Komenio
Kolekto de esperantlingvaj verkoj pri kaj de Jan Amos Komenský (28.3.1592- 15.11.1670),
Instruisto de la nacioj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Komenio
En la dosierujo "DOKUMENTOJ" vi trovas kaj teksojn, kaj SONREGISTRAĴOJN!!
ATENTIGO:
NEmembroj de Ipernity povas elŝuti la tekstajn dosierojn ĉi-tie:
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vojo-de-lumo-de-komenio.html
27 Mar 2019
1 favorite
Memormuzeo pri Komenio en Komňa
Vilaĝo Komňa kun ĉ. 560 loĝantoj situas en oriento de Ĉeĥio en la montaro Blankaj Karpatoj (regiono Zlín, distrikto Uherské Hradiště, ĉelime kun Slovakio).
situo surmape: mapy.cz/zakladni?x=17.0137641&y=49.2472764&z=7&source=muni&id=3298
Ĝi estas unu el eblaj naskiĝlokoj de Komenio eo.wikipedia.org/wiki/Johano_Amoso_Komenio
Tial li ankaŭ uzis sian nomon Komenský (el Komňa).
En la vilaĝo vivis liaj antaŭuloj el la familio Segeš. Lia avo en Komňa havis postenon de vokto
eo.wikipedia.org/wiki/Vokto .
En la eksa grenejo el 1744 estis en 1992 aranĝita kaj inaŭgurita eta muzeo dediĉita al la vivo kaj verkaro de Komenio.
loka retejo pri la muzeeto (anglalingve):
www.komna.cz/j-a-komensky-memorial
27 Mar 2019
La plej malnova konserviĝinta manuskripto de Komenio (1611)
latin- kaj ĉeĥlingva
La originalo troviĝas en la Moravia Landa Biblioteko en Brno
fonto:
commons.wikimedia.org/wiki/File:Oldest_manuscript_of_Comenius.jpg
28 Mar 2019
Memormuzeo pri Komenio en Fulnek
La urbeto Fulnek (situanta en Ĉeĥio, norda Moravio, 30km sude de Opava)
eo.wikipedia.org/wiki/Fulnek
estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj sidejo de la protestanta komunumo Unueco de fratoj (aŭ Gefrata unuiĝo - ĉeĥlingve Jednota bratská),
eo.wikipedia.org/wiki/Unueco_de_fratoj
kiu tie fondis sian lernejon. En ĝi en 1618–1621 agis kiel administranto de la komunumo ankaŭ Komenio, kiu onidire tie travivis eble la plej feliĉajn jarojn de sia vivo. La muzeo en la iama lernejo estis fondita en 1954.
Nuntempe, ekde 2017 ĝis 2020 la muzeo estasw komplete rekonstruata.
28 Mar 2019
Monumento de Komenio en Fulnek
Bronza statuo kreita en 1924 laŭ la projekto de Jan Štursa, fondinto de la moderna ĉeĥa skulptarto.
Ĝi staras en la parko de la Memormuzeo pri Komenio. Origine la statuo devintis stari en aŭlo de la Filozofia Fakultato en Prago vid-al-vide al la statuo de Myslbek pri Majstro Johano Hus.
Informojn kial en Fulnek kaj kie ĝi situas vidu en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48381802
Aŭtoro: SchiDD
fonto: commons.wikimedia.org/wiki/File:Fulnek-Comenius2.jpg
28 Mar 2019
2 favorites
Mapo de Moravio kreita de Johano Amoso Komenio (1624)
Moravio estas historia lando, kiu estis parto de la ĉeĥa reĝlando kaj naskiĝlando de Komenio.
Ĝi situas en la orienta parto de Ĉeĥio.
Pli en la artikolo: eo.wikipedia.org/wiki/Moravio
Komenio ŝatis migri kaj vojaĝi kaj kolektis materialojn por la mapo pliajn jarojn. Origine ĝi devintis krei parton de la verko pri moravia historio nomita
"De Antiquitatibus Morauiae", kies manuskripto ne konserviĝis. Li klopodis precipe korekti erarojn en la mapo de Moravio de Fabricius el 1569 kaj kompletigi ĝin per propraj konoj.
La origina desegnaĵo ne konserviĝis, la verko estas konata laŭ la plej malnova presita versio - kuprogravuraĵo de A.Goos el Amsterdamo supozeble el 1624. Ĝis la morto Komenio aperis pluraj eldonoj. En ĉeĥja landoj ĝi estis eldonita nur en 1677, do 7 jarojn post li amorto.
Mezuro de la mapo estas 1 : 530 000.
Komenio notis ne nur la reliefon, akvaron kaj setlejojn, sed ankaŭ vinberejojn, kuracfontojn, banlokojn, vitrofarejojn kaj erc-, or- kaj arĝentminejojn.
fonto de la fotaĵo:
upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/d2/Komenskeho_mapa_Moravy.jpg
fontoj de la informoj:
ĉeĥlingva vikipedia artikolo
cs.wikipedia.org/wiki/Komenského_mapa_Moravy
mapy.mzk.cz/mapy-moravy/komenskeho-mapa-moravy
20 Dec 2016
Jaroslav Karhan: J.A.Komenius - L.L.Zamenhof - La vojo al harmonio
Eldonis KAVA-PECH Dobřichovice (Ĉeĥio) en 2016.
ISBN 978-80-87169-73-5
55 paĝa eseo pri la vivo, verkaro kaj testamento de Komenio kaj Zamenhof, analizo de similecoj en iliaj sortoj kaj literaturaj verkoj kaj konkludoj de la aŭtoro direkte al la estonteco. Kun riĉa bibliografio. Prezo 3,60 Eŭroj (por ĈEA-membroj speciala rabatita membroprezo 50,- CZK). Aĉeteblas ĉe la "eldoninto Petro Chrdle": www.kava-pech.cz/#/c/about .
www.kava-pech.cz/#/b/WBJRoCoAAHUg9xtb/la-vojo-al-harmonioj.-a.-komenius---l.-l.-zamenhof**
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter