"Radio-parolado de Esperanto tra la Interreto" - p…
Jaroslav Karhan: J.A.Komenius - L.L.Zamenhof - La…
21.2. - Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
Nova retejo de E@I - ZAMENHOF.INFO !!!
M.Malovec - Granda Esperanta-Ĉeĥa Vortaro
La 102a UK en Seulo 2017 - Malneta resumo
Herzberg am Harz
Zamenhof - la kreinto de Esperanto
Kalendaro por 2018 (Esperanto-Muzeo Svitavy)
Claude Piron - Persona konfeso omaĝe al Esperanto
Pri la Esperanta Stilo - el Lingvaj Respondoj de L…
Muzea nokto en Svitavy 1.6.2018
Antaŭ unu jarcento - La granda milito kaj Esperant…
Esperanto en la regno de Poseidono☺
La 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto 2019
Afiŝo por la Esperanto-Tago 2019
Pavel Rak - portreto kaj du de li ilustritaj libro…
Duncan Charters - Kiel poliglotoj lernas lingvojn
Naskiĝtaga kuko de Esperanto
Dr. Zamenhof legas parton de la antaŭparolo al la…
26jara d-ro L.L. Zamenhof en 1887 (en la jaro de l…
Zlatko Tišljar (19.5.1945 - 8.9.2020)
Zlatko Tišljar - Esperanto vivos malgraŭ la espera…
Intervjuo kun prof. Reinhard Selten (en Esperanto,…
Detlev Blanke (30.5.1941-20.8.2016)
EO-TAGO-2016-EO
Mozaikeroj el Movada Foiro en Nitra 2016
Angel Arquillos kun granduloj dum la UKo en Nitra
Invito al Nacia vespero dum la Universala Kongreso…
Kiel paroli publike kaj kiel alfronti antaŭjuĝojn…
Tabelvortoj (animacia rakonto)
10 Kanaloj plej famaj en Esperanto
Asteroido n-ro 1462 nomita Zamenhof
La 101a UK en Nitra - prezentiĝo poŝtkartforma
Emblemo de la 101a UK- poŝtmarkoforma
Invito al UK 2016 en Nitra - Mark Fettes
Esper(ant)o-balono
Novjara bondeziro de ĈEA 2016
La kvar esperantistaj kandeloj
Afiŝo por Tago de Esperanto-Libro - 15.12.2015
Surstrata pentristo laboranta pri portreto de d-ro…
Afiŝo omaĝe al Zamenhof-Tago kaj Tago de esperanto…
Hellotalk per Esperanto - Praktiku la lingvon per…
Junulara kantensemblo "Junaj voĉoj" el Pollando ko…
IJK Wiesbaden 2015
See also...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
1 175 visits
Forpasis Magda Šaturová (1929-2016)
FORPASIS MAGDA ŠATUROVÁ (1929-2016)
La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10-an de septembro en Bratislavo. Ŝi naskiĝis la 4-an de julio 1929. Studinte la anglan filologion kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldonredaktoro, unue ĉe belliteratura eldonejo kaj poste ĉe Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987).
Šaturová estis grava aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por slovakoj.
De ŝi aperis la lernolibro Rozprávate po esperantsky: Ĉu vi parolas Esperante? (1965), la poŝlernilo Esperanto do vrecka (1970), Esperanto-kurso por progresintoj (kun Pavel Rosa kaj Ján Jánošov; 1972), la kurslibro “por ĉiuj” Esperanto pre každého (kun František Šatura; 2004) kaj Slovaka-Esperanta-slovaka turisma vortaro (1989; 2-a eld. 1991; ŝi redaktis ankaŭ anglan version).
Ŝi ankaŭ esperantigis slovakajn literaturaĵojn, kontribuante interalie al Slovaka antologio (1977; 2-a eld. 1980). Ŝi multe prelegis kaj artikolis pri leksikografiaj kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis kaj gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio en Bratislavo. Ŝi estis ankaŭ membro de AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estis landa reprezentanto de IKUE. En UEA ŝi membriĝis en 1947 kaj estis ĝia fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ekde 1960 ĝis sia forpaso.
Slovakia Esperanto-Asocio distingis Magda Šaturová per arĝenta medalo en 1987. En la 89-a UK en Pekino en 2004 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Pro sia sanstato ŝi ne povis partopreni en la ĉi-jara UK en sia hejmlando, sed en sia varmkora salutmesaĝo al la kongresanoj ŝi skribis, ke ŝi anime estas kun ili.
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 635
2016-09-15
Translate into English

Martine has particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.