Bernardo's photos

Bastien, Etimologia Leksikono, 1907

13 Aug 2016 925
Bastien, Louis (1869-1961) [W]. Naŭlingva Etimologia Leksikono de la Lingvo Esperanto. Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. xviii, 249 p. — 18x11 cm. 2.445 kapvortoj. Malgraŭ la nomo ne vere etimologia vortaro, sed komparaj tabeloj Esperanto → latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla, rusa, kiuj montru la internaciecon kaj facilan lerneblecon de Esperanto por eŭropanoj. La rusa en la cirila alfabeto laŭ la malnova ortografio de antaŭ 1918. Skanaĵo de 2014-12-16 en archive.org, elŝutebla i.a. kiel pdf. Rec.: — 1908: N.i. Naŭlingva Etimologia Leksikono. En: La Revuo 1907:2:6 (18), p. 300-301: „Tiuj tabeloj de S-o Bastien estas vere elokventaj.“ „.. la kono de Eo estos la plej bona enkonduko al la lernado de ĉiuj lingvoj." Pri etimologiaj vortaroj legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4626944 . Berlinan Komentitan Bibliografion de la Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2014 elŝutu tie ĉi: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .

Reiff, Paralelvortaroj, 4a eld. 1860, 7a preso 187…

12 Aug 2016 657
Tezo asertas, ke Zamenhof uzis iun el la multaj kvarlingvaj "Paralelvortaroj" de Carl Philipp Reiff (1792-1872) por prepari sian vortaron de la Unua Libro de 1887. La kvar lingvoj estas rusa, franca, germana kaj angla, sur la foto la tria serio, ordigita laŭ la germana. Ĉu eble Z laboris per la samspeca Paralelvortaro de la unua serio, do ordigita laŭ la rusa? Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4626702 .

OA 1 de 1909

04 Aug 2016 707
Per ĝis nun naŭ "Oficialaj Aldonoj" (1909-2007) la Lingva Komitato kaj la Akademio pligrandigis la Fundamenton de 1905 al la aktuala stato de 2007. La originaloj de la OA ĝis nun estis nur pene troveblaj. Nun ĉiu povas facile elŝuti ilin de esperanto-akademio.wikispaces.com/Oficialaj+Aldonoj Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4626024 .

Litermodeloj por germanaj infanoj

02 Aug 2016 686
Laŭ tiaj modeloj germanaj ses- aŭ sepjaruloj lernas skribi de 1953. Ĉu ankaŭ en Esperanto ekzistas "norma manskribo"? -- Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625802 . Bildo el Vikipedio: de.wikipedia.org/wiki/Schreibschrift#/media/File:La-ges.jpg

FE 1 en la ŝanĝita eld. de ECL el 1925

02 Aug 2016 748
La kvar eldonoj de la Fundamento, kiujn publikigis la Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo, havas ŝanĝitan tekston. Temas pri la 5a eld. de 1918 kaj ĝiaj senŝanĝaj reeld. 6a 1925, 7a 1928 kaj 8a 1931. Unu ŝanĝo koncernas la mane skribitajn literojn, kiujn vi vidas supre. Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625802 .

Kabe, Vortaro, 1910

02 Aug 2016 1351
La unua kompleta difinvortaro de Esperanto el la epoko de Zamenhof. Ĝia influo etendiĝas ĝis la nuna PIV 2005. Ĝi reaperis kiel vol. 7 de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK VII), ĉar ĝi estas grava helpilo por eltrovi la "veran sencon" (vd en la 4a alineo de la Antaŭparolo - A 4.5) de vortoj en la Vortaro Oficiala (vd. en BK II). Elŝutu de esperanto-akademio.wikispaces.com/Historiaj+vortaroj

Grosjean-Maupin, Landnomoj, 1922

01 Aug 2016 1527
La manskribita raporto al la Akademio neniam antaŭe estis publikigita. Nun ĝi estas libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro . Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625698 .

Akademia Dokumentaro

01 Aug 2016 1 1295
Temo de la kvara volumo de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto estas la Akademia Dokumentaro. Ĝi estas la nuntempe plej kompleta kolekto de ĉiuj dokumentoj de Lingva Komitato (1905-1947) kaj AdE (1948-2016). Sur la titolbildo estas citaĵo el la unua statuto de la "Esperantista Akademio" el 1908, vd. p. 46 de la volumo. Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4588328 .

Ekranfoto de la retejo de BK

01 Aug 2016 1 552
Adreso: esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto

Velger, Norma Esperantologio, 1999

01 Aug 2016 1 2 1650
Komentita reeldono de la klasika verko pri la Fundamento de Esperanto: www.ipernity.com/blog/bernardo/4621998 .

Vortaro Oficiala: jup- ĝis juvel

30 Jul 2016 593
La alfabeta ordo de la Vortaro Oficiala ne distingas inter diakritaj literoj kaj la koncernaj bazaj literoj. Tial ĵur-, ĵurnal- kaj ĵus aperas antaŭ just- kaj juvel. Pri la niaepoke nekutima alfabeta ordo legu tie ĉi www.ipernity.com/blog/bernardo/4625506 .

Vortaro Oficiala - er ĝis ermit-

30 Jul 2016 479
Specimena paĝo el la Vortaro Oficiala, la vortoj de -er' ĝis ermit'. Elŝutu je esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto .

Vortaro Oficiala Junio 2016

30 Jul 2016 1930
La plej kompleta kaj detala kolekto de ĉiuj vortoj el la Fundamento de Esperanto laŭ la aktuala stato de 2007. Kun klarigoj pri ĉiuj vortoj el la Universala Vortaro kaj la naŭ Oficialaj Aldonoj. Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625288 .

Lingva Kritiko, Kolonjo 1932-1935

21 May 2016 2 1 1090
Represo de la unua nur esperantologia gazeto (112 p.), kiu aperis kiel aldonaĵo de Heroldo de Esperanto inter 1932 kaj 1935 (de 1933 en nazia Germanio) kaj ĝis nun estis tre malfacile akirebla kaj konsultebla. Havinda!

Glück, Esperanto für Jedermann, 1931

21 May 2016 1030
Germana lernolibro de Esperanto. Vd. la artikolon "Germanlingvaj Esperanto-lernolibroj": www.ipernity.com/blog/41683/223790 .

Saldanha Carreira, Curso Elementar, 1931

21 May 2016 983
Lernolibro por portual-lingvanoj el 1931, bedaŭrinde en tre malbona kaj disfalanta stato.

Plauen, Schulgeschichte 1941

21 May 2016 532
La "historio pri la lernejoj" en la saksa urbo Plauen im Vogtland (1941) ankaŭ priskribas la sorton de la tieaj Esperanto-lernejo (vd. apude) - iom rimarkinde, konsiderante ke Esperanto estas fakte malpermesta en nazia Germanio de 1936.

Plauen, Historio de la Esperanto-lernejoj, 1941

21 May 2016 713
El la apuda libro pri la historio de la lernejoj en la saksa urbo Plauen el 1941.

88 items in total