Sovetahungario1919

esperantistaj temoj


30 May 2014

643 visits

Sovetahungario1919

La révolution soviétique hongroise de 1919 racontée en Espéranto Libro en esperanto, eldonita en 1930 de EKRELO en Leipzig, kiu rakontas la 133 tagan soveta revolucio en Hungario de la 21-a de marto 1919 ĝis ties fino per la "blanka teroro" en aŭgusto 1919. La libro estas kolekto de artikoloj faritaj de ties transvivintaj komunismaj partoprenintoj, kaj ankaŭ provas analizi la kaŭzojn de ties malsukceso.

31 May 2014

225 visits

Poitou1999

Tio estas Piktavio, la regiono kie troviĝas Bouresse CC BY-ND 3.0 Roland Platteau Poitou 1999 Janina, Anjo precipe ŝatis tiun ĉi foton Sugestitaj grupoj: + sugesti grupon + aldoni komenton Komentoj Roland Platteau Roland Platteau ne nur tritikokampojn troviĝas tie, sed herbejoj plenaj je altaj sovaĝaj floroj, padoj plenaj je papilioj, kaŝitaj marĉetoj plenaj je ranoj, kaj najtingaloj kantantaj dumnokte.

29 Apr 2016

4 comments

1 587 visits

grava libro esperantigita

Do TIO NE ESTAS KOMENTO !!! TIO ESTAS LA PREzENTO DE ĈI TIU BILDO : Kio fariĝis Sovetunio, dudek jarojn poste? Malproksime de la oficiala retoriko, de la vanteco de la „elitoj”, la du francinoj kolektis la eldirojn de la humilaj homoj en tuta serio da raportaĵoj en Krimeo, en la momento de ĝia aliĝo al Ruslando en majo kaj junio 2014. Poste, en oktobro kaj novembro, sekvis dua aventuro en Odeso, mallonge post la masakro en la Domo de Sindikatoj, poste en Moldavujo, en Ĉednestrio kaj en Gaugazujo. Ili volis scii la opinion de tiuj, kies solaj provizoraj venkoj nomiĝas „pano” kaj „loko por dormi”, kun la certeco ke ĉio estas ĉiumatene denove duba, kiam estas milito, la plej fia el la militoj la interna. Ili diris, kio estis la USSR por ili, kiel ili spertis la Majdanon, la ribelon en Donbaso kaj la nunan katastrofon. Dividante kun ili panon kaj salon, la du francinoj komencis percepti alian realon ol tiun, kiun iliaj hejmaj komunikiloj raportas … Danielle Bleitrach: emerita universitatanino, socisciencisto, ĵurnalisto, eksa politika gvidanto de la FKP, mondvojaĝulo kaj verkisto. Marianne Dulop: profesorino pri la rusa kaj la ĉina, skriba kaj buŝa tradukisto, Esperantisto. Ŝi longe restadis por studoj aû laboro en Leningrado, Prago kaj en nordorienta Ĉinujo.

03 Sep 2016

2 comments

994 visits

« Mia infanaĝo pluiĝis en mia adolesko, kaj la unua kaj la alia restis sigelitaj en mi laŭ mia tuta plenkreskaĝo, tiom bone, ke tute kaj trae mi restis tiun saman infanon. »

ĵus aperis. 7,50 eŭroj. Elian-J. Finbert estis franclingva juda beletristo naskiĝinta en 1899, kiu pasigis sian infan- kaj junec-aĝon en Egipto, poste vivis en Francujo. Liaj eldonitaj libroj enspaciĝas de 1929 ĝis 1965. Li verkis multe da diverstemaj libroj pri siaj spertoj kiel kamelisto en Saharo, kiel paŝtisto en montaro de Provenco, pri Egipto, pri turismado en Israelo, pri diversgentaj proverboj, pri la vaguloj de parizaj stratoj. Sed la verkoj, kiuj plej igis lin fama kaj memorinda estas la libroj, kiujn de la jaro 1953 li konsistigis el eksterordinaraj, interesaj kaj kortuŝaj rakontoj pri bestoj. Li ankaŭ tenis dum longaj jaroj radio-elsendoj kaj kronikoj en revuoj (« La plej belaj okazaĵoj pri bestoj ), kiuj ne malmulte kontribuis famigi lin pri tiu temo.