Reto's most read articles

  • Makiavelismo

    - 1 712 visits
    Makiavelismo De: Irana artisto Mana Neyestani La fonto de tiu ĉi verko: http://www.zamaaneh.com/zamtoon/2008/11/post_109.html

  • ĉu terorisma ondo komenciĝos en irano?

    - 1 710 visits
    La bankrotita registaro ege bezonas radikalismon por ataki la protestantojn. De diversaj fontoj aperas informoj pri danĝera plano. La subperemema regantaro bezonegas novajn krizojn por regi plu. Tamen ĉu ili sukceson realigi siajn revojn? Mi dubas. Morgaŭa la registaro okazigos teatraĵon tra la lando por ŝajnigi ke la subtenas ilin kaj oni diras ke eble profitante tiun skandalan teatraĵon okazu kelkaj eksplodoj aŭ intencaj teroraĵoj ...

  • Memore

    - 1 708 visits
    "Ne eblas trapasi unu riveron du foje, ĉar ĉiam fluas freŝaj akvoj en ĝi" tiel estas la vivo. Antaŭ sep jaroj ni festis la aperon de la Esperanto-Persa vortaro de nia karmemora samideano Aref Azari. La jenan foton mi retrovis en mia dokumentejo kaj kiel rememoraĵo mi metas ĝin ĉi tie. Festeno okaze de la apero de la libro Esperanto-Persa Vortaro.  

  • kleptokratio

    - 1 708 visits
    K iel nomi registaron kies baza rimedo estas ostaĝado, mensogadas, subtenas kaj subvencias krimulojn, organizas banditojn, ĉiam solidaras teroristojn, ribelas rekonitajn principojn, fajfas kaj mokas pri homaj rajtoj, baras ajnan eblon por aktivado de partioj, kontraŭas liberecon, malpermesas liberan merkaton, kontrolas frenezgrade siajn civitanoj kaj sentas en si mem ĉielan mision kaj perforte volas gvidi la popolon al la paradizo? Hodiaŭ mi hazarde trovis la ĝustan vorton konvenan al tiu p…

  • fotoraporto pri la 14-a de februaro en Tehrano

    - 1 705 visits
    La fotoj mem rakontas la okazintaĵojn ... http://www.iran-emrooz.net/index.php?/news2/2011_02_16_1036/

  • kio okazas en irana socio?

    - 1 704 visits
    la jenajn scenojn dum lastaj tagoj mi trapasis: 1. amikino rakontas: kun kelkaj geamikoj ni iris kafejon, ni ĉiuj estas studentoj kaj ĉiuj krom mi estas eksigitaj de la universitato pro la politika aktivado, inter ili mi sentas min honta ĉar unu nura ne eksiginto estas mi ! 2. Filo de amiko estas arestita kaj dum kelkaj semajnoj sen ajna informo pri li. Mi telefonas al li kaj demandas ĉu io naivaĵo pri la kaptito? Li respondas ne, kaj aldonas ne maltrankviliĝu oni (la registaro) nenion…

  • unu el sennombraj dokumentoj ...

    - 1 702 visits
    Foje la vortoj ne povas kunporti sentojn kaj signifojn. Pli bone mi silentu. Vidu kiom sovaĝe la polico kotraŭas la civitanojn. Se vi konas similaĵojn tra la mondo bonvolu informi min ... Por esti iom informita kio okazis kaj kial en irano bv legi ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_protestado_en_Irano_(2009) PS: similaj dokumentfilmoj plenplenas en interreto kaj nur kiel ekzemplo mi metis ĝin ĉi tie. Dankon al amikino kiu sendis ĝin al mi retpoŝte.

  • 10 procenta narkotistaro

    - 1 701 visits
    Pli ol 10 procento de Irananoj uzas narkotaĵojn ... Laŭ la scienca esploro kiun oni faris en Gazvin universitao, pli ol 7 miliono de irananoj uzas narkotaĵojn. Antaŭ ne longe Ahmadineĵad diris ke " Ni estas pretaj direkti la mondon kaj la mondo atendas nian mastrumadon" (ne estas ŝerco li tute serioze kaj kun profunda sincera kredo tion esprimis). Bv ankaŭ legi: http://www.ipernity.com/blog/23187/29702

  • katastrofo en katastroflando ...

    - 1 701 visits
    La apero de Pakistano estis rezulto de katastrofo, kaj ekde sia "sendependiĝo" katastrofojn ĝi trapasis ... nun pro la inundo okazis pliĉagreniga katastrofo en tiu teritorio kaj milionoj da homoj suferadas tie. Mi bedaŭras la okazintaĵon kaj simpatias kun la suferantoj. Povreco, fanatikismo, fundamentalismo, intertribaj kaj inter-religiaj konfliktoj kaj ... vere malfortigis ties popolon ...

  • Ĉu seksatenco en iranaj prizonoj kaj arestejoj?

    - 1 699 visits
    Mehdi Karubi skribinte leteron al Ali Akbar Haŝemi Rafanĝani (la prezidanto de la Konsilio de ekspertizistoj) malkovris tabuan aferon: Seksatenco kontraŭ la arestitoj. Nun la irana socio ŝokiĝinte atendas rezulton de tiu malkaŝigo. Dum la protestado kontraŭ la fraŭdita prezidentbalotado jam aperis multaj raportoj de la arestitoj ke en la arestejon kaj prizonoj la gardistoj seksatencadis kaj bedaŭrinde tiaj raportoj pli kaj pli iĝis, pro tio Mehdi Karubi publikigis sian leteron en kiu li avert…

  • SIEMENS ne plu akceptas mendojn de Irano

    - 1 696 visits
    Kiel mi menciis , Siemens kaj Nokia antaŭe vendis al irana registaro telekomunikadan kontrolilojn kaj dum la misfama balotado per tiuj teknikiloj multaj protestantoj estis arestitaj. Post tiam kiam malkovriĝis ke tiuj kompanioj vendante tiujn ilojn helpis al la registaro, la civitanoj reage ne plu aĉetis varojn de tiuj kompanioj kaj eksterlandaj irananoj faris kampanion kontraŭ Siemens kaj Nokia. La kompanioj oficiale pardonpetis kaj deklaris ke ili ne intencis kunhelpi la subpremantojn kaj ..…

  • En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balalaĵo!

    - 1 695 visits
    En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balaaĵo. Tion raportas la estro de la komisiono pri la urba konsilio de Tehrano. Estas hontinda afero sed fakto ke irananoj ofte ĵetas balaaĵon surstrate kaj la polico nun decidis iel limigi la aferon punante la ne observantojn. PS: Se dum 4 monatoj 100000 personoj estis punitaj imagu kiom da homoj estis ne observantoj kiuj eskapis de la puno!

  • Deziro kaj sopiro

    - 1 684 visits
    … Rado de ĉaro sopire halton de ĉevalo La ĉevalo sopire dormon de la ĉaristo La ĉaristo je la sopiro de la morto … De irana poeto: Sohrab Sepehr ... چرخ یک گاری در حسرت واماندن اسب اسب در حسرت خوابیدن گاریچی مرد گاریچی در حسرت مرگ ... سهراب سپهری

  • konfeso

    - 1 683 visits
    Mi konfesas* Mi konfesas ke: la floro estas bela Vivo estas plezura libereco estas rajto Mi konfesas ke fojfoje arde defendis demokration Mi konfesas ke mi rekonas la rajtojn de aliaj kaj arde defendas tion ... Mi konfesas ke homoj estas egalrajtaj kaj ĉies vivo estas respektinda. Mi konfesas ke mi konfesas. Pri la konfesado en irano ankaŭ bv legi jenan noton: http://www.ipernity.com/blog/23187/67178 * jam komenciĝis "konfesado"de la arestitaj civitanoj…

  • filinet-paĉja interparolo: konfeso

    - 1 683 visits
    Paĉjo! ĉu mi povas ion diri? - jes mia kara Ĉu vi ne riproĉos min? ĉu vi ne miros? ĉu vi ne demnados kial? - ne, rakontu al mi Hieraŭ mi faris ion malbonon, mi ĝenis panjon. Mi enigis mian pilketon en mian buŝon kaj panjo estis kolera. - ĉu vi scias ke vi faris malbonon? Jes! mi promesas ne ripeti! - bone, enordo (ambaŭ ridetas reciproke) Fino de la interparolo

  • Aktualaj novaĵoj el Irano: La lastaj esperoj

    - 1 681 visits
    - Daŭre ne eblas fari SMS-on. - la poŝtelefonoj malbone funkcias - Interreto preskaŭ estas tute filtrita - Ne eblas mesaĝumi pere de interretaj mesaĝiloj - La televido 24 hore sendas tute inversajn raportojn pri la okazintaĵoj - jam ĉiuj ne registardependaj ĵurnaloj estas silentaj kaj ne plu aperas krom unu tagĵurnalo kiu malgraŭ sia apero ne kuraĝas raporti aktualaĵojn sencenzure. - 8 iranaj oficistoj de la Brita ambasadejo estas arestitaj - Nun pli ol 30 ĵurnalistoj estas arestitaj - P…

  • SoMoSoj, interreto kaj ĉeltelefona reto malbone funkcias ekde hodiaŭ!

    - 1 677 visits
    SoMoSoj, interreto kaj ĉeltelefona reto malbone funkcias ekde hodiaŭ! Ĉi tie estas Tehrano! Lundo (la 14-a) estos signifoplena tago al la protestantoj (ili intencas aperi sur la stratoj) en irano kaj la registaro tiel reagas ... Tiu kiu timas malfunkciigas la kontaktliniojn ...

  • Ĝis kiam ŝi intervenas, ne plu okazos perfortado

    - 1 675 visits
    Hodiaŭ vagante tra interreto hazarde mi legis suban tekston kiun skribis nekonatulino. La teksto ege plaĉis al mi. Jen iom mallongigita traduko: Tiun ĉi desegnaĵon de Jacques-Louis David mistere mi ŝatas kaj ĝi estas mia favorata tabulo. La tabulon ĉirkaŭ 1795 li prilaboris dum terura regado kaj milito kiun francio faris kun aliaj eŭropaj landoj. Jacques-Louis David mem pro subteno de Robespierre estis arestita kaj malliberigita kaj post vizito de la edzino por esperigi ŝin k…

  • teknologio je la servo de cenzuro

    - 1 666 visits
    cafeCinemaIRIBSansoor4
    La subaj fotoj iom rakontas kiel servas la teknologio al la cenzuristoj en Irano! Vere oni devas esti dankemaj al programistoj kiuj prilaboris tiujn teknologiojn :)

  • nokto de l` korperdintaj geamantoj kiom longas ...

    - 1 655 visits
    Jalda * -as Ni festas Sed mi ne ĝojas Iu, io en mi doloras ... Tamen, ni, festas ... *** Feliĉan Jaldaon! *** nokto de l` korperdintaj geamantoj kiom longas ... Venu Vi, por ke la pordo de l` maten ` estu malferma Sadi شب عاشقان بیدل چه شب دراز باشد تو بیا کز اول شب در صبح باز باشد

359 articles in total