Reza Published on November 17, 2007
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Koŝmaro ... 1
Posted on November 26, 2007
9 comments (latest 2 years ago)
Koŝmaro
Posted on November 25, 2007
6 comments (latest 2 years ago)
utila skribprogramo en Esperanto
Posted on November 20, 2007
8 comments (latest 2 years ago)
O kiel opio
Posted on November 19, 2007
4 comments (latest 2 years ago)
io ne bone funkcias
8 comments (latest 2 years ago)
Ĉu ĉio estas enordo?
Posted on November 14, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Aludo
Posted on November 7, 2007
alispecaj vortoj
Posted on November 6, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
postsekvi voĉon de l vero
Posted on October 31, 2007
1 comment (latest 2 years ago)

Keyword tags

vivstilo
socio

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 1 032 times

io ne bone funkcias

Saturday November 17, 2007 at 02:52PM
Dum iu internacia kunveno la geamikoj petis min se mi havas fotojn montri al ili pri la ordinara vivstilo en irano. En mia portebla komputilo mi havis kelkajn fotojn de mia propra familio, do mi montris ilin al la geamikoj. Iu amikino spektante la fotojn mallaŭte diris al mi "ho, eĉ vi sidas sur foteloj kaj seĝoj"(!)...
Mi miris kial ŝi supozas pri m(n)ia stato en Irano. Mi poste malkovris ke ŝi atendis vidi iun dezertstilan vivaĵon de mi(!?) ĉar ŝia supozo pri mia lando estis io egala al malriĉaj sekregionaj kiel afrikaj landoj.
Ni ne forgesu ke ŝi esti/as sufiĉe altedukita kaj intelekta homo kiu de longa tempo konis min tamen ... ŝajnas io ne bone funkcias. Oni havas antaŭjuĝojn kaj sufiĉe miskomprenojn pri ni (irananoj) eĉ geesperantistoj!
Kiu kulpas? Ĉu amaskomunikadoj? Ĉu la irana registaro?  Ĉu ...
...

8 Comments / add your comment?

mcfer says:
Saluton, Reza!
Mi jam legis kelkaj el viaj artikoloj, kaj nun mi decidis komenti. Unue mi volas gratuli vin pro la intereseco de viaj skribaĵoj.

Mi komprenas vin, kaj mi sentas preskaŭ la sama afero pri Brazilo. Multe da homoj (esperantistoj aŭ ne) havas strangaj ideoj pri Brazilo, oni ofte pensas ke ni loĝas en arboj, kun multe da sovaĝaj simioj kaj serpentoj. La homoj ofte miras kiam mi diras ke mi loĝas en germanstila urbo, kie la Eŭropa tradicio estas populara kaj ne estas apud la Amazona Ĝangalo.
Sed mi kredas ke la kulpo estas de ni mem (la Brazilanoj), kiuj ne bone 'vendas' nian imaĝon.

Amike,
Murilo
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
En irano estas proverbo: "la aŭskultanto devas esti saĝa".
Tio signifas ke oni mem devas distingi.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Ĝenoveva .... says:
Kara Reza

kiam ni vidis la Iranon en televido, ofte, la bildoj kiuj ĝin reprezentas, bedaŭrinde ne tre ĝustas... Feliĉe, la geesperantistoj eblas kompreni je alia maniero, se ili deziras.
Por sia laboro, unu el mia amiko plurfoje iris (eĉ iros) en Irano. Li renkontis, en via lando, esperantistoj, li gastigis ĉe unu . Li montris, rakontis al mi iomete vian landon.
Nun, mi pli bone konas Iranon kaj Irananojn.

Genoveva
Posted 2 years ago. ( permalink )
Ĝenoveva .... edited this comment 2 years ago.
Celina says:
Kara Reza

al mi tre plaĉis via prelego dum lasta "Arkones" en Poznań.
Por mi plej interesa estis vidi fotojn kaj aŭskulti muzikon de via belega lando.

Dankegon!!!
Celina
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi ĝojas!
Nedankinde
Posted 2 years ago. ( permalink )
Skatĉjo says:
Kvankam mi ne konas multan pri irano aŭ irananoj, eĉ mi (usonano) scias ke irano estas civila kaj teknika socio. Mi vidis televide iom da montroj pri irano, kaj la bildoj montras modernajn urbojn kaj universitatojn.

Kvankam mi ne ŝatas la iranan registaron*, mi sentas ke la iranaj popoloj estas bonaj kaj amikaj. Mi nur deziras ke mia nacio kaj irano iĝus pli amike. Eble en la estonto.


* Kompreneble, mi ankaŭ ne ŝatas mian propran aktualan registaron.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
Kara Skatĉjo
La sentoj rilate la registaro estas reciproka ankaŭ mia flanke!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Celina - feliĉulino!!! :-)
Laŭ mi homoj ofte estas maldiskretaj. Ekzemple mi scias , ke en aliaj landoj ekzistas opinio pri gepoloj , ke ili drinkas multe da alkoholaĵoj kaj kiam oni vidas ebrian personon, oni diras : "ebria kiel polo" sed ne estas agrable aŭdi tion de amikaj buŝoj ĉu ne?
Posted 2 years ago. ( permalink )
Mirabelinka edited this comment 2 years ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...