatojn de sia antaŭa profesio: deformitan nazon, tuberajn pometojn, brovajn arkojn premegitajn kaj tranĉitajn de cikatroj. Malaperis du el liaj antaŭaj dentoj. Kun unu orelo iom elŝirita kaj la lipoj fenditaj, li malprecize similis al bronzaĵo martelita per maleobatoj.


Kiam lia pansado estis finita, Silvano iris ĝis la ŝtuparo el ligno, kiu kondukis al la kelo. Per la klingo de sia poŝtranĉileto, li malŝraŭbis la tabulon de unu el la ŝtupoj. Tiel li malkovris kaŝejon en kiun li transŝutis la enhavon el la fondo de sia masonsako, kaj reŝraŭbis la tabulon.


- Ĉu vi atendis min? li revenante demandis al Cezaro.

- Jes. Vin mi bezonos morgaŭ posttagmeze.

- Por fari kion?

- "Transpasigi" hundon al Belgio.

- Kiun?

- Tom-on. Mi havis volontulon, sed li estis arestita hieraŭ. Tridek frankojn vi ricevos. Tio
estas la prezo. Ĉu en ordo?

- Konsentite. Mi venos al via domo, tuj post tagmezo.


Luiza, la amantino de Cezaro, interparolis.

- Ja ne estas bone fari tiajn stultaĵojn kun tiuj hundoj. Unufojon aŭ alian, ili mortigos tiun kompatindan Tom-on.

- Tro ruza li estas, replikis Cezaro. La doganistojn li rekonas dank'al iliaj uniformoj.

- Kio pri tiuj, kiujn vi daŭre dresas? Min naŭzas imagi kion ili faru...

- Ĉesu nun! Moraladmonon mi malŝatas, diris Cezaro. Ne enmiksu vin. Estas virafero!


Luiza ĉielen levis sian rigardon, sed ne aŭdacis diri plu. Ŝi estis bona virino, kiu timis la ĝendarmojn. Ŝi ja sentis, ke Ĵermena, eks-ĉiesulino kun freneza pasintaĵo, ne pravigas ŝin en tiaj diskutoj. Al justico estis Ĵermena pli alkutimiĝinta. Krome, la ŝakrado enspezigis al Silvano gajnojn, el kiuj ŝi tro profitis por vidi ilin malaperi sen postsopiro.


La vespero alvenis kaj jam malheliĝis la eta kuirejo. Cezaro ekflamigis alian cigaredon, kaj lia alumeto lumis purpuran rebrilon, kiu ŝajnis plidensigi la ombron. Kaj li leviĝis.

"Nu, Luiza, ni iru. Jen tempo por vespermanĝi."

Ili eliris. Tuj apude, oni aŭdis la pordon de ilia domo klakfermiĝi.

- Ĉu ili ne rekonis vin? tiam demandis Ĵermena.

- Kiuj? La "negroj"? Ne. Eĉ se mi devintus lasi mian biciklon, vi ja scias, ke ĉiam mi havas falsan registroplaton.

- Kiel statas via brako?

- Bone.

- Ĉu morgaŭ vi povos iri tien?

- Jes, certe ja.

La trankviligita virino silentis.

Silvano ne ŝatis paroli. Ĵermena devis elturniĝi por rezumi per malmultaj vortoj, kion ŝi volas lin diri. Ŝi lasis sian flikaĵon, leviĝis por prepari la vespermanĝon. Silvano iris ĝis la pordo kaj malfermis ĝian supran klapegon, por ke eniru iom da taglumo, kiu ankoraŭ trenadis super la kamparo. Kubutapogante sin sur la malsupran pordoklapegon, li spektadis la tristecon de tiu sabla erikejo, de tiu helverda ĉielo. Tie supre blovis vigla vento, kiu forpelis antaŭ si trenaĵojn el fadenigitaj kaj ruĝfranĝitaj nuboj. De la dezerteco de tiu sterila tero, de la heleco de tiu malplena kaj malvarma ĉielo, li eksentis la tragikecon. Li ne sciis kial, sed pro tio li ekpensis pri sia destino ...






DAŬRIGOTA ............................................