Galerio de trideko da gravaj esperantistinoj  el la tuta mondo

Virinoj en E-movado

  • Photos| Docs

kreite omagxe al Internacia Virina Tago 8.3.2013 iom post iom kunigos informojn pri virinoj aktivaj en Esperanto-kulturo kaj movado kaj ankaŭ iliajn verkojn aŭ verkojn, en kies realigo ili grave kontribuis Koncerne alŝutitajn tekstajn dokumentojn, klaku en tiu ĉi kolumno supre al "DOKUMENTOJ" !!!

Galerio de trideko da gravaj esperantistinoj el l…

11 Mar 2019 610
Ĉu vi ekkonos ilin laŭvizaĝe? Marie Hankel (1844-1929), la unua esp. poetino Louise Høst (? -1941), ĉefdelegitino de UEA Agnes Melchior (1883-1945), aktivulino de Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj Wilhelmine Løvgreen (1858 -?), propagandistino en Danio Johanna Zschepank, prezidantino de Esperantista Literatura Asocio Emilie Hodler-Ruch (1880-1960), disponigintino pri la havaĵoj de la edzo Marie Larroche (1854-1940), aktivulino de IKUE Marie Strejčková-Šamlová (1891-1970), aktiva en radio Margaret Lilly Blaise (1878-1935), instruistino kaj komitatanino Paula Grave, dana esperantistino Danica Bedeković (1872-1955), aŭtorino de la unuaj kroataj lernolibroj kaj vortaroj Marija Pilepić (1871-1962), la unua kroata esperantistino Madeleine Foing-Haudebine (1898-1978), Cseh-metoda instruistino Julia C. Isbrücker (1887-1971), kunfondintino de Internacia Cseh-instituto Wanda Zamenhof (1893-1954), varsovia kuracistino Halina Weinstein (1902-1942), instruistino kaj verkistino Anna Tuschinski (1841-1939), pionirino en Dancigo Margrethe Noll (1874-1962), dana propagandistino Julie Šupichová (1884-1970), ĉeĥoslovakia instruistino Verda Majo (1912-1947), japana-ĉina aktivulino Lizzie Morariu (1904-)?, sveda instruistino Lidja Zamenhof (1904-1942), aktivulino de Bahaismo kaj Cseh-instruistino Klara Zamenhof (1863-1924), la unua esperantistino Tekla Essigman, pola aktivulino Hilda Dresen (1896-1981), estona poetino Rosa Junck (1850-1929), ĉeĥa aŭtorino Helmi Dresen (1892-1941), estona aktivulino Louise Briggs, angla instruistino, aŭtorino de teatraĵoj Sofia Zamenhof (1889-1942), infankuracistino, helpantino de LLZ Elisabet Pähn, Cseh-instruistino Pliajn informojn vi povas esplori en eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Ĉefpaĝo Fonto: Facebook, la grupo Historio de Esperanto www.facebook.com/historiodeesperanto/photos/a.240729443270223/304533096889857

Bondeziro okaze de la Internacia Virina Tago

08 Mar 2019 215
Jen kelkaj aktualaĵoj en nia albumo VIRINOJ EN LA ESPERANTO-MOVADO www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/album/302829

kantistino Valentina Cancino (Rumanio/Usono)

08 Mar 2019 284
estas i.a. aŭtorino kaj interpretino de la kanto "Ami", aprezita ĉe Belartaj konkursoj de UEA en 1999 - vi povas aŭskulti ĝin en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48218582

Éva Farkás-Tatár (1924-2018)

08 Mar 2019 230
Hungara eminenta Ĉe-instruistino, edzino de kvakera pastoro kaj mem diakonino, subteninta "ekumenismon de la koro". Konata kaj populara en multaj landoj. Ne forgeseblas ŝia afabla voĉo en Esperanta radio. Radiointervjuo kun ŝi www.radio-vatikana-esperanto.org/2007/0501/rv070501.mp3 eo.wikipedia.org/wiki/Éva_Farkas-Tatár biografia artikolo de Ed Borsboom: esperanto-ondo.ru/H-farkas.htm Alŝutite okaze de la Internacia Virina Tago.

Verda Majo - Teru Hasegawa (1912-1947)

08 Mar 2019 498
eo.wikipedia.org/wiki/Verda_Majo Alŝutite okaze de la Internacia Virina Tago por la albumo "Virinoj en E-movado".

Mireille Grosjean legas la tekston de Verda Majo "…

08 Sep 2018 269
La teksto aperis en la gazeto "Lernilo de Esperanto" n-ro 11-12 ; nov.-dec.1943. La deklamo okazis en la 77a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 51a Kongreso de ILEI, okazintaj en Madrido en 2018. Pri Verda Majo eo.wikipedia.org/wiki/Verda_Majo Pri Mireille Grosjean eo.wikipedia.org/wiki/Mireille_Grosjean fonto: www.youtube.com/watch?v=JhS70p3lEms Alŝutite okaze de la Internacia Virina Tago por la albumo "Virinoj en E-movado".

Spomenka Štimec - Virinoj en Esperanta kulturo

08 Mar 2019 326
Konciza superrigardo pri kelkaj gravaj Esperantaj literaturistinoj fonto: www.esperanto.hr/spomenka.htm#aliaj

Lidja Zamenhof (1904-1942)

08 Mar 2019 197
La plej juna filino de d-ro Zamenhof eo.wikipedia.org/wiki/Lidja_Zamenhof Lernis Esperanton kiel 9-jara, fervora instruantino, tradukantino kaj pionirino de la bahaa kredo - pereis en la koncentrejo Treblinka. Unu el ŝiaj tradukoj estas Noveloj de H. Sienkiewicz www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48218392 .

Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1984)

08 Mar 2019 290
eo.wikipedia.org/wiki/Clelia_Conterno_Guglielminetti La poemaro aperis en La Laguna en la serio "Beletraj kajeroj" en 1969. 134 p. o Rakontadon pri ŝi de Michela Lipari vi povas aŭskulti en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48217486 Recenzo de D. Blanke pri la libro kaj unu poemo "Velŝipo" legeblas en esperanto.net/literaturo/pac/etvivrec.html - publikigite okaze de la Internacia Virina Tago, por la albumo Virinoj en E-movado

Michela Lipari

07 Mar 2019 364
Inter 1992-2004 estraranino de UEA, ekde 2014 prezidantino de Itala Esperanto-Federacio redaktorino kaj tradukantino eo.wikipedia.org/wiki/Michela_Lipari Ŝian rakontadon pri Clelia Conterno Guglielminetti kadre de la prelego "Kaŝitaj (literaturaj) trezoroj" vi povas aŭskulti en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48217486 - publikigite okaze de la Internacia Virina Tago, por la albumo Virinoj en E-movado

Věra Podhradská (13.8.1939-5.2.2019)

11 Feb 2019 255
Honora membrino de ĈEA, en 1999-2005 ĈEA-prezidantino Biografia vikipedia artikolo: eo.wikipedia.org/wiki/V%C4%9Bra_Podhradsk%C3%A1 Konciza Esperanta aŭtobiografio: esperantobrno.cz/malnova/podhradska_mia-historio.pdf Ŝia prelego pri la Bermuda Triangulo elŝuteblas en: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48115392 fotis_Oldřich A. Fischer

verkistino Spomenka Štimec solenas sian vivjubileo…

05 Jan 2019 363
Unu el la plej gravaj nuntempaj verkistoj de originala Esperanto-literaturo, naskiĝis la 4-an de januaro 1949. Vidu pli en la vikipedia artikolo eo.wikipedia.org/wiki/Spomenka_Štimec kaj en la aŭtora retejo kun pliaj ŝiaj verkoj!! www.esperanto.hr/spomenka.htm Ŝia plej fama verko "Ombro sur interna pejzaĝo" elŝuteblas en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47941426

Jindřiška Drahotová

08 Sep 2017 424
Honora membrino de ĈEA solenis 25.11.2018 sian vivjubileon. Aktivas precipe kiel tradukantino (plejparte el Esperanto al la ĉeĥa), eldonantino de LEGOLIBRETOJ kaj LEGAĴOJ, estrino de la klubo en Mladá Boleslav. Ŝi instruas kadre de la klubo kaj dum Printempaj kaj Aŭtunaj Seminarioj en Bohemia Paradizo, kiujn ŝi ĉeforganizas. (vidu www.esperanto.cz/eo/akce/la-48-a-lingva-seminario-1051.html kaj fotogalerion el la seminarioj: www.muzeum.esperanto.cz/eo/galerio/40-seminare-v-penzionu-espero-v-ceskem-raji-seminarioj-en-la-pensiono-espero.html vikipedian artikolon (baldaŭ kompletigotan kaj aktualigotan) vidu ĉi-tie eo.wikipedia.org/wiki/Jindřiška_Drahotová LEGOLIBRETOJ POR SENPAGA ELŜUTO (bunta diverstema legaĵo por progresintoj - taŭga kaj por aŭtodidaktoj, kaj por instruado en la kursoj aŭ por programoj en la kluboj kaj dum aranĝoj): www.esperanto.cz/eo/aktuality/legolibretoj-por-senpaga-el-uto.html Kontakto: drahotova @ esperanto.cz

Anna Löwenstein - La Ŝtona Urbo

16 Sep 2017 840
Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1999. 350 p. retbutiko.net/ero/surb En 2017 aperis jam en la 5a eldono. ISBN: 90-71205-77-0 (eldonoj 1-4)/978-0-244-01389-9 (eldono 5) La plej konata verko de A.L., historia romano pri sorto de la kelta kaptitino en la antikva Romo. Verkita en la angla kaj sekve tradukita de la aŭtorino mem al Esperanto. Aperis ankaŭ en la franca (2010) kaj hungara (2014) tradukoj. Libere disvastigeblan parton de la romano la eĉ senpage registriĝintaj membroj de Ipernity povas elŝuti kaj legi ĉi.tie: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/45515908 Elekto de diversaj recenzoj: recenzo de Gerrrit Berveling en la "Fonto": esperanto.net/literaturo/fo/stonaurbrec.html recenzo de Garbhan MACAOIDH en la "Monato" www.esperanto.be/fel/mon/rec/surb.html recenzo de Michael Lennartz en Ipernity www.ipernity.com/blog/41683/238828

Anna Löwenstein

16 Sep 2017 1 388
elstara brita verkistino, redaktorino kaj instruistino, membrino de la Akademio de Esperanto eo.wikipedia.org/wiki/Anna_Löwenstein surfote:prelegas dum la 44a Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, aprile 2016. fonto: cs.wikipedia.org/wiki/Anna_Löwenstein#/media/File:Anna_L%C3%B6wenstein_2016-04-30.jpg aŭtoro: Aleks Aɴᴅʀᴇ licenco CC BY 4.0

Forpasis Magda Šaturová (1929-2016)

15 Sep 2016 1 1 1156
FORPASIS MAGDA ŠATUROVÁ (1929-2016) La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10-an de septembro en Bratislavo. Ŝi naskiĝis la 4-an de julio 1929. Studinte la anglan filologion kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldonredaktoro, unue ĉe belliteratura eldonejo kaj poste ĉe Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987). Šaturová estis grava aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por slovakoj. De ŝi aperis la lernolibro Rozprávate po esperantsky: Ĉu vi parolas Esperante? (1965), la poŝlernilo Esperanto do vrecka (1970), Esperanto-kurso por progresintoj (kun Pavel Rosa kaj Ján Jánošov; 1972), la kurslibro “por ĉiuj” Esperanto pre každého (kun František Šatura; 2004) kaj Slovaka-Esperanta-slovaka turisma vortaro (1989; 2-a eld. 1991; ŝi redaktis ankaŭ anglan version). Ŝi ankaŭ esperantigis slovakajn literaturaĵojn, kontribuante interalie al Slovaka antologio (1977; 2-a eld. 1980). Ŝi multe prelegis kaj artikolis pri leksikografiaj kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis kaj gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio en Bratislavo. Ŝi estis ankaŭ membro de AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estis landa reprezentanto de IKUE. En UEA ŝi membriĝis en 1947 kaj estis ĝia fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ekde 1960 ĝis sia forpaso. Slovakia Esperanto-Asocio distingis Magda Šaturová per arĝenta medalo en 1987. En la 89-a UK en Pekino en 2004 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Pro sia sanstato ŝi ne povis partopreni en la ĉi-jara UK en sia hejmlando, sed en sia varmkora salutmesaĝo al la kongresanoj ŝi skribis, ke ŝi anime estas kun ili. Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 635 2016-09-15

Ilona Koutny

08 Mar 2016 4 1 660
Hungara lingvistino kaj pedagogino (1953-), estrino de la Interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan (Pollando) Esperantistino de la jaro 2008 eo.wikipedia.org/wiki/Ilona_Koutny fonto de la fotaĵo:http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2008-rezulto intervjuo kun Ilona Koutny en Ondo de esperanto: esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2008-intervjuo

Vida Jerman kiel imperiestrino Maria Teresia

08 Mar 2016 511
Konata kroata aktorino, koninta bonege Esperanton kaj prezentinta multajn rolojn dum Universalaj Kongresoj kaj aliaj internaciaj aranĝoj eo.wikipedia.org/wiki/Vida_Jerman afiŝo al Esperantlingva premiero de la dramo "La plej longa tago de Maria Teresia", (https://eo.wikipedia.org/wiki/Maria_Tereza_de_Aŭstrio) okazinta dum la Universala Kongreso en Zagrebo en 2001

68 items in total