Ne ekzistas en la nuna scienco komuna difino de la nocio „feliĉo“. Daŭre oni aŭdas amason da diversaj konceptoj. Mi klopodas trovi difinon objektive akcepteblan por ĉiuj , se oni akceptas la jenan bazan aksioman aserton, kiu eliras el nia lingva kompreno de la nocio: Feliĉo estas la plaj alta stadio de kontento.
El tiu aksiomo sekvas la jeno: La plej alta stadio de kontento estas la pinto, la plej alta amplituda punkto de sento pri kontento. Kiam oni sendube havas tian senton? En sekso tio estas la stato de orgasmo, sed pli ĝenerale oni povas diri ke temas pri klimaksaj okazoj rilataj al kontentigo de bezonoj. Se oni longe ne povis kaki kaj fine sukcesis (oni kontentigis sian bezonon post periodo de neeblo) oni atingis feliĉan momenton. Se oni longe ne manĝis kaj fine ricevis manĝon, oni iĝis feliĉega. Se oni enamiĝis kaj havas fortan bezonon pri reciproka amo kaj la alia persono ne akceptas tion, oni suferas. Kaj kiam la alia persono tamen akceptas partopreni vian amon, vi iĝas feliĉega.
Sed ne temas nur pri fizikaj „orgasmoj“ rilate fizikajn bezonojn post certa periodo de maleblo kontentigi ilin. Temas ankaŭ pri psikaj bezonoj. Ni bezonegas solvi ekz. la problemon de ŝuldo kiu tro daŭras kaj kiam ni sukcesas (ekz. ĉar iu helpas aŭ ni gajnas en loto), jen feliĉega momento (spirita orgasmo). Kiam ni longe serĉas respondon al iu demando, ekz. esplorante ion, kaj fine trovas tiun respondon, jen orgasmo spirita (entuziasmego pro sukceso), do momento de feliĉego.
Se ni suferas pro maljusto longe kaj fine estas okazo venĝi sin, do solvi la psikan bezonon nekontentigitan, oni sentas feliĉegon pro plenumita venĝo. (Vidu kian strangan rolon en nia vivo havas al venĝo!)
Individua feliĉo dependas ankaŭ de kontentigo de bezono de kolektivo al kiu ni apartenas kiu ne povis esti longe kontentigita. Ekz. mia filino gajnis post multaj klopodoj gravan premion. Mi suferis pro ŝiaj problemoj, ĉar mi kaj ŝi apartenas al la sama familio, kaj kiam ŝi solvis la problemon, ŝi solvis ĝin por la tuta familio kaj ni ĉiuj feliĉis. Kiam mia futbala teamo trafis golon kontraŭ danĝera kontraŭulo mi feliĉegis, ĉar la teamo simbole reprezentas nian komunan apartenon al la urbo kaj la kontraŭulo reprezentas alian urbon. Mi timegis pro ebla malvenko, sed gajninte miaj bezonoj estis kontentigitaj post longa atendo, sekve okazis psika orgasmo. Same pri nacia aparteno kaj internacia sporta maĉo kiu tiun bezonon solvas. Aŭ milito. Homoj de iu nacio apartenas al tiu nacio, kaj se ĝi estas endanĝerigita de alia nacio pro milito aŭ minaco de milito, la gvidantaro de tiu nacio kreskigas la timeŭforion kaj malamikecon kontraŭ iu kiu nin endanĝerigas. Ekregas timego (bezono kiun oni devas solvi) kaj se nia armeo kiu reprezentas nian apartenon komencas venki, en unuopulo kreskegas eŭforio (travivo de psika orgasmo solvanta la longan bezonon ĉesi timi).
Do: feliĉo estas momento (ne stato) de psika aŭ fizika orgasmo travivita kiel solvo de longe nekontentigita bezono.
La feliĉo do eblas nur se oni antaŭe havas periodon de malfeliĉo, de sufero, de nekontentigita bezono.
Tial oni povus diri ke la feliĉmomentoj reguligas la universalan juston. Homoj multe suferantaj kaj mallonge vivantaj travivas multe pli ofte la feliĉmomentojn kaj en mallonga vivo havas ilin sammultajn kiel iu kiu malofte havas nekontentigitajn bezonojn kaj tiujn feliĉmomentojn havas tre malofte.