Reto's articles

  • kulpo kaj kialo

    - 01 Nov 2010 - 3 comments
    Iu estis batanta sian edzinon. La najbaroj ariĝis kaj demandis lin kial vi batas ŝin? kio estas ŝia kulpo? La viro respondis: Se mi scius kion ŝi kulpis, nepre mi mortigus ŝin.

  • kiel kapti junulinon kiu ne observas sian hiĝabon?

    - 01 Nov 2010 - 2 comments
    Laŭ la jen filmo - kiu okazis en Urmieh - policanoj klopodas aresti junulinon kiu laŭ ili ne bone observis sian hiĝabon. La policanoj ne kapablas aresti ŝin, amasiĝas la pasantoj kaj finfine la policanoj timitaj pro la kontraŭstaro de la junulino kaj ĉeesto de la popolo forlasas la viktimon ... fonto: http://www.youtube.com/watch?v=2E3O-Fn9jVc

  • azenrajde protesti en irano!

    - 30 Oct 2010 - 7 comments
    Irana studento proteste al manko de benzino azenrajdante iris al la universitato je la 27-a de oktobro en Noŝahr/ Ĉalus Azad universitato. kompreneble la universitata sekur-servo baris lin kaj ne permesis lin eniri kun la azeno al la aŭtparkejo de la universitato sed la protesto kontraŭ la kurantaj aferoj estis interesas kaj skandalplena! fonto: http://www.mediafire.com/?iwzqza1caojav2i#1

  • paĝaro pri vual-kulturo en irano

    - 23 Oct 2010 - 1 comment
    Irana registaro "por disvastigi vual-kulturon" lanĉis ttt-ejo n en kiu oni povas konatiĝi kiel maniere ili intencas disvastigi kaj kiel ili konsideras vualadon, kion pensas pri virinoj ktp. Estas vidinda paĝaro kaj mi nur kelkajn elektis kaj tradukis al la legantoj de mia blogo. Antaŭaj notoj pri la temo en tiu ĉi blogo: Sperto pri la vualo 5 monata batalraporto de Irana flughavena polico La policestro kiu mem estis ma…

  • la plej ĝenaj krimoj en irano laŭ la polico

    - 20 Oct 2010 - 2 comments
    Policestro de Esfahan provinco diris + : "Biciklado de virinoj, kartludado en la parkoj, manpilkludado de virinoj, sketludo de virinoj kaj kantado ĉe la riverbordo de Esfahano estas la plej okulfrapaj krimoj kiujn la polico forte kontraŭstaras kaj reagas" . ------------- Bonvolu ne konsideri la supran novaĵon kiel ŝerco, tio estas amara fakto fluanta en nuna irano.

  • filinet-paĉja interparolo: konfeso

    - 20 Oct 2010 - 2 comments
    Paĉjo! ĉu mi povas ion diri? - jes mia kara Ĉu vi ne riproĉos min? ĉu vi ne miros? ĉu vi ne demnados kial? - ne, rakontu al mi Hieraŭ mi faris ion malbonon, mi ĝenis panjon. Mi enigis mian pilketon en mian buŝon kaj panjo estis kolera. - ĉu vi scias ke vi faris malbonon? Jes! mi promesas ne ripeti! - bone, enordo (ambaŭ ridetas reciproke) Fino de la interparolo

  • fajfi sub la oficiala pun-averta ŝildo

    - 17 Oct 2010 - 6 comments
    Deviga vualado por iranaj inoj fojfoje kaŭzas interesajn kontraŭ agojn. Antaŭe mi jam menciis pri iu interesa bildo, jen alia tiu tema bildo . Du junulinoj sub la oficiala avert-ŝilo de la loka polico forĵetas ne deziratajn kaptukojn kaj mokcele kun fotadas. (la ŝildo avertas ke ne observante laŭ islaman sinkovradon oni estos prizonigitaj po 2 monatoj)

  • tiel oni trejnas la infanojn ...

    - 16 Oct 2010 - 1 comment
    Jen skandalo en la sporta medio de irano: P ublikiĝis * filmeto kiun oni prenis de la fama Tehrana sport-komplekso, dum la naĝ-trejnado la instruisto sovaĝe batas la trejnitojn, dum la aliaj ĉeestantoj tutnormale okupiĝas pri siaj aferoj. Perfortado ondas en nia socio kaj la filmeto montras nur pinton de tiu glacia montego. Nia socio malsanas kaj suferas respekton kaj estimon ...

  • nia mondo bezonas multajn Liu Xiaobo!

    - 13 Oct 2010 - 3 comments
    M i ĝojas ke Liu Xiaobo ricevis Nobel premion pri la paco. La ĉina registaro koleras kaj malkontentas pri tiu honoro - kiel ĉiuj diktatorecaj reĝimoj, kiel irana registaro dum estis premiita Ŝirin Ebadi - sed tio tute ne gravas. Nia mondo bezonas homojn kiel Liu Xiaobo. Saluton al Liu Xiaobo! rilate la afero jam notis: 1. Lukaso ankaŭ favore notis pri la afero. 2. Nobela Premio kaj Liu Xiaobo en Ĉinio de Tigro

  • komuna revo

    - 12 Oct 2010 - 1 comment
    Religioj disigas homojn de unu la aliaj, nur revoj kaŭzas ligon de la homoj al unu la aliaj. Eugène IONESCO Hodiaŭ mi legis tiun frazon kaj plaĉis al mi la esenco.

  • argano blokita en la konstruaĵo!

    - 10 Oct 2010 - 3 comments
    Verŝajne unika en la mondo! la konstruantoj de "la maŭzoleo de martiroj" en la norda parto de Tehrano, en kvartalo "Mahallati" post la fino de la projekto eksciis ke la argano estas ĉirkaŭita de la konstruaĵo! kaj oni ne scias kiel "liberigi" la arganon!? Jes, estas ĉefverko, tiu konstruaĵo! vidu la foto-raporton ĉi tie !

  • pentis mi ne plu drinki vinon ...

    - 07 Oct 2010 - 3 comments
    pentis mi ne plu drinki vinon krom ĉi nokte, morgaŭ nokte kaj aliaj noktoj ... "popolkanto" توبه کردم که دگر می نخورم به جز از امشب و فردا شب و شبهای دگر ...

  • Plenigu la glason ...

    - 03 Oct 2010 - 3 comments
    de Ferejdun Moŝiri ( Fereydoon Moshiri ) Plenigu la glason, Ĉar tiu ĉi fajr-akvo, Longteme mian malbonfarton ne efikas! Tiuj ĉi glasoj kiuj sinsekve malpleniĝas, Fajr-maro estas kiun mi verŝas al mia plezuro, Kirlakvo rabas min sed la akvo ne portas min! Kun ribelema magia ĉevalo de l’ vin Ĝis senfina imagmondo mi iris Ĝis plenstela dezerto de varmaj pensoj, Ĝis ne nekonata limo…

  • La spirito de Prago kaj aliaj eseoj

    - 26 Sep 2010
    "La spirito de Prago kaj aliaj eseoj" estas titolo de la libro kiun antaŭ tagoj plezure mi finlegis. La libro estas de Ivan Klima pri kiu tra ĵurnaloj mi nur konis la nomon kaj ke li estas Ĉeĥa verkisto. Dank’ al sincera persono kiu afable ofertis la libron al mi. Leginte la libron mi jam interesiĝis ek havigi aliajn librojn de Ivan Klima. La artikoloj estas brile skribitaj kaj bone prilumas la mallumajn angulojn de la diktatoreca politiksistemo kaj malbona situacio de la intelektual…

  • nacieco de Adamo kaj Eva!

    - 25 Sep 2010 - 1 comment
    Anglo, Franco kaj Iranano estis konsiderantoj de la vivo de Adamo kaj Evo en la paradizo. La anglo diras: Kia silento, kia respekto, mi certas ke ili estas Britoj! La franco diras: Ili estas kaj nudaj kaj belaj, kondutas ame, mi certas ke ili estas francaj! La iranano diras: Nek vestaĵo nek hejmo, nur unu pomo por manĝi, krome ili stulte pensas ke ili vivas en la paradizo! cent pro cente mi kredas ke ili estas irananoj!

  • toleremo ...

    - 17 Sep 2010 - 1 comment
    En la blogo de AMIKEMA mi legis ke ŝi surmetis hiĝabo n kaj kunmanĝadis kun "islamanaj gefratoj". Kiom bone ke AMIKEMA " por montri sian subtenon al siaj Islamanaj geamikoj kaj por apogi religian toleremon " tion faris. Nun estas mia demando al ŝi: Ĉu islamanaj geamikoj viaj ŝatus reciprokon fari? ekzemple via islamanina amikino por respekti viajn etikedojn forpreni sian hiĝabon dum ŝi estas via gasto dum via festeno? se jes, mi gratulas! se ne, mi bedaŭras ... Laŭ mi, se inda…

  • forkapigo

    - 15 Sep 2010 - 2 comments
    Oni demandis de Obejd-e Zakani , kio estas islamo? Li respondis: Stranga religio estas, enirinte ĝin oni forigas kapon de vian seksilon* kaj forlasinte ĝin oni forigas vian propran kapon**! * cirkumcido **laŭ la principoj, puno de la a postatiĝo en islamo estas morto Koncize pri Obejd-e Zakani el la angla vikipedio : Nezam od-din Ubeydollah Zâkâni (Nezam od-din Obejdolla Zakani)(Persa: خواجه نظام‌الدین عبیدالله زاکانی), aŭ simple Obejd-e Zakani (Persa:…

  • intergeneracia diferenco

    - 14 Sep 2010 - 6 comments
    La jena foto montras parton de ĉiusemajnan okazintaĵon "vendred-preĝo", kiun la registaro okazigas tra la lando. La foto estas tre interesa: je la supra parto junuloj vestitaj en T-ĉemizoj de tri koloroj (de la irana flago) ĉiuj estas soldatoj kiujn devige oni portis al la ceremonio. Je la malsupra parto estas "profesiaj" preĝantoj. Oni sloganas (eble diras morto al Usono aŭ almenaŭ morto al Israelo!) ne gravas pri kio, kontraŭ kiu, tio kio gravas estas reago de la juna generacio kontraŭ la m…

359 articles in total