Francisko Valdomiro Lorenz (1872-1957)
08 Jul 2018
1 favorite
Komunumestro de Vrdy Antonín Šindelář inaŭguras la ceremonion omaĝe al F. V. Lorenz
Aranĝo okazinta kunlabore kun ĈEA 8.7.2018
Pli da informoj disponeblas en
www.esperanto.cz/eo/aktuality/oma-o-al-la-prapatro-de-e-aj-esperantistoj-genio-kaj-poligloto-f-v-lorenz.html
27 Jul 2018
1 favorite
Memortabulo omaĝe al F. V. Lorenz kaj ĝia aŭtoro - Zdeněk Myslivec
Senvualigita 8.7.2018 en Vrdy (Centra Bohemio) - komunumo al kiu nun administre apartenas Zbyslav - la naskiĝvilaĝo de Lorenz
- sur la konstruaĵo de la loka biblioteko, transpreninta samtempe la nomon de Lorenz.
Pri la aranĝo vi povas legi ĉi-tie
www.esperanto.cz/eo/aktuality/oma-o-al-la-prapatro-de-e-aj-esperantistoj-genio-kaj-poligloto-f-v-lorenz.html
27 Jul 2018
1 favorite
Biblioteko de F. V. Lorenz en Vrdy
La biblioteko en la komunumo, al kiu nun administre apartenas Zbyslav, la naskiĝvilaĝo de Lorenz, ekde 1.7.2018 oficiale portas lian nomon. 8.7.2018 okazis solena ceremonio ligita kun senvualigo de la memortabulo omaĝe al li (skulptita de esperantisto Zdeněk Myslivec). La aranĝo okazis en intensa kunlaboro kun ĈEA kaj ties Muzea kaj ekspozicio grupo (precipe kun Petr Chrdle kaj Pavla Dvořáková).
La origina nomo en la ĉeĥa lingvo estas František Vladimír Lorenc, nur dum la restado en Brazilo estis kreita la portugaligita versio, sub kiu li estas konata ankaŭ e Esperantujo.
08 Jul 2018
1 favorite
Esperantistoj en la urbo Čáslav
Parto de la partoprenantoj de la solena ceremonio omaĝe al Francisko Valdomiro Lorenz (8.7.2018 en Vrdy) kadre de la akompana programo vizitis la historian urbon Čáslav, kie Lorenz dum 4 jaroj frekventadis lernejon (urbanan lernejon kaj sekve la unuajn kvar klasojn de gimnazio).
27 Jul 2018
2 favorites
Stanislav Schulhof - Himno al la vivo
Poemo atribuita al spirito de la ĉeĥa esperantisto kaj poeto d-ro Stanislav Schulhof,
eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Schulhof
kies tekston mediume transprenis en 1944 Francisko Valdomiro Lorenz.
Fonto:
"Voĉoj de poetoj el la spirita mondo"
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47056992
la sonregistraĵon de la poemo vi povas aŭskulti en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47058598
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter