Reza Published on November 19, 2007
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Eta diferenco
Posted on November 27, 2007
11 comments (latest 2 years ago)
Koŝmaro ... 1
Posted on November 26, 2007
9 comments (latest 23 months ago)
Koŝmaro
Posted on November 25, 2007
6 comments (latest 2 years ago)
utila skribprogramo en Esperanto
Posted on November 20, 2007
8 comments (latest 2 years ago)
O kiel opio
4 comments (latest 2 years ago)
io ne bone funkcias
Posted on November 17, 2007
8 comments (latest 2 years ago)
Ĉu ĉio estas enordo?
Posted on November 14, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Aludo
Posted on November 7, 2007
alispecaj vortoj
Posted on November 6, 2007
2 comments (latest 2 years ago)

Keyword tags

irano
vivstilo
socio
narkoto
narkotaĵo
opio

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 886 times

O kiel opio

Monday November 19, 2007 at 02:38PM
Laŭ la oficialaj statistikoj en Irano pli ol 2/000/000 da homoj kutime uzas drogaĵon. Laŭ la ne oficialaj statistikoj pli ol 5 milionoj da irananoj jam kutime uzas drogaĵon kaj la plej populara narkotaĵo estas opio. Uzi opion jam estas tre populara kaj en multaj familiaj festenoj oni uzas ĝin!

Antaŭe, vere estis tabuo uzi drogaĵon publike en familiecaj etosoj sed lastatempe jam tio iĝas pli kaj pli ordinara kaj eĉ ceremonia!

Unu el la ĉefaj kialoj laŭ mi, estas tio ke oni estas forte limigitaj de ajna amuzaĵo. Ĉiuj filmoj kaj teatraĵoj estas cenzuritaj aŭ sen ajna allogo. Muziko estas forte limigita kaj simple la plej facile atingeble afero en irano estas drogaĵo kaj speciale opiaĵo! por doni ion imagon rilate la afero mi diru ke unu pakaĵo da cigaredo estas pli kostas ol unu foja uzado de heroino (imagu kia tragedio fluas sub irana socio). La gejunuloj pli kaj pli altiriĝas al narkotaĵo kaj tiel socia kerno putriĝas.
En 70 miliona socio kiel irano en kiu 5 milionoj da homoj jam estas drogaĵuzantoj laŭ vi ĉu tiu socio kapablos ekhavi stabilecon? Pli ol 20 milionoj da irananoj iel maniere estas rilatataj kun drogaĵproblemoj, ili aŭ estas uzantoj aŭ dependantaj al la uzantoj kaj tiel daŭras la suferado.
Opio enuplenigas, putrigas kaj sensencigas ĉion ...
 
 
 
 
 

4 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Kia domaĝo! Loke ekzistas problemo pri metamfetamino. Mia patrino helpas virinojn kiuj havis drogmanion komenci rekonstrui bonajn vivojn, kaj reakiri la infanojn. Tiuj virinoj perdis ĉion! Kaj malfeliĉe, ili tre ofte revenas al tia vivostilo.
Nenio kolerigas min pli ol vidi drogaĵojn en 'familiecaj etosoj'!


--
Vidita en la ĉefpaĝo de uzanto (?)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
Bedaŭrinde tiaj aferoj pli kaj pli ĝenraliĝas en irano
Posted 2 years ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Mi estis eksciinta en vojaĝrakonto en 1951 ( Nicolas Bouvier "La uzo de l'mondo") tra Irano, ke estis tradicia uzo de opio tie, sed mi pensis, ke nuntempe sub la islama reĝimo tio estis tute malaperinta, ĉar mi legis ke ili metis tre drastajn punojn pro drogŝakrado irante ĝi mortpuno, do mi pensis, ke ne plu estis droguloj. Do vi sciigas min neatendindaĵon, ke estas fakte la malo. Terura situacio mi vidas!
La pripenso, laŭ kio estas troa malpermeso aŭ kosto de malpli danĝeraj plezuroj, kiel alkoholo aŭ tabako, kiu almenaŭ parte kaŭzas tion, estas tre interesa. Tion devus atenti la aŭtoritatoj en Francio, kiuj nun tiom draste persekutas la mildaj "drogojn", kiel tabako, tiom ke bladaŭ homoj eĉ ne plu havos la rajton fumi en tabakvendejoj! aŭ en le kunvivemaj lokoj kiaj kafejoj ktp. Oni vidas la fumantoj nstrantaj mizere en la malvarmo sur trotuaro (kaj en la toksa fumo de la veturiloj!) fumi kiel parioj.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Mahmud says:
Absolute vi pravas. Elstaras demando ke kiel oni atingas al tiu pogranda kvanto da opio por konsumo. Mi diras ke tiom da opikonsumantoj bezonas multon da opio kaj de kie gxi venas. Cxu kelkaj homoj kiuj alportas etan kvanton au ekzistas regula transporto pogranda.
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...