Reto's articles

  • kie estas Libiaj virinoj?

    - 23 Aug 2011
    Mi ĝojas pro la disfalo de Kadafi - la abomeninda fiulo de Libio- sed kie estas la virinoj? neniu virino tra la raportoj videblas surstrate. Mi sentas ion ne plaĉan aferon dum tiea okazintaĵoj.

  • pripensiga demando

    - 05 Aug 2011 - 10 comments
    sur la retpaĝo de iu junulo mi legis jenan noton perslingve: " Kiam ni diras ke ni irananojn oni perforte islamanigis multaj plendas kaj ne! ne estas tiel kaj irananoj memvole akceptis islamon. Se tio estas vero ke ni irananoj memvole akceptis islamon do kial post 1400 jaroj islamaj soldatoj surstrate kaj en ĉiu kvartalo armite aperas kaj volas ke oni obeu islamajn normojn? Se irana popolo estas religiema kial oni tiom perforte devigas ilin? " pripensiga demando!

  • Urĝe: islamo en granda danĝero!

    - 01 Aug 2011 - 6 comments
    Kelkaj gejunuloj Tehranaj tra retejo www.facebook.com organizas amuzan renkontiĝon je la 29-a de julio en iu urba parko por "Akvpafado". Proksimume 800 gejunuloj ariĝas kaj la ludo komenciĝas. Oni akvo pafas unu la alian kaj kreiĝas gaja etoso dum pli ol 36 grada temperaturo. Aperas la fotoj de la renkontiĝo tra la interreto kaj la registaro frontas "tertremo"n: Islamo en danĝero! Kia skandalo: knaboj kaj knabinoj dum hela(!) tago en publika parko akvumas unu la alian kaj la polico ne baras…

  • Naĝado malpermesata!

    - 30 Jul 2011 - 3 comments
    Laŭ la oficiala deklaro * ajna naĝado dum Ramadan-monato ĉe kaspia maro estas malpermesata. Por respekti islamajn regulojn tiel decidis la registaro. Menciindas ke pro plaĉa(!?) etoso dum Ramadan-monato kelkmiloj da irananoj (fakte ĉiuj kiuj kapablas) vojaĝas eksterlanden ... Tiel estas la aferoj en Irano.

  • Nur simpla murdinto kaj nek "teroristo" !

    - 26 Jul 2011 - 8 comments
    Li estas murdinto kaj ne teroristo ĉar li havas bluajn okulojn, blondajn harojn kaj ne estas islamano sed kristano! Honto al amaskomunikiloj kiuj tiel diskrimnacias. * mi simpatias kaj kondolencas kun ĉiuj homoj kaj familioj kiuj suferas la teroristan tragedion okazintan en Norvegio.

  • 3

    - 17 Jun 2011
    ni kutimas, la katastrofojn ni kutimas kaj tio estas katastrofo. * + *

  • Datreveno de la renaskiĝo

    - 14 Jun 2011 - 1 comment
    La 15-a de junio 2009 laŭ mi estas renaskiĝo de irana nacio. Estas tago dum kiu irana popolo prezentis sian novan vizaĝon al si mem kaj al la cetera mondo. Mi fieras pro la historia protesto de la 15-a de junio 2009. Mi fieras pro mia kontribuo al tiu renaskiĝo ... *

  • 2

    - 25 May 2011
    M i konfesas ke multfoje mi forgesas relativecon de la aferoj.

  • tago kiel hodiaŭ antaŭ 14 jaroj

    - 23 May 2011 - 1 comment
    La unuan fojon mi partoprenis en la elektado antaŭ 14 jaroj. Tio signifas ke 13 jarojn malgraŭ mia rajto, mi ne partoprenis ajnan balotadon kaj mian civitanan rajton mi uzis ĝuste antaŭ 14 jaroj. Poste montriĝis ke almenaŭ 16 miliono da irananoj kiel mi samon faris kaj voĉdonis intence unuan fojon .... La 23-a de majo 1997 * irana popolo montris sian profundan emon al ŝanĝado civilizacie kaj tre paceme: La plejmulto voĉdonis al s-ro Ĥatami kaj neis la kandidaton de la regantoj. Estis…

  • respekto

    - 19 May 2011
    " Mi ne plu respektos mian instruistinon " tiel diras al mi, mia 6 jara filino. "Kial mia kara?" mi demandas ŝin. " Ĉar dum mi alparolas la instruistinon ŝi ne atentas min kaj ne aŭskultas min, do mi ne plu respektos ŝin "! Mi klopodas klarigi al mia filino ke la instruistinon, ŝi devas kompreni ĉar en la klaso estas multaj aliaj lernantinoj kaj ke oni dum tiaj situoj ne bone aŭdas unu la alian ktp. Finfine ŝi konsentas "respekti" la instruistinon! Min pensigas la dialogo: 6 jar…

  • Ĥajam, mia amata ...

    - 18 May 2011 - 1 comment
    Okaze la naskiĝtago de mia ĉiam amata poeto - Omar Ĥajam -, mi elektis unu lian robaion: Sekretojn de l’ eterno nek vi nek mi elŝovos deĉifri la enigmon nek vi nek mi scipovos Ja estas parolate pri ni post la kurteno sed nin ĉe l ’ kurtenfalo oni ne plu retrovos اسرار ازل را نه تو دانی و نه من وین حرف معما نه تو خوانی و نه من هست از پس پرده گفتگوی من و تو چون پرده بر افتد نه تو مانی و نه من…

  • unio de malamikoj

    - 16 May 2011 - 1 comment
    Mezoriento maltrankvilas. Preskaŭ ĉiuj mezorientaj landoj travivas politikajn krizojn ĉu fortajn ĉu malfortajn. Sirio estas fenomeno: neniu volas siria diktatoro disfalu! Israelo, Irano, Usono, Turkio, Irako, Libanano kaj ... diversmaniere subtenas la sirian diktatoron por trapasi la krizon kaj eviti disfalon. Do, malamikaj (?) ŝtatoj fojfoje faras amikecan kompanion je la malprofito de la nacioj. Sirio estas brila ekzemplo ...

  • 1

    - 15 May 2011 - 4 comments
    miaj herooj jam longtempe estas mortintaj.

  • kleptokratio

    - 20 Apr 2011 - 3 comments
    K iel nomi registaron kies baza rimedo estas ostaĝado, mensogadas, subtenas kaj subvencias krimulojn, organizas banditojn, ĉiam solidaras teroristojn, ribelas rekonitajn principojn, fajfas kaj mokas pri homaj rajtoj, baras ajnan eblon por aktivado de partioj, kontraŭas liberecon, malpermesas liberan merkaton, kontrolas frenezgrade siajn civitanoj kaj sentas en si mem ĉielan mision kaj perforte volas gvidi la popolon al la paradizo? Hodiaŭ mi hazarde trovis la ĝustan vorton konvenan al tiu p…

  • sizdah be-dar!

    - 05 Apr 2011 - 2 comments
    Sizdah be-dar (ankaŭ ofte skribita kiel "13 Bedar") (Perse: سيزده بدر ) estas la nomo de lasta ceremonio de Novruz-festo en Irana Kulturo (ofte je la 2-a de aprilo). Sizdah estas la Persa termino por dek tri. Lasante la hejmon je la Dektria Tago de Farvardin (la unua monato de Irana kalendaro), kaj ĝoje pasigi la tagon sub ĉiele estas nacia tradicio ekde la pratempo en Irano. Sizdah Bedar (Forigo la Dek trian) estas eble konsider kiel tradicio ĉar iuj kredas ke la dek trio estas malb…

  • eskapo

    - 20 Mar 2011
    Mi foriros ĉi tien kaj ne gravas Ĉu kunhavu mi lanternon aŭ ne Tiu kiu eskapas Perdiĝon ne timas De irana poeto Rasul Yunan (Junan) من از اینجا خواهم رفت و فرقی هم نمی کند که فانوسی داشته باشم یا نه کسی که می گریزد از گم شدن نمی ترسد رسول یونان http://rasul-yunan.blogfa.com

  • saluton al Novruzo, al printempo

    - 20 Mar 2011 - 3 comments
    Novruz as jen printempo kiun ni bonvenigas multaj mankas mi ne forgesas, ni ne forgesas ... ... iun tagon ni plenĝoje festos novruzon kun ĉiuj civitanoj, mi scias, mi scias ...

359 articles in total