Antaŭkongresa Ekskurso en Svitavy
19.-23.7.2016 okazis en Svitavy oficiala Antaŭkongresa Ekskurso, kiun organizis ĈEA kunlabore kun UEA kaj kiun partoprenis kongresanoj el Brazilo, Usono, Germanio, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Suda Koreio kaj Aŭstralio. Bunta ekskursa kaj kultura programo realiĝis sukcese kaj en bonhumora etoso.
Pliaj fotaĵoj kaj videofilmoj estos prilaboritaj kaj publikigitaj ene de aŭgusto!
23 Aug 2016
Antaŭkongresa Ekskurso al Litomyšl
Fotomuntaĵo el la Antaŭkongresa Ekskurso al Litomyšl 22.7.2016 (faka ekskurso en la firmao Adfors, tagmanĝo en la Domo de Smetana, vizito de la ĉefplaco , de la kastelo sur la listo de UNESCO kaj de la monaĥejaj ĝardenoj, koncerto). Kreis PaDv.
Uzitaj kelkaj fotaĵoj el Vikimedia Komunejo.
Litomyšl estas ĉarma historia urbeto en Orienta Bohemio proksime al Svitavy, konata pro sia riĉa kultura tradicio.
eo.wikipedia.org/wiki/Litomyšl
23 Aug 2016
1 favorite
Specimeno el la antaŭkongresa koncerto en Litomyšl (kun himno en Esperanto!)
Miksita koruso Vlastimil prezentis belan pli ol duonhoran koncerton en Litomyšl, kadre de la Antaŭkongresa Ekskurso en Svitavy, kiu celis la 22.an de julio 2016 al la proksima historia urbo Litomyšl
(vidu fotaĵon www.ipernity.com/doc/181031/42840702 ).
La korusanoj ĝuis la unikan okazon kanti antaŭ internacia publiko laŭvorte el la tuta mondo (ekde Brazilo ĝis Aŭstralio).
La koncerto konsistis el diverslingvaj spiritaj kaj popolaj kantoj.
Porrememore nur kelkaj gustumaĵoj ene de 5 minutoj.
Unu membro de la koruso Petr Jonáš estas esperantisto kaj membro de la Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy. Dank al lia traktado la koncerto povis okazi kaj la membroj ankaŭ pretis nove ekzerci en Esperanto "La Esperon". Viaj pozitivaj reagoj povos veki ilian intereson kaj ev. emon ellerni kaj registri pliajn kantojn en Esperanto-traduko. Por Esperantlingva kulturo tio certe estus gajno.
Viaj transsendoj al geamikoj kaj komentarioj bonvenas!!
27 Jul 2016
16membra ĉina grupo post solena akcepto en la urbodomo en Svitavy
20.7.2016
En la ĝardeno antaŭ la urbodomo.
Fotite laŭ la videofilmo de Pavol Kaščák.
27 Jul 2016
Akcepto de la partoprenantoj de la Antaŭkongresa Ekskurso en la urbodomo en Svitavy
La Antaŭkongresa Ekskurso, post la neformala marda interkona vespero, oficiale komenciĝis per solena akcepto en la urbodomo. Pro malĉeesto de la urbestro (pro feriado) partoprenis la vicurbestro Pavel Čížek (meze). Maldekstre sidanta Vladimír Dvořák, prezidanto de ĈEA, dekstre staranta Libuše Dvořáková el Svitavy, vicprezidantino de ĈEA kaj gvidantino de la loka E-klubo. Apud ŝi Ĝoja, redaktorino de la radio CRI, interpretanta por parto de komencantoj en la 16membra grupo el Ĉinio.
Paroladojn prezentis ankaŭ reprezentantoj de la eksterlandaj gastoj.
25 Jul 2016
Hotelo Garni Svitavy - loĝloko por partoprenantoj de la Antaŭkongresa Ekskurso
fonto: retejo www.garni-svitavy.cz , kompilis Pavla Dvořáková
25 Jul 2016
"Dancoj el la tuta mondo" - unu el vesperaj programoj de la Antaŭkongresa Ekskurso
Okazis en la teatro Trám en Svitavy 21.7.2016.
Prezentiĝis membrinoj de la lokaj amatoraj dancensembloj SEFA (orientaj, ciganaj kaj hispanaj dancoj) kaj SRDÍČKO (kantri kaj liniodancoj). Okazis ankaŭ demosntrado pri vestado de la hinda "sárí"
(surfote membrino de la loka Esperanto-klubo Dagmar Martinková).
Mallongigo de la filmregistrado estos preparita kaj publikigita dum aŭgusto.
25 Jul 2016
Eksterlandaj gastoj en la muzeo 20.7.2016
Antaŭe gastino el Aŭstralio kaj Ĉinio, malantaŭ ili el Brazilo
22 Jul 2016
Partoprenantoj de la Antaŭkongresa Ekskurso en la firmao Adfors - filio de Saint Gobain en Litomyšl
Dum la faka ekskurso al la moderna fabriko produktanta vitrofibrojn
22.7.2016
21 Apr 2016
2 favorites
Celoj de la Antaŭkongresa Ekskurso 2016
Svitavy - renesanca kastelo LItomyšl - Olomouoc
La aranĝo por partoprenantoj de la 101-a UKo en Nitra okazos 19.-23.7.2016 en Svitavy
informojn vidu en la artikolo
www.ipernity.com/blog/181031/4611642
Ni elkore invitas vin al vizito!!
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter