En Zagrebo dum pli ol dudek jaroj unu-sama grupo da pedagogoj komence en Studenta Esperanto-Klubo kaj ekde 1972 en Internacia Kultura Servo okupiĝis pri instruado de Esperanto en elementaj lemejoj al infanoj inter 11 kaj 15 jaraĝaj. Oni uzis por tio diversajn lernolibrojn. La rezultoj estis nekontentigaj. Komence, en unua lernojaro la gelemantoj progresas relative bone. En dua jaro apenau estis progreso kaj en la tria oni spertis eĉ regreson. Senescepte ĉiuj geinstruistoj havis proksimume la samajn rezultojn. Ni eksperimentis per diversaj lernolibroj, sed same senespere. Post kelkaj jaroj firmiĝis la konvinkiĝo ke la ĉefa kialo de tia malsukceso estas strukturo de la lernolibroj kaj distribuo de la lernitaĵoj en ili. Simple, ni konstatis ke ĉiuj lernolibroj kiujn ni uzis (poste ni komparis ankaŭ plurajn aliajn alilandajn) esence baziĝis je transprenitaj principoj pri instruado de naciaj fremdlingvoj. Tio nepre kaŭzis la nenecesan longigadon de la lernprocezo kaj malmotivigon de la gelemantoj.
Tial ni decidis ellabori novan lernolibron kiu baziĝas je la strukturo de Esperanto mem. Unue ni esploris la vortoftecon en parolata Esperanto. Surbaze de surbendigaĵoj el Lucerna Universala Kongreso de Esperanto en 1979, kolektitaj de Zlatko Tišljar, estis komputile ellaborita frekvencmorfemaro kiu montris ke nur 467 morfemoj kovras 95% de la parolata teksto kaj ke en ĝi uziĝas nur dudeko da afiksoj, preskaŭ ne uziĝas participa sistemo. Konsiderante tiujn sciojn ni ellaboris unuagradan lernilon - lernolibron kiu estis liberigita de ĉio balasta, tiel ke komencantoj en minimuma tempo ellernu sufiĉaĵon por la plej ĉiutagaj bezonoj.
Nun necesas prilumi la faman disputon de esperantistoj ĉu Esperanto estas tre facila (kiel ni propagandas) aŭ tio ne estas vero (kiel kontraŭdiras multaj)! Al tio bele respondas jena diagramo por kiu la ideon donis al mi simila diagramo de Stanly Nisbet en propagandilo de Brita E-Asocio:


Ĝi montras ke Esperanto estas la plej facila kompare kun aliaj lingvoj en la plej elementa nivelo (kiam proksimuma diferenco estas 1:10, do Esperanton oni povas en tiu nivelo lerni dekoble pli rapide ol iun ajn fremdan nacian eŭropan lingvon), sed tiu diferenco estas ĉiam pli malgranda ju pli detale oni volas ĝin scii.
La Zagreba Metodo zorgas nur pri la plej baza lingvokono - tiu nivelo en kiu la diferenco inter Esperanto kaj aliaj lingvoj estas la plej granda kaj sekve la plej evidenta. La Zagreba lemolibro enhavas nur tion kio kovras la A-sekcion (bazan) en la diagramo kaj ĝi transdonas la parolkapablon per minimume necesa vortkono. La Zagreba lernolibro evitas nenecesaĵojn por homo kiu kontentiĝas per lingvokono necesa al fremdlanda turisto. En ĝi ni instruas nur kvar vortojn pri la homa korpo (kapo, mano, piedo, okulo), nur du vortojn pri mebloj (tablo, seĝo), neniun vorton pri bestoj ktp. Niaj esploroj montris ke tiujn vortojn oni ne uzas en la ĉiutagaj konversacioj (vidu pri tio: Z. Tiŝljar "Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto", IKS, Zagreb, I982). Pliajn vortojn oni instruu en pli superaj gradoj.
Ĉio tio ebligas al ni maksimume rapide parolkapabligi la gelernantojn, kio motivigas ilin al esperantisteco. Multaj estas tiomgrade scivolaj ke ili pretas oferi du semajnfinojn por lerni Esperanton - eĉ se tio por ili estus forĵetita tempo. Sed se vi ofertos al ili plurmonatan kurson en kiu ili lemos plurajn nivelojn de la lingvo, ili ne pretos veni havante neniun ideon pri praktika utileco de tiu lingvo. Tiuj kiuj venis pro simpla scivolo por oferi siajn du semajnfinojn, sukcesas per la Zagreba Metodo kompreni tutece la strukturon de Esperanto, sukcesante ĝin uzeti jam por la plej elementaj bezonoj, ili pretas daŭrigi la lemadon lau pli malrapida kaj pli longdaŭra ritmo. Krome, identaj lernolibroj (pri kiuj ja disponas la Zagreba Metodo) en pli ol 30 naciaj lingvoj donas tujan ŝancon por kuna lernado de Esperanto far de gelemantoj el diversaj landoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Ankaŭ se la grupoj el diversaj landoj volas interŝanĝi vizitojn gravas ke ili lernu la saman lernmaterialon, speciale pli malgrandaj infanoj. Se ili ne lernas per identa lemolibro, eĉ post kelkjara lernado tia renkontiĝo montras ke plejmulto kapablas eĉ ne korekte saluti.
Finfine ni diru tion kion multaj ne scias. La Zagreba Metodo estas scienca realigo de la Zamenhofa ideo pri ŝlosiloj: atingi la necesan minimumon. Sed en la epoko de Zamenhof oni ne disponis pri komputiloj. Liaj ŝlosiloj entenis pli ol 2000 vortojn inter kiuj ne troviĝas pluraj kiuj apartenas al la 500 plej oftaj en la nuntempa parola uzo. Lin pro tio oni ne povas riproĉi. Sed la ideo estis ĝusta. Nun la Zagreba Metodo donas al vi konkretan manieron praktiki la Zamenhofan ideon pri ŝlosila bazo de la lingvo.
Kio estas la baza fundamento de fremdlingvo? Tio estas minimuma materialo lingva (leksika kaj gramatika) kiu kovras principe ĉirkaŭ 80% de la parola ĉiutaga korpuso laŭ la uzofteco. En naciaj lingvoj temas pri proksimume 2000 plej oftaj morfemoj kaj tiu fundamento postulas tre paciencan laboron per lernolibroj kun proksimume 50 lecionoj dum minimume 4 lernojaroj. Rilate Esperanton la afero estas esence alia: la fundamenton difinis mia esploro pri morfemofteco en 1979 laŭ kiu konstatiĝis ke nur 476 plej oftaj morfemoj kovras 95 % de la parola korpuso kaj ke tiun materialon, tiun fundamenton, oni povas instrui per malgranda helplibro en kiu la materialo estas distribuita kaj klarigita en dek aŭ 12 lecionoj.
La sukceso estos certa nur se: la instruisto vere ne instruos en la unua kurso kies celo estas transdoni tiun fundamenton, iun ajn plian materialon – nek pliajn vortojn nek gramatikon kaj se li ekzercos tiun materialon persiste kaj malrapide tiom longe ĝis li konvinkiĝos ke ĉiuj kapablas bone praktiki la sciojn de tiu fundamento. Tion eblas fari dum 50 horoj por tre kapablaj junaj gimnazanoj, sed necesas eĉ 300-400 horoj por nemotivitaj, maljunaj kaj homoj kun minimumaj antaŭkonoj pri fremdlingvoj. Kompreni ke estas tiel granda diferenco nepre necesa se oni volas sukcesi ĉe grupoj negeniaj kaj nejunaj estas la ĉefa malfacilaĵo por instruistoj. Ili simple ne kredas ke iu grupo bezonas dekoblon da tempo ol alia grupo.
La instruistoj ankaŭ ne volas kompreni ke en la unua fundamenta scio oni NE RAJTAS PLIGRANDIGI LA AMPLEKSON DE LA MATERIALO EĈ JE NUR 5%, ĉar tio esence pli malfaciligas la laboron kaj grave plilongigas la normalan lernotempon.
Tiusence la Esperantaj lernolibroj por komencantoj tute ne konsideras tiun principon, ĉar ĉiu aŭtoro opinias ke E estas tiel facila per si mem ke oni ja povas senprobleme lerni anstataŭ 476 morfemojn almenaŭ 800 aŭ 1000 (ja tio estas multe malpli ol 2000 de aliaj lingvoj). Oni ne komprenas ke lerni unu novan vorton ne signifas pli malfaciligi la lernadon je 0,2% de la lernado (ĉar temas pri 0,2% el 500 morfemoj), sed ke tio plimalfaciligas multe pli, ĉar oni ne lernas nur unu plian novan vorton sed kapablon uzi ĝin ene de ĝis tiam lernita gramatiko kaj kombini ĝin kun ĉiuj ĝis tiam lernitaj vortoj. Dek pliaj vortoj pli malfaciligas la lernadon je 10-20% de necesa plia tempo, kaj se la grupo estas tia ke ĝi bezonas normale 400 horojn por la tuta kurso, novaj 10 vortoj signifas por ili devi lerni pliajn 50 horojn, se oni volas ke ili vere povu uzi tiujn novajn 10 vortojn kune kun ĉiu antaŭa materialo.
Gravas do kompreni ke se oni atentas tiujn principojn kaj uzas instruilojn kiuj pli-malpli sekvas la rekomendojn de la Zagrebmetoda lernilo oni atingos plej efike la rezulton tiel ke la lernantoj scios tre bone uzi la fundamantan lingvomaterialon (476 morfemojn) kaj esprimi 95-procente ĉion kion ili bezonas en ĉiutaga vivo. Post tio (ĉu 50-hora kurso por tre talentaj junuloj en malgrandaj grupoj aŭ eĉ ĝis 400 horoj por tre miksitaj kaj grandaj grupoj) oni povas sen problemo sukcese daŭrigi la instruadon je pliaj niveloj laŭ kiu ajn metodo kaj lernilo.
Konklude:
Plej kutime oni ne lernas Esperanton pro vera motivo (pro tio ĉar tiu scio donos la eblon profesie perlabori monon aŭ okupiĝi pri io tre alloga) kaj tiam la nura ebla motivo por komencanto estas tre rapida kaj sukcesa sciakiro, do rapida lernprogreso. Por havi tion nepras:
a) En la unua fazo lerni tre bone kaj praktike la fundamenton de 476 morfemoj kaj la kombinuzeblon de ili en kurso en kiu okazas iom post ioma kresko de la plej frekvencaj ĝis ĉiam malpli frekvencaj morfemoj. Tion ebligas la ellaboro de lerniloj baze de frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto kaj kiel esenca praktika rimedo uzeblas la Zagrebmetoda lernolibro.
b) Nepras kompreni ke la lernsukceso dependas de individuaj kapabloj de la lernantoj kaj grandeco de la grupo. Tiusence oni devas scii ke eblus teorie atingi la kapablon uzi la fundamenton post nur 50 horoj ĉe talentaj gejunuloj kun granda lingva antaŭscio sed ke la samon en granda kaj tre bunta grupo aŭ ĉe tre junaj infanoj oni povas atingi nur post multe pli da horoj, ĉu duoble, trioble aŭ eble eĉ 10-oble kaj pri tio devas decidi la instruisto kaj diri al la lernantoj anticipe aŭ la grupon dispecigi je pluraj grupetoj po kelkaj lernantoj.
c) Se oni tamen ne aplikas la principon ke al komencantoj oni vere instruas nur la bazan materialon de la fundamento sed enmiksas en la komencan kurson pli da materialo, oni devas konscii ke tio aŭ postulas esence pli da tempo por tiu instrumaterialo aŭ kaŭzas malsukceson de la celo mem tiel ke la granda plimulto de gelernantoj forlasas la instruadon antaŭ la fino de la kurso.
d) En okdekaj jaroj mi faris esploron pri tio kiom da homoj lernas E-on en diversaj kursoj tra la mondo dum unu jaro. Ne eblis kompreneble ricevi detalajn informojn sed baze de respondoj el dekkvino da landoj eblis konkludi ke en la komencantaj kursoj ĉiujare komencas lerni en la mondo minimume 100.000 lernantoj. Kaj kiom da ili efektive sukcesas finfari la kurson? Maksimume 10-20%. Kaj kiom da ili efektive esperantistiĝas? Ne pli ol 1%. Kial en la procedo de instruado forfalas 99% de tiuj kiuj havis deziron lerni E-on? Ĉefe pro malatento al la principoj ĉi tie priskribitaj.
BAZAJ INFORMOJ:
Zagrebmetoda lernolibro por komencantoj estis ellaborita de grupo da pedagogoj el Zagrebo: Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec, Roger Imbert kaj Ivica Špoljarec. Tibor Sekelj helpis iom stile plibeligi la tekstojn de la lecionoj. Unue ĝi aperis en la kroata versio kiun la aŭtoroj ĉiujare en novaj eldonoj plibonigis baze de rimarkoj el la praktiko. Post la kvara eldono la postaj eldonoj restis neŝanĝitaj (en la kroata aperis intertempe 9 eldonoj je pli ol 50.000 ekzempleroj). Poste aldoniĝadis novaj kaj novaj lingvaj versioj tiel ke nuntempe ekzistas la lernolibro en pli ol 40 lingvoj de la mondo.
Krom la lernolibro ekzistas aliaj helpiloj: Instrukciaro por instruistoj laŭ la Zagreba metodo de Zlatko Tišljar, ekzerca bildstrio „Kiu estas Jozefo“ de Claŭde Piron kaj Ivezić, 6 kantoj de Claŭde Piron, ekzerca kajero de Spomenka Štimec kiel legolibro post la fino de la kurso „Esperanto ne estas nur lingvo“, romano adaprita al la vortaro kaj gramatiko de la ZM-lernolibro de J.F. Cooper „La sentimulo“ adaptita de Roger Imbert kaj la B-lernolibro (daŭriga) de Jim Cuŝing, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar.