E-lingvo kaj movado
Kolekto de libroj aŭ prelegoj pri E-lingvo, pri interlingvistiko kaj E-movado. Komence de la albumo troviĝas E-vortaroj.
Kiam la albumo iĝos tro vasta, ni klopodos ĝin dispartigi laŭteme..
En la dosierujo DOKUMENTOJ troviĝas
tekstoj kaj sonregistraĵoj,
enla dosierujo FOTOJ troveblas fotoj kaj videoj.
La albumo estas ordigita kronologie laŭ alŝuto (ple lastaj unue)-
R.Dobrzynski - Bona espero - idealo kaj realo
|
|
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8069
en knihabonaespero.cz vi povas trovi senpage elŝuteblajn tradukojn de la libro al la diversaj lingvoj !!
Ni invitas vin al vizito kaj legado!
Bona Espero
|
|
|
Mallonga intervjuo de Roman Dobrzynski kun geedzoj Grattapaglia, kiuj gvidas la
infankomunumon Bona espero en Brazilo
eo.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero
La video estas specimeno el la filmo "Esperanto - la centjara" el 1987.
fonto: www.youtube.com/watch?v=3aN3k1vXKHo
R. Dobrzynski eldonis en 2006 eldonis nepre legindan libron "Bona espero-ideala kaj realo" kaj en 2012 filmis apartan filmon pri la sama temo. Ambaŭ verkoj mendeblas ĉe UEA.
Václav Havel kun esperantistoj
|
|
|
Vaclav Havel ne nur estis Alta Protektanto de la UK de Esperanto en Prago, sed ankau interisiĝis pri Esperanto. En septembro 2008, dum la Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando) vizitis la E-standon de EEU kaj Andreo Sochacki faris la komunan foton de Vaclav Havel kun esperantistoj: d-ro Sean Ó RIAIN (la Irlanda Diplomato, Prezidanto de EEU), Etsuo Miyoshi (Mecenato de Esperanto, Prezidanto de Kompanio SWANY), Eduardo Kozyra (Vicprezidanto de Pola Societo Europo-Demokratio-Esperanto), Peter Balaz ( E@I , el Slovakio), Łukasz Żebrowski (Prezidanto de TEJO), Tobiasz Kaźmierski (volontulo en CO de UEA)
transsendis:Eduard Kozyra
Teatraĵo dum UK 2011
|
|
|
"Dek tagoj de kapitano Postnikov"
- laŭ la romano de Mikaelo Bronŝtejn "Reveno de heroo"
- pri tre kontraŭdira kaj longe tabua
karisma rusa esperantisto, dufoje kondamnita pro spionado (kaj kontraŭ Rusa imperio, kaj kontraŭ Sovetunio) (vidu
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandr_Postnikov - inkluzivas ankaŭ ligilojn al recenzoj)
La bazon de la enhavo konsistigas dek tagoj, dum kiuj pluraj esperantistoj navigis en aŭgusto de 1910 de Bremeno ĝis Vaŝingtono al la 6a UKo. Tie kunveturis kaj Aleksandr Postnikov, kaj Ludoviko Zamenhof ....
Tiu ĉi registraĵo estas nur la 1-a parto,
la sekvajn vi povas vidi ĉi-tie:
2-a parto: http://www.youtube.com/watch?v=nA4rGXwcH2U&feature=relmfu
3-a parto: http://www.youtube.com/watch?v=ReWAwk1NWD0&feature=relmfu
4-a parto: http://www.youtube.com/watch?v=u-r3_Sq2WNg&feature=relmfu
5-a parto: http://www.youtube.com/watch?v=-RDWxNtniz8&feature=channel_video_title
Transprenite el Youtube el la retejo de la Ipernitiano Dima Ŝevĉenko
Nitobe Inazo
|
|
Nitobe Inazo (vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Nitobe_Inazo ), ĝenerala vicsekretario de Ligo de Nacioj klopodis pri starigo de lingva egaleco kaj justeco en tiu ĉi organizo. Lia portreto nuntempe troviĝas sur kvinmiljena bankbileto . Li partoprenis kiel oficiala observanto Universalan E-Kongreso en Prago en 1921 kaj sekve li skribis por LN tre favoran raporton, prezentitan al la Ĝenerala Asembleo, en kiu li nomis Esperanton "motoro de la internacia demokratio", esperantistojn li indikis kiel "seriozajn inteligentajn civitanojn", idealismajn kaj individualismajn.
Kvankam Ligo de Nacioj tiam ne akceptis liajn rekomendojn pri oficiala akcepto de Esperanto, li estis ĝis sia morto en 1933 aktiva simpatizanto kaj subtenanto de nia lingvo.
Nintempe lian nomon portas la **Internacia centro por lingva demokratio** ( http://eo.nitobe.info ).
La 5a UKo en Barcelono 1909
|
|
|
|
Fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=ny5HyG9u5jc
Uzanto:
http://www.youtube.com/user/danikortijo
Zamenhof-Kongresaj paroladoj
|
|
|
7 paroladoj ĉe Universalaj Kongresoj kaj 4 aliaj.
Kompilis Aleksander Korĵenkov.
Jekaterinburg: Sezonoj, 1995. 64 p.
Antaŭ naskiĝdomo de Zamenhof
|
|
|
"Esperantistoj antaŭ la naskiĝdomo de d-ro Zamenhof" (1929)
- tiun ĉi interesan fotofilmeton mi trovis en Youtube ĉe evidente neesperantista uzanto Tomek Wisniewski (kun uzantnomo bagnowka7), aperiganta materialojn pri historio de la urbo Bjalistoko.
Kun ĉarma kortuŝa kanto de la grupo Persone "Lasu min sonĝi"
(la teksto troviĝas ĉi-tie:
http://bertilow.com/persone/tekstoj/lasu_min_songhi.html ).
Tondite (origina daŭro 10 minutoj).
Fonto de la filmo:
http://www.youtube.com/watch?v=KQeUcPZdsOM
Inter la fotitaj personoj estas aparte indikita ĵurtnalisto kaj lingvisto Jakobo Ŝapiro (1897-1941)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jakobo_%C5%9Capiro ,
i.a. aŭtoro de "Paroladoj de bonhumora Zamenhofano" reeldonita en 2009:
vidu http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8220&id=1315&recenzo=montru
Pupteatraĵo "Vivo de Zamenhofo"
|
|
|
de pupteatra grupo de Anne Sofie Robinson el Svedio
3a parto - interparolo de fianĉino Klara Silbernik kun sia patro kaj de s-ro Silberlnik kun sia estonta bofilo Ludoviko Zamenhof
Fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=jReTo4EBPrE
Edmond Privat - Vivo de Zamenhof, 3a eld. 1946
|
|
|
"Unua libro" - la unua lernolibro de Esperanto
|
|
aperinta en Varsovio 26.7.1887
origine en la rusa versio,
sekvate en la aliaj lingvoversioj
pli detalaj informoj (inkluzive retligilojn al la kompleta teksto de la libro):
http://eo.wikipedia.org/wiki/Unua_Libro
UK-oj 1905-2010
|
|
|
Kronologia fotoskizo de ĉiuj ĝisnunaj Universalaj Kongresoj.
Kun muziko de Ĵak Le Puil.
Pretigis Bjalistoka E-Societo
fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=nHIY3MYW1OU
G.Handzlik kiel Zamenhof
|
|
|
Eta fragmento el monoframo pri d-ro Zamenhof, prezentita de konata "bardo sen barbo" Georgo Handzlik el Pollando la 9-an de oktobro 2009 dum la Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio en Svitavy
- en Kultura salonego de la Domo de Ottendorfer (sidejo de la Esperanto-Muzeo). Registris Pavla Dvořáková.
Bonvenon al Japana Esperanto-Instituto!
|
|
|
JEI, situanta en Tokio, reprezentas japanan Esperanto-movadon.
Pliajn informojn vi trovos en la paĝaro
www.jei.or.jp/hp/esp.htm
Fonto:https://www.youtube.com/watch?v=KSzteqqC-tY
10 Kanaloj plej famaj en Esperanto
|
|
Kiaj kanaloj? Kompreneble ne la subteraj, sed tiuj en Youtube☺. Esploru ilin!
fonto: kanalo de Vanege,
www.youtube.com/watch?v=gy4vDm62dH0
kompleta listo de Esperantaj Youtube-kanaloj:
docs.google.com/document/d/1P1ZfmbmYlDtEhg8XHB3ZJpbZIh6Ra2tXL7OlbQzGZgU/edit
Tabelvortoj (animacia rakonto)
|
|
|
Interesa didaktika ideo de Ian Carter
- animacia rakonto, dum kiu vi povos en praktiko ekzerci multajn korelativojn.
Fonto:
www.youtube.com/watch?v=a51aHuMEb5M
la 1a parto de la projekto, en kiu estas klarigataj unuopaj vortoj de la korelativa tabelo, troviĝas en
www.youtube.com/watch?v=lmK5EZYAQ6Q
Rekomendatas por memstara studo, uzo en lingvokursoj kaj kluboj.
Kiel paroli publike kaj kiel alfronti antaŭjuĝojn…
|
|
Prelego de Duncan Charters en la 26a Seminario por Aktivula Maturigo, organizita de UEA kaj Hispana Esperanto-Federacio kaj okazinta en Herrera del Duque (Hispanio) de la 29a de junio ĝis la 1a de julio de 2016, paralele kun la 75a Hispana Kongreso de Esperanto.
Fonto:
kanalo de Hispana Esperanto-Federacio
www.youtube.com/watch?v=E4VAExkDcmc
EO-TAGO-2016-EO
|
|
26.7.- Tago de Esperanto, proponatas kiel Tago de justa komunikado. Uzu la okazon por informi nacilingve vian ĉirkaŭaĵon!
Diverslingvaj afiŝoj kaj aldonaj tekxtoj elŝuteblas senpage en
www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/esperanto-tago-2016.html
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter