Paŭl Peeraerts Published on December 11, 07
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

500!
Posted on January 13, 08
8 comments (latest 3 months ago)
Petro
Posted on January 11, 08
4 comments (latest 3 months ago)
Babile pri fotografio: diagonaloj
Posted on December 16, 07
12 comments (latest 3 months ago)
Babile pri fotografio: ŝablonoj
Posted on December 13, 07
6 comments (latest 4 months ago)
 →  Tpoigarifo
Iom pri mi
Posted on December 5, 07
29 comments (latest 2 months ago)
Hundo de Flandrio
Posted on December 2nd, 07
2 comments (latest 4 months ago)
Ĝeneralaj kondiĉoj por uzado
Posted on November 19, 07
105 comments (latest 4 months ago)
[de]+[eo] Mal vorstellen ... Ĉu mi rajtas prezenti?
Posted on November 12, 07
1 comment (latest 5 months ago)

Keyword tags

esperanto

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 761 visits

Tpoigarifo

Tuesday December 11, 2007 at 09:29PM

Fkate ttue ne garavs, en kiu snsikevo tvroĝias la lteiorj de tketso, oni ĉoiuakze pvoas lgei kaj kpomenri iiln. Kail dabile ni do bzoeins lreni tjapi dum toim da joraj? Laŭ pksioologj sifuaĉs, ke la uuna kaj la ltsaa letiorj etsu en la ĝtsua lkoo, ĉuij ailaj loietrj pvaos etsi miiktasj. Tmean, ĉu tiu rguelo vdalias aknaŭ por lgonaj vootrj keil lgoraingolo kaj tvaohohubuo?

You read this post for the first time 4 months ago

13 Comments / add your comment?

Mondocivitano says:
Grava! Mi kredas ke cxi tio povas esti pli konata por tauxga aplikado en scienco.
Cxu?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Auzme!
Mi pensas ke ne, esperanten. Oni tamen devas estimi literordon, char ni uzas multnombrajn kunmetitajn vortojn. Au en tiuj kazoj devus dividi vorton lau radikoj (letirodron?), kaj chiu n radikon komenci kaj fini per ghusta litero.
Chu tiu maniero simpligas skribadon, se vi chiam devas pensi kiel tramiksi literojn, tamen lau regulo? Mhh, ne tre.
Prefere klopodu komuniki telepatie; tiel nia civilizo progresos antau ol ghi malaperos.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Ĝenoveva .... says:
Amuze !!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onjo says:
Jes, mi aŭdis pri tio! Tamen mi legas malpli rapide, se tiel skribite.
Pri "tohuvabohuo" estis facile, ĉar ne estas aliaj vortoj kun similaj literoj, sed "laringologo" ja postulis cerbumadon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Tio fakte estas la origino de la neregulaĵoj de lingvoj! Ĉar oni povas skribi kaj eldiri torde kaj tamen kompreneble, tiaj misoj pli kaj pli fiksiĝas en la lingvo.

Des pli amuze, la misa versio de vorto povas ŝtoniĝi kaj elpeli la "veran" vorton! En la hispana estas pluraj tiaj ekzemploj:

-Federico (persona nomo), sed la plej multaj lingvoj kun samdevena nomo skribas "FRederik". (Atentu demeton de "R")
-Cocodrilo, sed la origina vorto, kiu utilas al plejmulto da lingvoj, estas "kRokodil". (Ankaŭ temas pri "R", sed kun ŝanĝita loko)
-Guirnalda, sed origine "girLaNdo" (atentu ŝanĝon de "L" kun "N")

Se vi diras "crocodilo" estos tuj rigardata kiel malklerulo kiu ne scipovas propran lingvon... sed la "bonaj parolantoj" estas la misuzantoj!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligo pro replies:
Interese. Simila formo estas la itala formaggio, kie ni esperantistoj atendus fromaggio ...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Lodchjo pro replies:
dialektaj "heps" kaj "weps" anstataŭ 'hesp' kaj 'wesp' :D
kaj "bakkeljauw - kabeljauw" estas interesa rakonto ankaŭ!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov says:
> Laŭ pksioologj sifuaĉs, ke la uuna kaj la ltsaa letiorj etsu en la ĝtsua lkoo, ĉuij ailaj loietrj pvaos etsi miiktasj

Do, saĝega estis Zamenhof kiam faris finaĵ-sistemon en Esperanto. :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Interese. Longaj vortoj vere prezentas problemon. Mi relative rapide deĉifris tohavahabuo sed bezonis iom da tempo por serchi kiel en iu ajn anagramo la vorton laringologo. helpis tamen la fakto ke mi sciis kiu litero estas la unua.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Oui, U pravas. Ik pense, ze la Hirn humane try comprendre the toute of what nous pouvons lessen. Nik var?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Malnova psikologia fenomeno, kiu reaperas de tempo al tempo kiel novaĵo. Ni memoras plej forte pri la komenco kaj fino de ĉiuj aferoj. La alia leĝo estas, ke nia cerbo -- kaj skribe, kaj parole -- alĝustigas ĉiujn malĝustajn al la plej proksima ĝusta formo. Korektistoj devas havi la komplete kontraǔdirektan kapablon: la analizon.
Sekve ofte povas okazi aferoj en la vivo, kiel la jena.
Ni sidis ĉe estrara tablo de iu aranĝaĵo. Mi petas la sinjoron prezidanton, bv. nerimarkite turni vin kaj legi la salutfrazon super la kapo. Li legis, kaj relegis. Li ne rimarkis ĝis mi malkovris, kio staris tie:
-- Ni kore salutas la patropenantojn de la konferenco!
(Ĉu vi trovis la ĉarman -- cetere nepre salutindan -- signifon?)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Ĉu patropenantojn aŭ patroprenantojn?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Lodchjo pro replies:
hahaha, amuza vortludo!!
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this post.