Zbyslav - naskiĝvilaĝo de Francisko  Valdomiro Lorenz

Francisko Valdomiro Lorenz (1872-1957)

  • Photos| Docs

07 Sep 2017

335 visits

Zbyslav - naskiĝvilaĝo de Francisko Valdomiro Lorenz

La vilaĝo, nun parto de Vrda, troviĝas 7 km nordoriente de Čáslav, en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. eo.wikipedia.org/wiki/Zbyslav

26 Jul 2018

1 favorite

466 visits

Naskiĝdomo de Francisko Valdomiro Lorenz en Zbyslav

Domo el ĉ. duono de la 19-a jarcento situas en la vilaĝo Zbyslav , str. Havlíčkova n-ro 17 en la distrikto Kutná Hora en Centra Bohemio (Ĉeĥio). Situo surmape: mapy.cz/zakladni?x=15.4697375&y=49.9421955&z=17&base=ophoto&q=zbyslav%2017 Bedaŭrinde la nuna privata posedanto tenas ĝin en nebona konstrustato. Laŭ la fotaĵo en la fotoprogramo en la formo de bildo aranĝis Pavla Dvořáková.

27 Jul 2018

306 visits

Preĝejo de Sankta Triunuo en Zbyslav, en kiu F. V. Lorenz estis baptita

Vizito kadre de la ceremonio en Vrdy kun akompana programo en Čáslav (8.7.2018) Pli da informoj disponeblas en www.esperanto.cz/eo/aktuality/oma-o-al-la-prapatro-de-e-aj-esperantistoj-genio-kaj-poligloto-f-v-lorenz.html

07 Sep 2017

400 visits

Konstruaĵo de la eksa bazlernejo en Zbyslav, kiun frekventis F.V. Lorenz

eo.wikipedia.org/wiki/Zbyslav eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_Valdomiro_Lorenz aŭtoro de fotaĵo:Zdeněk Pražák cs.wikipedia.org/wiki/Zbyslav_(Vrdy)#/media/File:Zbyslav_%C5%A1kola.jpg CC BY-SA 3.0 grafike aranĝis Pavla Dvořáková

26 Jul 2018

474 visits

Gimnazio en Čáslav, kiun frekventadis F. V. Lorenz

Origina konstruaĵo el 1880 kaj la nuna aspekto el 1928. Lorenz ekde sia 10-a jaraĝo (de ĉ. 1882) ĉiutage piediris ĉ. 6 km al la urbana lernejo en Čáslav (Centra Bohemio) laj reen. Dum la longa vojo li lernis precipe la fremdajn lingvojn. Sekve li frekvantadis launuajn kvar klasojn de la nove malfermita gimnazio. La kvinan kaj sesan klason li daŭrigis en la urbo Kolín. Sekve li devis la studadon fini pro sanproblemoj (tuberkulozo).

07 Sep 2017

415 visits

Pardubice, lulilo de Esperanto en Ĉeĥio

08 Jun 2017

1 favorite

296 visits

Ekspozicia panelo pri F. V. Lorenz

Dulingva panelo (ĉeĥa-esperanta) nuntempe prezentata en nia muzeo. Pretigis Pavla Dvořáková. La kompleta teksto legeblas kaj elŝuteblas (por la registriĝintaj Ipernity-membroj) en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47056642

08 Jun 2017

1 favorite

285 visits

Verkoj de F. V. Lorenz en la muzea librovitrino

Parto de la nuntempa muzea ekspozicio (ekde 2017). Kune kun biografia panelo (fotaĵon vidu en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47056638 kaj la tekston en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47056642)

07 Sep 2017

382 visits

F.V.Lorenz kun sia unua edzino Nina Kraszewska

En Dom Feliciano en 1895 Lorenz edziĝis al tiam 17jara germanino Ida Kraszewska kaj ili kune havis 13 infanojn. Du el ili baldaŭ mortis. Krome ili adoptis pluajn aliajn infanojn kaj materie subtenis infanojn, kiuj venadis al li por manĝi. La edzino mortis en 1942. V Dom Feliciano se v r. 1895 Lorenz oženil s tehdy 17letou Němkou Idou Krazsewskou a měli spolu 13 dětí. Dvě z nich brzy zemřely. Kromě toho adoptovali několik dalších dětí a materiálně podporoval děti, které k němu přicházely na stravu. Manželka zemřela v r. 1942. Grafika aranĝo de la fotaĵo/grafická úprava fotografie - Pavla Dvořáková.
23 items in total