Jam 4 tagojn (komenco de februaro 2014) dauras stranga katastrofo en Slovenio. Dum tagoj regas klimato de pozicio inter ciklono kaj anticiklono kiu kauzas ke la temperaturo daure estas inter -6 kaj +1. Pro tio kaj pluvas kaj neghas kaj la pluvo tuj glaciighas. Slovenio estas grandparte arbara lando kaj al la arboj gluighis multa glacio kiu kauzis grandan pezon kaj amaso da arboj frakasighis, en arbaro preskau 50% de chiuj arboj detruighis, enorma domagho. Elektraj dratoj same pro la glacia pezo rompighis kaj kilometroj kaj kilometroj de longdistancaj elektrokondukaj dratoj detruighis. Pli ol 25% de la tuta loghantaro restis sen elektra kurento. Pro tio chesis funkcii elektraj trajnoj, antenoj por mobiltelefonoj. Pro la glaciego surplanka prskau ne eblas ekstere marshi. Nur en Maribora hospitalo 500 personoj devis esti helpataj pro ostorompoj, do en tuta Slovenio temas pri miloj da homoj. Lernejoj estas fermitaj. Shoseoj kaj stratoj estas fermitaj char chie kushas rompitaj arbegoj, ech ekz. en chiu strato de Maribor kiu havas apude arbojn, oni daure purigas la arbojn kaj ili aspektas kvazau en milito. Logantoj en vilaghoj de regionoj pli forte kaptitaj de la fenomeno (iom pli la okcidebta parto) nek havas hejtadon (nuntempe nenio funkcias sen elektro), nek povas acheti varojn char pro elektromanko ankau butikoj kaj bankautomatoj ne funkcias. La fajrobrigadistoj laboras tagnokte kaj klopodas helpi, sed la laboro estas enorma. Skipoj de la elektro-entrepreno klopodas venigi al vilaghoj kaj unuopaj hejmoj laueble multajn benzinagregatojn kiuj produktas kurenton, char oni kalkulas ke ripari chion por ke chio funkciu normale oni povos nur post kelkaj monatoj. Kaj la katastrofo instruas nin pri tio, ke dependigi nin nur de moderna treknologio (forigi klasikajn fumtubojn kaj fornojn uzantaj lingnon, dependigi nian manghon nur de fridujoj kiuj dependas de elektro, ktp) estas tre danghera afero. Sufichas relative eta vengho de la naturo por montri ke tiel forigitaj de la natura vivmedio ni estas facile vundeblaj. Kio okazus se pro iu frenezulo hitlertipa oni detruus per atombombo niajn chefajn atoenergiajn elektrejojn? La kompleta popolo elmortus dum kelkaj monatoj (se ili ne mortus pro la bombo au radiado).
Aliflanke, la katastrofo havis ankau bonajn aspektojn. Homoj sen komputiloj kaj elektro, pro bezonego subite intense kunlaboras, helpas sin reciproke, kunvivas kune, infanoj ludas kune apud kandeloj per klasikaj ludoj, tiuj kiuj ial havas aliron al mangho, donas al tiuj kiuj ne havas, solidareco fortighis, socia vivo reaperis...
Kion ni lernos el tio?