2 favorites     0 comments    290 visits

See also...

Museums of the World Museums of the World



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

290 visits


Hukvaldy - naskiĝdomo de la komponisto Leoš Janáček

Hukvaldy - naskiĝdomo de la komponisto Leoš Janáček
Komunumo kun ĉ. 2000 loĝantoj situas en nordorienta Moravio en la distrikto Frýdek-Místek.
Ĝia plej fama vidindaĵo estas ampleksa, publike alirebla burgruino
eo.wikipedia.org/wiki/Hukvaldy_(burgo)
en kiu okazas ankaŭ konata muzikfestivalo omaĝe al la loka naskiĝinto komponisto Leoš Janáček (1854-928)
eo.wikipedia.org/wiki/Leoš_Janáček

La naskiĝdomo situas en la centro de la komunumo, apud la preĝejo.
En la origine teretaĝa domo troviĝis lernejo, en kiu ekloĝis kaj instruis la patro de Janáček.
En 1877 la domo estis rekonstruita kaj akiris plian etaĝon.
La lernejon vizitadis ankaŭ la pioniro de Esperanto en Ĉeĥio Teodoro Ĉejka (1878-1957),
eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka
kiu travivis tie sian infanaĝon (lia patro servis tie kiel ĝendarmo).
Laŭ la konfirmo de la kunlaborantino de la informcentro ekzistas ĝis nun pruvoj pri tio en la historiaj dokumentoj.


Nuntempe en la domo troviĝas informcentro, memorsalono pri Leoš Janáček kaj bildgalerio.

Plurlingva retejo de la informcentro: www.ic-hukvaldy.cz


Fotis kaj aranĝis: Pavla Dvořáková
Translate into English

, Malik Raoulda have particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.