Mi naskiĝis en Antverpeno, en la flandra parto de Belgio, antaŭ multaj multaj jaroj subpinte de unu el la tiam plej altaj domoj de la urbo (Antverpenanoj eble interesiĝas pri la vidaĵo, kiun mi kiel infano tie povis rigardi: se jes, alklaku la apudan brunan foton).

Esperante

Mia esperantistiĝo estis en 1965. Tiu, kiu regas la nederlandan lingvon, kaj interesiĝas, povas ĉi-sube vidi la gazetartikolon, en kiu estis anoncita mia diplomitiĝo (kune kun tiu de famaj Esperanto-parolantoj, kiel la muzikisto Jo Haazen kaj la verkisto Leopold Vermeiren).

Post kiam mi lernis Esperanton mi decidis studi lingvojn (ĉu hazarde aŭ pro mia kono de Esperanto?) kaj ekonomion en la altlernejo Karolo la Granda en Antverpeno.

Profesie mi laboris kiel entreprena ĵurnalisto ĉe la firmao Agfa-Gevaert de 1971 ĝis 1979. Tie mi estis ĉefredaktoro de unu entreprena gazeto kaj mi kunlaboris pri alia. La "bela junulo" ĉi sube estis mi en tiu tempo. La foto aperis tiam en Positief, la entreprena gazeto de Agfa-Gevaert.



Mi ne nur profesie estis ĵurnalisto, sed ankaŭ hobie. Jam baldaŭ post mia esperantistiĝo, en 1970, mi iĝis redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo Esperanto-Panorama kaj restis en tiu funkcio ĝis 1990 (la revuo poste ricevis alian nomon: Horizon.taal, titolo kiu estis samtempe vortludo: horizontale kaj horizonta lingvo).

En 1971 mi tradukis la germanan Esperanto-kurson Esperanto programita de Hermann Behrmann al la nederlanda lingvo kaj eldonis ĝin. Ĝi iom furoris en la nederlandlingva regiono kaj nun ankoraŭ estas uzata.

En tiu periodo (ankoraŭ feliĉa fraŭlo) mi multe movadumis. Mi estis prezidanto de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno de 1976 ĝis 1979. En 1979 mi eklaboris kiel direktoro de GCA, unu el la tiamaj oficejoj de Universala Esperanto-Asocio kaj poste kiel direktoro de Flandra Esperanto-Ligo (ĝis nun).

Ekde la fondo de la internacia revuo Monato (bildo maldekstre, kun titolfoto farita de mi) en 1980 mi kunlaboris kun ĝi, parte kiel redaktoro de la rubrikoj Recenzoj (1992-1995), Noticoj (1992-1997) kaj Leteroj (2006 ĝis nun) kaj plejparte kiel redakcia sekretario kaj kiel aŭtoro de kelkaj artikoloj, precipe pri komputado kaj pri mia regiono (1992 ĝis nun).

Kiam Interreto komencis populariĝi, mi verkis kelkajn broŝurojn
por komencantoj, kiel Interreto ... inter kio? (aperis en
Esperanto, nederlanda, franca kaj angla) kaj Malgranda manlibro
pri HTML
(nur en Esperanto). En tiu periodo min kunlaboris kun Knooppunt, asocio por la popularigo de Interreto kaj poste kun Agora. Ambaŭ uzis Esperanton kiel oficialan lingvon. Pro tio kunlaboro mi estis unu el la unuaj personoj en mia lando, kiu havis retpoŝton kaj mi uzis tiun "kapablon" por Flandra Esperanto-Ligo kaj por Monato, kiuj estis inter la unuaj Esperanto-entreprenoj, kiuj disponis pri retaliro.

 

Familie

Mi havas tri grandiozajn infanojn (ke ili estas grandiozaj, mi tamen eksciis nur lastatempe - kiam siatempe mi devis kantadi lulkantojn en la espero, ke ili finfine endormiĝos, mi ne konsideris ilin tiel grandiozaj ...) Karen Stijn Liesbet . Karen, la pli aĝa filino, studas psikologion. Stijn, la filo, studas medicinon kaj intencas esti flegisto. Liesbet, la pli juna filino, ŝatus esti flegistino. Do ĉiuj eniris la medicinan sektoron. Tion ili certe heredis de sia patrino.

Tina Kaj mi havas grandiozan kunulinon. Tina kaj mi estas kunaj preskaŭ ĉiam, i.a. pro la fakto, ke ŝi parttempe laboras en la sama oficejo kiel mi, ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Ĉiuj kvar ankaŭ estas anoj de ipernity. Do se vi ŝatus ekkoni ilin aŭ iliajn verkojn, serĉu la membro-etikedojn dekstre de tiu ĉi teksto.

Hobie

De multaj jaroj mi estas amatora fotografo. La mikrobo kaptis min, kiam mi laboris ĉe Agfa-Gevaert. Kvankam Agfa-Gevaert Antverpeno ne produktis filmojn por fotoamatoroj (sed ekzemple rentgenajn filmojn), la oficistoj ja povis sufiĉe malmultekoste akiri filmojn. Mian unuan fotokameron mi aĉetis en la 70aj jaroj. Temis pri Minolta SRT-101 kun amaseto da diversaj objektivoj. Mi plej ofte uzis diafilmon Agfachrome Professional. La plej belajn inter tiuj diapozitivoj mi bitigis antaŭ nelonge per la skanilo Fujifilm SP-2000. Mi estis tre kontenta pri la aparataro, sed, la sola malavantaĝo estis ĝia pezo. Daŭre promeni kun 10 kilogramoj da objektivoj ne estis vere alloga. Pro tio mi ekeksperimentis per la cifereca fotilo Canon PowerShot A5 Zoom. Se oni komparas la tiaman kvaliton (1999) kun la nuna, la diferenco estas okulfrapa. Mi do ne estis tre kontenta kaj efektive konservis tre malmultajn bildojn el tiu periodo.


Ĉielen En 2006 mi donacis al Tina novan fotilon: Casio EX-Z750: mirinda kvalito por tiel kompakta aparateto. Do baldaŭ mia malnova Canon PowerShot A5 malaperis en ŝrankon kaj restis tie.
Fine de la sama jaro mi akiris, kune kun Stijn, la duonprofesian fotilon Canon PowerShot S3 IS. Ankaŭ ĝi ne estas perfekta (enfokusigi sub mallumaj cirkonstancoj estas preskaŭ neebla), sed en 99 % de la okazoj, ĝi liveras tion, kion oni deziras!

Dua hobio mia estas "lingvo". Ĉio kio rilatas al lingvo fascinas min, kaj jam fascinis min dejunaĝe. Mi tiam, kiel multaj kun mi, kreis ankaŭ mian "propran lingvon". Tre bedaŭrinde la manuskripto perdiĝis, sed mi ankoraŭ bone memoras, ke "mia lingvo" ankaŭ havis afiksojn, kaj regulajn finaĵojn! Kiel malgranda infaneto mi estis edukita dulingve (nederlande - france), sed nur dum kelkaj jaroj. Kiam mi estis dek-du-jaraĝa loĝis ĉe ni pola fuĝintino. Ŝi parolis germane kun ni. Tiel mi do eklernis la germanan kvazaŭ aŭtomate. En gimnazio aldoniĝis al tio la deviga lernado de la angla kaj iom poste aldoniĝis Esperanto. En la altlernejo mi devis studi krome la hispanan. Sed provoj lerni la rusan kaj la polan (ambaŭ dum unu jaro) grandioze fiaskis kaj не понемаю kaj nie rozumiem estas la solaj heroaj postrestaĵoj de tiu tempo!