Popola manifestacio en Prago la 28-an de oktobro 1918

Ĉeĥoslovakio 1918-1992

  • Photos| Docs

Jen nova albumo kreita omaĝe al centjariĝo de la ekesto de la Ĉeĥoslovaka respubliko. Ĉar unu el la taskoj de nia muzeo estas ankaŭ diskonigi la informojn pri la lando eksterlande (kaj Ĉeĥio estas parta posteulo de la iama Ĉeĥoslovakio), ni iom post iom pogute prezentos almenaŭ kelkajn informojn kaj interesaĵojn. Kompreneble ankaŭ enhavo de la dosieroj "Ĉeĥio invitas vin" kaj "Ĉeĥa kulturo en Esp…  (read more)

27 Oct 2018

1 favorite

254 visits

Popola manifestacio en Prago la 28-an de oktobro 1918

Tago de proklamo de estiĝo de la memstara Ĉeĥoslovakio Elementaj informoj pri Ĉeĥoslovakio: eo.wikipedia.org/wiki/Ĉeĥoslovakio eo.wikipedia.org/wiki/Unua_respubliko_de_Ĉeĥoslovakio loko de la fotaĵo - Venceslaa placo en Prago, antaŭ la Nacia muzeo kaj la statuo de Sankta Venceslao eo.wikipedia.org/wiki/Venceslaa_Placo aŭtoro: nekonata fonto: cs.wikipedia.org/wiki/Soubor:28._říjen_1918.jpg

27 Oct 2018

2 favorites

296 visits

Mapo de landoj aparteninataj al la origina Ĉeĥoslovakio en 1019

Demaldekstre: ruĝa - Bohemio, blua - Moravio kun parteto de Silezio, rozkolora - Slovakio, blua (oriente) - Karpatia Rutenio stato en 1919 presite en la ĵurnalo "Svornost" ("Konkordo"), tiam aperanta en Chicago fonto: upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/6/6b/Mapa_zemí_československých.jpg Elementaj informoj pri Ĉeĥoslovakio: eo.wikipedia.org/wiki/Ĉeĥoslovakio eo.wikipedia.org/wiki/Unua_respubliko_de_Ĉeĥoslovakio

07 Aug 2009

1 favorite

613 visits

Kanto "Kie estas mia hejm'?"

La unua strofo de la vaste populariĝinta kanto (verkita de F. Škroup kaj J.K. Tyl en 1834 por la teatraĵo "Fidlovačka") fariĝis en 1918 la ĉeĥoslovaka himno (kaj ĝis nun ĝi restas la ĉeĥa). Interesaĵojn pri tiu ĉi speciala kanto, origine devenanta el la teatraĵo el 1834, kaj ĝiajn du strofojn kantitajn en Esperanto de la operkantisto Miroslav Smyčka vi povas trovi ĉi-tie www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47535630

27 Oct 2018

306 visits

"Kie estas mia hejm'?" - originaj muziknotoj

Informojn kaj historiajn interesaĵojn pri tiu ĉi por Ĉeĥoslovakio kaj ĉeĥoj speciala kanto, kies unua strofo fariĝis la himno vi trovos (inkluzive esperantlingvan sonregistraĵon) ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47535630 fonto: commons.wikimedia.org/wiki/File:Skroup-Anthem.jpg

07 Mar 2019

228 visits

Tomáš Garrigue Masaryk (1850-1937)

Filozofo, universitata profesoro, fondinto de Ĉeĥoslovakio kaj ĝia unua prezidento surfote en 1925 eo.wikipedia.org/wiki/Tomáš_Garrigue_Masaryk Okaze de lia nskiĝtago la 7-an de marto vidu aktualaĵon kun alirebligitaj Esperantlingvaj tekstoj kaj sonregistraĵoj de li aŭ pri li: www.esperanto.cz/eo/aktuality/pri-t-g-masaryk-en-esperanto.html En nia retejo ni nove alŝutis la biografian libron pri TGM - "Malriĉa knabo, kiu gloriĝis" de Jan Herben: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48215194

07 Mar 2019

259 visits

Biografia libro pri T. G. Masaryk en Esperanto-Muzeo en Svitavy (2008)

"Malriĉa knabo, kiu gloriĝis" de Jan Herben en Esperanto-traduko de T. Mrázková kaj B.Pittner (Moraviaj Esperanto Pioniroj, Olomouc 1930) - kun ekzemplero enhavanta aŭtografon de Jan Masaryk, la filo de TGM - la libro legeblas en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48215194 por nemembroj de Ipernity en www.esperanto.cz/soubory/herben-jan_malrica-knabo-kiu-glorigxis.pdf

08 Mar 2019

261 visits

Rondokubisma arkitekturo en Prago

Jen specifa nacia arkitektura stilo, kreita baldaŭ post estiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918. Maldekstre: Banko de ĉeĥoslovakaj legianoj en la str. Na Poříčí 1046/24, Praha 1 cs.wikipedia.org/wiki/Josef_Gočár#/media/File:Prague_Gocar_rondokubismus.jpg (fotis Petr Vilgus) projektita en 1919 de la fondinto de la ĉeĥoslovaka moderna arkitekturo Josef Gočár eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Gočár Dekstre: Palaco Adria, angule en Jungmannova 36/31 kaj Národní 36/40, Praha 1 konstruita en 1923.-1924 de la itala asekurejo Riunione Adriatica di Sicurtà laŭ la projekto de Josef Zasch kunlabore kun arkitekto Pavel Janák Skulpte ornamis Otto Gutfreund, Jan Štursa, František Anýž, Karel Dvořák kaj Bohumil Kafka. Domo kun konata trapasejo, trovloko de populara kafejo (en la unua etaĝo), ĝis 2009 sidejo de la fama teatro Laterna Magica (ekde 2010 denove parto de la Nacia Teatro). Antaŭe sidejo de la Filma instituto kaj de la politika movado "Občanské fórum" (Civitana forumo), estiĝinta en novembro 1989 - tie okazis gravaj traktadoj dum la t.n. "velura revolucio" en Ĉeĥoslovakio. Pliaj fotaĵoj en commons.wikimedia.org/wiki/Category:Adria_Palace_(Prague)

08 Mar 2019

292 visits

Funkciisma Vilao Tugendhat en Brno - parto de la Monda Heredaĵo de Unesko

Arkitekturo en la la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj evoluis grandparte en la stilo de funkciismo. La deekstere neokulfrapa, sed interne inĝenie konceptita Vilao Tugendhat, projektita en 1928-1930 de la germana arkitekto Ludwig Mies van der Rohe por la riĉa juda familio Tugendhat (kiu ekloĝis tie nur en 1938), en 2002 fariĝis parto de la Monda Heredaĵo de Unesko. Unu el la plej konataj verkoj de la tutmonda moderna arkitekturo. Dum viaj vizitoj de Brno kaze de intereso necesas anticipe rezervi la lokon. La intereso estas granda! Fonto de la fotaĵo: upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/15/Vila_Tugendhat_Brno_2016_6.jpg/512px-Vila_Tugendhat_Brno_2016_6.jpg , aŭtoro: Karelj Pli da informoj en la vikipedia artikolo: eo.wikipedia.org/wiki/Vilao_Tugendhat Propra retejo (ĉeĥ- kaj anglalingva) www.tugendhat.eu/en/homepage.html Pliaj fotaĵoj videblas en eo.wikipedia.org/wiki/Vilao_Tugendhat