Pasko
21 Apr 2019
Majstro de la altaro de Třeboň - Resurekto (ĉ. 1380)
Bildo el trilogio origine troviĝinta en la preĝejo de Sankta Egidio en la monaĥejo en Třeboň en Suda Bohemio (Ĉeĥio),
unu el la plej konataj pentraĵoj de la ĉeĥa gotika arto.
Pli da bildoj el la altaro videblas en
commons.wikimedia.org/wiki/Category:T%C5%99ebo%C5%88_Altarpiece?uselang=eo
La aŭtoro, kiu grave influis la mezepokan petroarton, ne estas konata laŭnome, tial ĝi estas signata laŭ sia plej konata verko.
Ĝi nuntempe spekteblas en Nacia Galerio en prago, en la mezepokoaj kolektoj de la Agnesa monaĥejo.
La pentristo agis en la kortego de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a kaj ĉe aŭgustenanoj. Li estas la ĉefa reprezentanto de la t.n. "bela stilo", kun idealo de svelta figuro, kun tipa stiligo de la vestaĵo kaj lirika vizaĝo kaj gestoj.
ne
fonto de la fotaĵo (=publika havaĵo)
commons.wikimedia.org/wiki/Category:T%C5%99ebo%C5%88_Altarpiece?uselang=eo#/media/File:Olt%C3%A1%C5%99_t%C5%99ebo%C5%88sk%C3%BD,_Zmrtv%C3%BDchvst%C3%A1n%C3%AD_Krista,_N%C3%A1rodn%C3%AD_galerie_v_Praze.jpg
16 Apr 2019
1 favorite
Marcipana paska ovo kun ŝafido el la esperantista sukeraĵejo
La ĉarma verketo devenas el la sukeraĵejo de la geedzoj.- esperantistoj Anna kaj Jiří Vyšinka, el la sudmoravia urbeto Vracov (Ĉeĥio)
Ilia retejo disponeblas ankaŭ komplete en Esperanto (dank al traduko de Miroslav Malovec):
www.vysi-sweet.cz/eo/bonvenon
En la fotogalerio vi povas ĝui kaj admiri ilian fantazion kaj lertecon krei belajn gustumaĵojn por ĉiuj okazoj kaj ĉiuj jarsezonoj!
En la Esperanto-Muzeo en Svitavy
la geedzoj Vyšinka gvidas ekde 2009 ĉiujare la duan adventan dimanĉon krean atelieron por infanoj nomatan Marcipana Kristnasko.
28 Mar 2013
1 favorite
Revivigo de Lazaro
Filmeto el projekto Videoenvagelio - itala IKUE-sekcio paroligis esperantlingve entute 128 filmojn rilatajn al bibliaj temoj de la tuta eklezia jaro! Ĉu ne inspira kaj sekvinda ideo ankau por alitemaj projektoj?
fonto: www.youtube.com/watch?v=YlrjucBfaxY , uzanto:laparoladidio (inkluzivas ankaŭ la laŭtlegatan tekston)
La historieto sendube gravas sendenpende de la religia kredo aŭ vivfilozofio de la spektanto.
Kiel laŭ vi rilatas vivo kaj morto? Kiajn atributojn devas havi vivo, por indi esti tiel nomita? Kio al vi mem donas energion, kio revivigas vin? Parto de kio vi estas? Ĉu vi sentas vin parto de Unueco? Kiomas via fido? Kiom vi atentas pri veraj bezonoj de viaj proksimuloj? Kie fartas Amo en via vivo?
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter