Tutŝtata filatela ekspozicio kun salono Esperanto en Svitavy
La ekspozicio, organizita de Asocio de ĉeĥaj filatelistoj, okazis 25.-28.09.2014 en Svitavy (Ĉeĥio) en Urba Muzeo kaj Galerio. Ĝi entenis ankaŭ ekspozicion pri Esperanto. La loka Esperanto-Klubo kaj nia muzeo estis organiza partnero. Nia nova tutjara ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" estis parto de la projekto (pri ĝi ni alportos fotodokumentadon en sekva albumo nun prilaborata).Esperantistoj…
(read more)
13 Oct 2014
Bildkarto de Pavel Rak okaze de la Tutŝtata filatela ekspozicio en Svitavy
pri la aŭtoro: eo.wikipedia.org/wiki/Pavel_Rak
La ekspozicio okazis kun aktiva partopreno de la Esperanto-Klubo Svitavy kaj entenis ankaŭ apartan ekspoziciaĵon pri Esperanto.
13 Oct 2014
Oficiala ĉeĥa poŝtmarko kun alpresaĵo, desegnita de esperantisto Pavel Rak
eldonis Ĉeĥa poŝto okaze de Tutŝtata filatela ekspozicio (kun salono Esperanto), okazinta 25.-28.9.2014 en Svitavy
skribaĵo sur la desegnaĵo maldekstre: "Oni nomas min Blua Maŭricio!"
27 Sep 2014
Urba Muzeo kaj Galerio en Svitavy
prizorganta ankaŭ la Domon de Ottendorfer, en kies teretaĝo funkcias nia Esperanto-Muzeo (kultura entrepreno de Ĉeĥa Esperanto-Asocio)
La Urba Muzeo estis okazloko de Tutŝtata filatela ekspozicio kun salono Esperanto
(25.-28.9.2014).
27 Sep 2014
Aŭtogramiado de la ilustristo Pavel Rak 27.9.2014
Konata ĉeĥa ilustristo kaj humuristo
(ka esperantisto, iustrinta multajn E-librojn)subkribas precipe sian kvarlingvan libron pri desegnita humuro en Urba Muzeo kaj Galerio en Svitavy, kadre de la Tutŝtata filatela ekspozicio kun salono Esperanto
- por ĝi li kreis apartan poŝtmarkon, kiun eldonis Ĉeĥa poŝto (vidu en tiu ĉi albumo).
Pri la aŭtoro
eo.wikipedia.org/wiki/Pavel_Rak
Maldekstre Marie Čumová, oferema bibliotekistino de Esperanto-Muzeo Svitavy
meze staranta - Marcela Raková, edzino de Pavel Rak
21 Aug 2014
Oficiala ĉeĥa poŝtkarto kun Esperanto-temo
eldonis Ĉeĥa poŝto okaze de la Tutŝtata filatela ekspozicio kun salono Esperanto, okazinta 25.-28.9.2014 en Svitavy.
Aŭtorino de la desegnaĵo: ĉeĥa esperantistino Miroslava Tomečková
25 Sep 2014
Miroslava Tomečková, aŭtorino de la oficiala poŝtkarto kun Esperanto-temo
La poŝtkarton vidu ĉi-tie:
www.ipernity.com/doc/181031/35472903
dum aŭtogramiado en Esperanto-Muzeo Svitavy 25:9:2014
vikpedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslava_Tome%C4%8Dkov%C3%A1
Inaŭguro de la Tutŝtata filatela ekspozicio en Svitavy 25.9.2014
Maldekstre Blanka Čuhelová, direktorino de Urba Muzeo kaj Galerio (okazloko de la ekspozicio)
meze M.Pešek, estro de la organiza komitato
Libuše Dvořáková parolas dum inaŭguro de la Tutŝtata filatela ekspozicio en Svitavy 25.9.2014
Vicprezidantino de ĈEA,
estrino de la Muzea grupo de ĈEA
kaj prezidantino de Klubo de amikoj de Esperanto Svitavy
estis ankaŭ aktiva membro de la organiza komitato de la ekspozicio.
Maldekstre Blanka Čuhelová, direktorino de Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy
Partoprenantoj de inaŭguro de la Tutŝtata filatela ekspozicio kun salono Esperanto - en Svitavy, 25.9.2014
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter