Paŭl Peeraerts Published on December 13, 2007
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
Oftaj demandoj
Posted on January 14, 2008
48 comments (latest 14 months ago)
500!
Posted on January 13, 2008
8 comments (latest 21 months ago)
Petro
Posted on January 11, 2008
4 comments (latest 21 months ago)
Babile pri fotografio: diagonaloj
Posted on December 16, 2007
12 comments (latest 21 months ago)
Babile pri fotografio: ŝablonoj
6 comments (latest 22 months ago)
Tpoigarifo
Posted on December 11, 2007
12 comments (latest 22 months ago)
Iom pri mi
Posted on December 5, 2007
29 comments (latest 20 months ago)
Hundo de Flandrio
Posted on December 2nd, 2007
2 comments (latest 22 months ago)
Ĝeneralaj kondiĉoj por uzado
Posted on November 19, 2007
105 comments (latest 22 months ago)

Keyword tags

esperanto
muster
pattern
patroon
ŝablono

Member tags

sisasola
Scott Liddell
Dirk
Lodchjo
Bertilo Wennergren
Petro Desmet'

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 2 402 times

Babile pri fotografio: ŝablonoj

Thursday December 13, 2007 at 02:52PM

Nia ĉirkaŭaĵo estas plena de regule revenantaj modeloj. Muro konsistanta el sennombraj samformaj brikoj, tapeto kun regule ripetiĝantaj bildaj elementoj, aro da skatoloj en superbutiko, la flavaj ĉeloj de mielĉielaro. Tamen tre ofte ni eĉ ne rimarkas tion, kaj preterpasas ne vidinte tiujn ripetaĵojn de la naturo aŭ de la homa laboro.


Unu el la bazaj ecoj de fotografio por mi estas montri tion, kion oni kutime ne vidas, montri tion, kion la homoj blinde preterpaŝas. Fotografio povas helpi nin denove vidi, denove rimarki en kiu bela mondo ni vivas. Branĉo de la foto-arto, kiu celas ĝuste emfazi tiujn ripetaĵojn, estas "ŝablonfotografio" (Pattern photography). Pro tio, ke tiujn ripetiĝantajn ŝablonojn ni plejofte ne rimarkas, la fotisto povas izoli ilin desde la cetero de la ĉirkaŭaĵo, kaj tiel pli bone montri ilin al ni. Pri tiu izolado pere de fotografio mi pensis, kiam mi vidis la ĉi-apudan bildon x-mas iz acomin' !! de Lodchjo. La centojn da flagrantaj kandeletoj en la katedralo de mia urbo Antverpeno mi jam vidis dekojn da fojoj, sed neniam mi pripensis, neniam mi vidis, ke ili kreas tiel interesan ŝablonon. La fotografo tie ĉi fotis ilin sub angulo, tiel ke la fina rezulto estas eĉ pli alloga. Se ĉiuj kandeletoj starus precize horizontale, la aspekto certe estus tro monotona, tro senverva, enuiga.

La ekzemplo de Lodchjo prezentas ripetaĵon per rektaj linioj. Sed ŝablono ne nepre devas esti rektlinia. En la malgranda foteto ĉi-apude, vi vidos pejzaĝon apud Balta Maro, kie la plugisto estis kreinta kvazaŭ iun pentraĵon en la tero. Mi iel ŝatis la bildon, sed tamen ne tro. Laŭ mi "io mankis". Nur reveninte hejmen, mi venis al la ideo pritranĉi la foton, kaj elstarigi nur la kurbajn liniojn, izoli ilin de la cetero de la pejzaĝo, por ke oni vidu nur ilin. La rezulton vi vidos ĉi apude. Mi donis al la bildo la titolon "(((((", ne, kiel iu ano de Ipernity pensis, ĉar mi estis trista en la momento de la fotado, sed ĉar mi volis akcenti la kurbojn en la bildo.

Alia bildo samspeca estas la jena foto (dekstre) de Scott Lidell. Ĝia titolo estas Abstract Lines (Abstraktaj linioj). La tipaĵo de la foto estas, ke tre verŝajne oni eĉ ne povas diveni, kio ĝi estas. Oni devas vere legi la subtekston, por ekscii, ke temas pri ŝutroj en ies domo. Rimarku, ke ankaŭ tie ĉi, same kiel en la unua bildo de Lodchjo, la linioj tute konscie ne estas horizontalaj nek vertikalaj por eviti monotonecon.

Alia tre interesa metodo por rompi la monotonecon en la fotografado de ripetiĝantaj formoj, estas ĝuste serĉi pri esceptoj en la modelo. Bona ekzemplo estas la ĉi-apuda bildo Anders (different) (Alia) de Dirk Sohler (maldekstre), kie unu alikolora briko estas la plej okulfrapa elemento.

Tute alispeca rompilo de la monotoneco vi trovas en la jena (dekstra) bildo de Sisasola nomita with silence favor me (Regalu min per silento).

Se vi rigardos ĉiujn fotojn en tiu ĉi artikolo atente, vi rimarkos, ke ĉie la ŝablono estas ĝisranda, ĉie ĝi tuŝas la eksteran randon de la foto (la sola escepto estas la malgranda foteto, kiu ĝuste pro tio estas malpli alloga). Tiu ĝisrandeco igas la fotojn kvazaŭ senfinaj.

En Ipernity ekzistas la grupo Patterns - Muster, kiu traktas ŝablonfotografion. Estas tie belaj ekzemploj de tiu speciala flanko de la fotografio, sed vi trovos tie ankaŭ "spambildojn", kiuj neniel rilatas al la temo.

 

Kun danko al Petro kaj Bertilo pro la lingvaj konsiloj.

Aliaj ŝablonfotoj, kiuj meritas rigardadon:

 

6 Comments / add your comment?

Bertilo Wennergrenpro says:
Bele! Mi tre ŝatas la fotojn kaj la ŝablonojn. Fotarto proksimiĝas al abstrakta arto.

Sed mi volas scii, kiun kreas la ĝisrandeco. Io ŝajne mankas tie...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Upse. Dankon pro la atentigo!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Mi admiras vin pro la tre klara stilo de via lecioneto.
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dankon pro la bela komplimento, Lars!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Volontege mi lernas kaj legas de vi pri fotado. Dankon!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dankon pro la afabla komento, Dorina!
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...