0 favorites     5 comments    1 581 visits

See also...

SAT-Amikaro SAT-Amikaro


Esperantoj Nordaj Esperantoj Nordaj


Socialismo Socialismo


Urboj de la mondo Urboj de la mondo


See more...

Keywords

Ukraino
Sovetio
Odeso
Krimeo
komunismo
morto
faŝismo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 581 visits


grava libro esperantigita

grava libro esperantigita
Do TIO NE ESTAS KOMENTO !!!
TIO ESTAS LA PREzENTO DE ĈI TIU BILDO :
Kio fariĝis Sovetunio, dudek jarojn poste? Malproksime de la oficiala retoriko, de la vanteco de la „elitoj”, la du francinoj kolektis la eldirojn de la humilaj homoj en tuta serio da raportaĵoj en Krimeo, en la momento de ĝia aliĝo al Ruslando en majo kaj junio 2014. Poste, en oktobro kaj novembro, sekvis dua aventuro en Odeso, mallonge post la masakro en la Domo de Sindikatoj, poste en Moldavujo, en Ĉednestrio kaj en Gaugazujo.

Ili volis scii la opinion de tiuj, kies solaj provizoraj venkoj nomiĝas „pano” kaj „loko por dormi”, kun la certeco ke ĉio estas ĉiumatene denove duba, kiam estas milito, la plej fia el la militoj la interna. Ili diris, kio estis la USSR por ili, kiel ili spertis la Majdanon, la ribelon en Donbaso kaj la nunan katastrofon. Dividante kun ili panon kaj salon, la du francinoj komencis percepti alian realon ol tiun, kiun iliaj hejmaj komunikiloj raportas …

Danielle Bleitrach: emerita universitatanino, socisciencisto, ĵurnalisto, eksa politika gvidanto de la FKP, mondvojaĝulo kaj verkisto.

Marianne Dulop: profesorino pri la rusa kaj la ĉina, skriba kaj buŝa tradukisto, Esperantisto. Ŝi longe restadis por studoj aû laboro en Leningrado, Prago kaj en nordorienta Ĉinujo.
Translate into English

Comments
 Manfredo
Manfredo
Certe leginda libro...
7 years ago.
 Roland Platteau
Roland Platteau
jes ! estas vojaĝrakonto de du maljunulinoj, vigla, konkreta kaj humura, sed samtempe aro de atestaĵoj de la loĝantoj de Krimeo, Odeso, Moldavio, tataroj krimeaj, anoj de la komunista partio, patrinoj de la junuloj vivbruligitaj de la novnazioaj bandoj en la Domo de sindikato de Odeso la 2an de majo 2014, ktp. kaj ankaŭ estas provo de pripenado pri ĉio tio.
7 years ago.
 R. Platteau
R. Platteau
ne mi simple tradukis la libron de tiuj du maljunulinoj, kaj ili vizitis nur Krimeon, kaj Odeson (kaj Moldavion)
5 years ago.
 Roland Platteau
Roland Platteau
kial oni ne plu rajtas meti prezentadon propran sube de la propraj fotoj, kiujn oni enmetas en ipernity tiu feka retejo perfindita siajn klientojn ?

Do TIO NE ESTAS KOMENTO !!!
TIO ESTAS LA PREZENTO DE ĈI TIU BILDO :
Kio fariĝis Sovetunio, dudek jarojn poste? Malproksime de la oficiala retoriko, de la vanteco de la „elitoj”, la du francinoj kolektis la eldirojn de la humilaj homoj en tuta serio da raportaĵoj en Krimeo, en la momento de ĝia aliĝo al Ruslando en majo kaj junio 2014. Poste, en oktobro kaj novembro, sekvis dua aventuro en Odeso, mallonge post la masakro en la Domo de Sindikatoj, poste en Moldavujo, en Ĉednestrio kaj en Gaugazujo.

Ili volis scii la opinion de tiuj, kies solaj provizoraj venkoj nomiĝas „pano” kaj „loko por dormi”, kun la certeco ke ĉio estas ĉiumatene denove duba, kiam estas milito, la plej fia el la militoj la interna. Ili diris, kio estis la USSR por ili, kiel ili spertis la Majdanon, la ribelon en Donbaso kaj la nunan katastrofon. Dividante kun ili panon kaj salon, la du francinoj komencis percepti alian realon ol tiun, kiun iliaj hejmaj komunikiloj raportas …

Danielle Bleitrach: emerita universitatanino, socisciencisto, ĵurnalisto, eksa politika gvidanto de la FKP, mondvojaĝulo kaj verkisto.

Marianne Dulop: profesorino pri la rusa kaj la ĉina, skriba kaj buŝa tradukisto, Esperantisto. Ŝi longe restadis por studoj aû laboro en Leningrado, Prago kaj en nordorienta Ĉinujo.
4 years ago. Edited 4 years ago.
 Ivica Truto
Ivica Truto
Ču mi povas trovi la libron rete por tralegi, aux devas ačeti?
8 months ago.

Sign-in to write a comment.